Okazloko - Skokovy, CZ
16 - 22 |
4 |
Skokovy, CZ
Semajna lingvoseminario, kiun tradicie organizadis AEH en la pensiono ESPERO, situanta en ĉarma regiono Bohemia Paradizo norde de Prago, ĉi-foje estas parte ligita kun la 6-a Sabla Printempo – ĉi-jare ĝi okazos nek en la urbo Písek- kies nomo signifas en la ĉeĥa lingvo „Sablo“ – nek en ĝia ĉirkaŭaĵo, sed en sabloŝtona regiono :-) ).
La aranĝo estas destinita por ĉiuaĝuloj, por sanuloj kaj handikapuloj, pro interesiĝantoj pri diversgrada studado kaj praktikado de Esperanto, pri esplorado de belega ĉirkaŭa naturo kaj memorindaĵoj, pri manlaboroj kaj artaj aktivecoj, pri modernaj informteknologioj … Ebleco de resanigaj proceduroj, tabloteniso kaj aliaj sportaktivecoj (inkluzive prunteprenon de bicikloj), babilado ĉe bivakfajro aŭ ĝardena rostilo …
Lingvokursoj estos ekde vendredo kompletigitaj per paralelaj blokoj de Sabla Printempo:
Supozata programo (precizigota laŭ interkonsento):
Vesperaj programoj estos kompletigitaj per projekciado de mallongaj filmoj (paroligitaj aŭ subtekstigitaj en Esperanto), kantado kun gitaro kaj aliaj muzikoloj .....
Bunteco de la programo dependas de iniciatemo de la partoprenantoj mem!
Familieca harmonia etoso, senbariera loĝiĝo, tranoktado en 2–5litaj ĉambroj.
KOTIZO por unu restadtago (tranokto + 3 manĝoj) 405,–CZK. Elspezojn por ekskursoj kovras ĉiu memstare. Kotizo por organizaj kaj programaj elspezoj 150,– CZK – aŭ laŭ viaj eblecoj kaj bontrovo.
Aliĝoj kaj informoj: Jindřiška Drahotová, drahotova@esperanto.cz
Informoj pri la programo de Sabla Printempo: Pavla Dvořáková, pavla.esperanto@gmail.com (interesuloj estas petataj anonciĝi – laŭ nombro kaj konsisto de interesitoj oni povos antaŭprepari laŭeble plej taŭgan programon)