Muzea nokto

Okazloko - Svitavy, CZ

02 - 03
6

Svitavy, CZ


FOTOGALERIO el la okazinta aranĝo videblas ĈI-TIE!

Ĉi-jara temo de la Muzea nokto estas „MUZEO VOJAĜANTA“ (tra spaco kaj tempo)

Antaŭ 12:00 alveno de trajnoj aŭ busoj el la direktoj Česká Třebová, Brno, Polička kaj Litomyšl

12:15–14:00 – fakultativa komuna tagmanĝo kaj babilado en la restoracio ASTRA (elekto el pretaj nekostaj manĝoj) apud la busstacidomo kaj eta urbopromeno

14:00 Malfermo de Esperanto-Muzeo en Domo de Ottendorfer

14:15–15:45 Prezentoj, filmprojekciado kaj muziko en Esperanto

(nepublika programo nur por esperantistoj)

16:00–17:30 Solena inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio „125 jaroj de Esperanto“ kun refreŝiĝo kaj kultura programo (ĉeĥlingve, kun interpretado al Esperanto)

18:00 Inaŭguro de la ekspozicio „Namibia safario“ kun afrikaj ritmoj (en apuda Urba muzeo)

19:00–20:30 Projekciado de vojaĝfilmoj en Esperanto, kun kiuj ni migros i.a. ĝis Brazilo) (kaj de parto de DVDo „Esperanto estas …“ en la ĉeĥa lingvo – por la loka publiko) kaj muzikumado kun gitaro

Tutvespere – Senpaga trarigardo de la Urba muzeo kaj galerio kaj de ĝia deponejo (kutime fermita por la publiko)

Tutvespere – Kafumado en kafejo Disvojiĝo mastrumata de handikapuloj kaj vizito de protektata loĝado kaj metiejoj

20:00 Teatra adapto de la malnovaj legendoj el la urba historio (en la historia salonego de la Domo de Ottendorfer)

22:00– Komuna kantado kaj muzikumado
Babilado kun geamikoj en najbaraj teejo aŭ vinoteko

Eksterlandanoj venintaj jam antaŭtagmeze povas trarigardi la urbocentron

kun loka ĉiĉerono.


Ebleco mendi tranokton (novaj 2–4litaj apartamentoj kun propra banĉambro kaj kuirejo en historia domo tuj apud Esperanto-Muzeo – ĉ. 16 eŭroj popersone kaj ponokte. Vidu http://www.ubytovanisvitavy.eu Mendoadreso: jb.ubytovani@tiscali.cz (eblas skribi angle aŭ germane)

Dimanĉe antaŭtagmeze por tranoktintoj komuna ekskurso:

  1. piedekskurso al fontoj de la rivero Svratka (ĉ. 8 km)
  2. buse al la proksima urbeto Polička  – promeno sur la unika mezepoka remparo kaj vizito de la nova kultura Centro de Bohuslav Martinů
  3. individua programo laŭ propra elekto (kastelo Litomyšl sur la listo de UNESKO k.a.)

Info: muzeagrupo@esperanto.cz

Montrite 1612x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024