Okazloko - Svitavy, CZ
26 - 27 |
9 |
Svitavy, CZ
Semajnfina aranĝo kun riĉa SENPAGA kultura, kleriga kaj amuza programo
La realigo okazas kun financa subteno de la Regiono Pardubice.
SUPOZATA PROGRAMO:
Interesitoj demalproksime povas veni kaj tranokti jam vendrede.
Sabate ĉ. la 10-a horo alveturo de rapidtrajnoj el direktoj Brno(-Vieno) kaj Česká Třebová (-Prago-Olomouc-Ostrava). La stacidomo situas ĉ 10 minutojn piede de la muzeo, por personoj kun sankomplikaĵoj eblas laŭ antaŭinterkonsento prizorgi traqnsporton peraŭte.
Je 10:30 – Inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo“ (aŭ Netradiciaj vojoj al ekkonado de fremdaj landoj kaj kulturoj) kun akompana programo
en la Esperanto-Muzeo, situanta en teretaĝo de la Domo de Ottenforfer
kun kultura programo kaj efreŝiĝo
akompana muzika programo – Jiří kaj Milena Jelínek (Sekcio de nevidantoj dĈEA)
12:15 fakultativa komunatagmanĝo en la restoracio ASTRA (ebleco
de elekto el favorprezaj pretaj manĝoj, pago individue surloke) –
interesitoj pri rezervado de loko en saloneto kun limigita kapacito bv.
aliĝi ĝis 23.9. – poste sen garantio!
13:45 promeno tra la historia urbocentro, partopreno en la Sanktvenceslaa vingustumado (aĉetado de vino estas unusola afero individue pagenda), prezentiĝo de zimbalona popolensemblo,
15:00–16:15 – „Ekoturismo per ĉiuj
sensoj“ (ĉeĥlingve – ankaŭ por la urba publiko, laŭbezone kun
resuma interpreto al Esperanto – por eksterlandaj gastoj eblas uzi la tempon
ekz. por vizito de la Urba Muzeo aŭ por plilongigo de vingustumado
surplace)
16:15–17:45 – „Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo" (Aŭstralio, Brazilo, Israelo, Japanio, Suda Koreio, Kubo, Singapuro) – travivaĵoj el vojaĝoj kun projekciado – Petr Chrdle, eldonisto kaj eksa posedanto de vojaĝagentejo, kiuj travojaĝis 70 landojn de la mondo (nur en Esperanto, sen interpretado)
individua vespermanĝo, libera tempo
19:00–20:00 – projekciado de mallongaj vojaĝfilmoj en
Esperanto 20:00– Komuna muzikumado kaj
instruado de kantoj el diversaj anguloj de la mondo (en la ĉeĥa, en la
originaj lingvoj kaj en esperanto) – sub gvido de Pavla Dvořáková
Dimanĉe paralele:
en la muzeo (senpage)
Ebleco de tranokto por 1 aŭ pli
da noktoj en nove rekonstruita apartamenta pensiono „Bárta“ suir la
ĉefplaco tuj apud Esperanto-Muzeo (ĉ. 13 Eŭroj/persone/nokte). Disponeblas
ekipita kuirejo, vendejoj por aĉeto de manĝoj apudas. Retejo kaj fotogalerio:
http://www.ubytovanisvitavy.eu/
Aliĝoj por tranokto plej malfrue ĝis la 15-a de septembro
ĉe: svitavy (ĉe) esperanto.cz
ATINGEBLECO:
La urbo Svitavy, situanta en centro de Ĉeĥio (en t.n. Bohemia-moravia Limregiono) facile atingeblas per ĉiuj trafikiloj el ĉiuj direktoj. Ĝi troviĝas sur la ĉefa trajnlinio kaj el direktoj Prago, kaj Ostrava, kaj Brno(-Vieno). Ev. helpon pri detaloj petu ĉe la organizantoj.
Ni rekomendas alvenon:
Vendrede: el direkto Prago: R Punkva (15:51), en Svitavy je 17:58 aŭ R 873 Slavkov (17:51), en Svitavy je 19:58
el direkto Brno/Vieno
RJ 370 Joseph Haydn (Vieno 17:07, Brno 18:39)
R 862 Svitava (Brno 18:57, Svitavy 19:58)
Sabate ĉirkaŭ la 10-a horo alvenas trajnoj el direktoj Česká Třebová (-Prago kaj Ostrava) kaj Brno. La trajnoj foriras reen sabate ĉ. la 18-a horo, aŭ dimanĉe ĉ. la 12-a, 14-a, 16-a horoj (pli precize vidu IDOS.CZ).
La Esperanto-Muzeo en teretaĝo de la Ottenforger-Domo situas rande de la ĉefplaco, ĉ. 10 minutojn piede de la trajna stacidomo. SITUO SURMAPE