Kiel traduki

12
1

virtuala aranĝo - Brno, CZ


Virtuala kunveno de Esperantista klubo Brno

Temo – KIEL TRADUKI

Preleginto: Josef Vondroušek

Josef Vondroušek (1906–1995) estis elstara esperantisto el Brno, honora membro de UEA kaj ĈEA. Li instruis Esperanton kaj organizis ekzamenojn. Li estas konata kiel tradukanto, li tradukis i.a. verkojn de Čapek kaj Švandrlík.

Miroslav Malovec en la jaro 1989 registris lian prelegon pri tradukado. Okaze de dudek kvina datreveno de la morto de sinjoro Vondorušek ni prezentos la prelegon.

Lingvo: Esperanto

Kiam: la 12-an de Januaro 2021 je la 18-a h.

Post la elsendo la prelego aŭskulteblas en Jutubo ĈI-TIE

Kie: La renkontiĝo okazos rete per programo Skype (Skajpo). Se vi ankoraŭ ne havas ĝin, mi petas vin instali ĝin. Oni povas elŝuti la programon el retejo https://www.skype.com/cs/get-skype/ . Vi povas uzi ĝin per komputilo, tabletkomputilo kaj saĝpoŝtelefono (Android kaj iPhone). La sistemo funkcias ankaŭ per retumilo (Edge kaj Chrome), sed ni rekomendas uzi programon.

Ni rekomendas, ke vi uzu aŭskutilojn kun mikrofono por preventi eĥon. Sed ne estas bezonata, vi povas uzi mikrofonon en via portebla komputilo (notebook).

Ĉar la renkontiĝo okazos rete, povas veni ankaŭ eksterlandaj esperantistoj.

  • mk-

Montrite 341x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024