Inaŭguro de la nova ekspozicio

Okazloko - Svitavy,CZ

10 - 11
6

Svitavy,CZ


Ni invitas vin elkore al INAŬGURO DE LA NOVA ESPOZICIO

„La Homo kontraŭ Babelo“

sabate la 10an de junio 2017 ekde 10:30 en Esperanto-Muzeo en Svitavy

Ĉi-foje atendos vin reprilaborita kaj aktualigita ĝenerala parto de la ekspozicio, kompletigita je tema ekspozicio, dediĉita al tri jubileantoj – ne nur L. L. Zamenhof (1859–1917), sed ankaŭ František Vladimír Lorenc (1872–1957), unika poligloto, kiu proprakoste kiel 18-jara studento eldonis en 1890 la unuan Esperanto-lernolibron por ĉeĥoj, kaj Theodor Čejka (1878–1957), nestoro de Esperanto-Movado sur teritorio de Ĉeĥio, pri kiuj ni planas publikigi ankaŭ ne tro konatajn aŭ nekonatajn faktojn aŭ materialojn. Parto de la ekspozicio estos dediĉita i.a. al niaj interesaj gastoj el la tuta mondo kaj al detektiva esploro pri identeco kaj posteuloj de esperantistaj korespondantoj el eksterlando el komenco de la 20-a jarcento. Ne mankos novaĵoj kaj interesaĵoj koncerne kolektmaterialojn kaj librokulturon. Ni pretigas por vi ankaŭ komplete novan multmedian enhavon de la infopanelo kaj virtualajn kolektojn en la komputilo por vizitantoj kaj por rekta foliumado ankaŭ plurajn historiajn interesaĵojn el nia biblioteko kaj deponejo. Ne mankos ankaŭ kvizo kun premioj ☺!

Ni esperas, ke ĉiu el la gastoj trovos por si ion novan kaj interesan.

PROGRAMO:

Sabate 10.6.

10:30 – 12:15 Inaŭguro de la ekspozicio kun akompana kultura programo, zamenhofa tosto kaj eta refreŝiĝo

12:30 – 14:30 Tagmanĝo kaj libera tempo en la urbo

14:30 – 15:30 Prelego de Petr Chrdle pri F. V. Lorenc „Forgesita genio“ kaj bapto de la nova libro „František Vladimír Lorenc“

16:00 – Prelego de Ján Vajs pri eksterlandaj ekskursoj – „12. Internacia Himalaja Renkontiĝo en Nepalo"

19:00 – Koncerto de la muzikgrupo NO PROBLEM (kantanta ankaŭ Esperante) en la historia Ottendorfer-salonego

Partopreno en la tuta programo estas SENPAGA!

VENDREDE la 9-an de junio 2017 vi povos partopreni la aranĝon Muzea nokto kaj DIMANĈE la 11-an de junio ni proponas precipe (sed ne nur) por eksterlandaj gastoj ekskursi per publika buso al la proksima pitoreska historia urbeto Litomyšl kaj viziti tiean renesancan kastelon troviĝantan sur UNESCO-listo kaj tombon de Karolo Píč sur la fama arte valora Litomiŝla tombejo, kiu donis nomon al lia plej konata libro.

Dimanĉe antaŭtagmeze samtempe malfermitos nia muzeo kun biblioteko, precipe por tiuj, kiuj ŝatus pli detale esplori niajn virtualajn kolektojn aŭ librojn /gazetojn el nia biblioteko. Tamen pro organizaj kialoj ni rekomendas mendi antaŭe la elektitajn titolojn laŭ la biblioteka katalogo (elŝutebla ĉi-tie sube de pa paĝo) ĉe la adreso biblioteko (ĉe) esperanto.cz (ĉar parto de la kolekto troviĝas en deponejo ekster la muzea konstruaĵo). Tiuj, kiuj povos veni nur por sabato, povas peti alirebligon sabate antaŭ komenco de la inaŭguro.


TRANOKTO:

Proponatas tranoktebleco por 1 aŭ pliaj noktoj en 2–3-litaj ĉambroj kun propra duŝejo/necesejo (aŭ komuna por du ĉambroj), en FATIMA Koclířov, iama klostro, situanta 6 km for de la muzeo (vidu fotogalerion). Prezo estas 290,– CZK /nokto/persono en 2–3lita ĉambro kun duŝejo/necesejo propra aŭ komuna por 2 ĉambroj, aŭ 190,– CZK/nokto/persono en 2–4 lita ĉambro kun duŝejo/necesejo komuna surkoridore. Turisma krompago por la komunumo Koclířov estas 17,– CZK tage. En la aliĝletero bv. skribi vian antaŭnomon kaj nomon, adreson, naskiĝdaton kaj numeron de pasporto.

Ni prizorgos por vi aŭtomobilan transporton al FATIMA kaj reen kontraŭ unufoja krompago 50,– CZK. Interesiĝantoj pri tranokto bv. skribu laŭeble plej frue al libuse.dvorakova@esperanto.cz (lokoj estas limigitaj). Trajnoj el direktoj Ĉeská Třebová kaj Brno venas sabate ĉ. la 10-a horo kaj forveturas ĉ. la 18a horo. Por interesitoj pri la vespera koncerto la trajno en direkto Prago foriras je 21:33 kaj en direkto al Brno je 22:51. Eksterlandajn partoprenantojn ni volonte helpos koncerne taŭgan konekton. Svitavy situas sur la rekta trajnlinio inter Prago (ĉ. 2 horojn) kaj Brno (ĉ. unu horon).

MANĜOJ:

Okazos kaj pagatos individue. Ni volonte donos al vi necesajn konsilojn aŭ rekomendojn koncerne aĉet- aŭ manĝeblecojn aŭ surloke eblos interkonsenti pri kuna manĝado. Interesitoj povos sabate komune tagmanĝi kaj/aŭ en la restoracio ASTRA kun riĉa elekto de favorprezaj pretaj (rapide serveblaj) pladoj. Ĉiu pagos mem surloke. Matenmanĝojn en Koclířov eblos aranĝi, se antaŭe aliĝos minimume 19 interesitoj. Bv. noti vian intereson en la aliĝletero, ni tuj sendos al vi precigajn informojn.


Venu por ekkoni ion novan, renkonti viajn geamikojn kaj tosti kune la zamenhofan jubileon!

Ĝojatendas vin komitato de ĈEA kun sia Muzea kaj ekspozicia grupo kaj anoj de E-klubo Svitavy.

Pliajn informojn (ekzemple pri la trafika atingebleco) kaj fotaĵojn vidu en la aktualaĵo en la muzea retejo.

Informoj kaj aliĝoj ĉe

muzeo@esperanto.cz

Montrite 1177x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024