Kongreso de LIBE (blinduloj)

14 - 21
7

Olomouc, CZ

La 77-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj

La kongreso okazis jam sepdeksepfoje, sed nur trifoje en Ĉeĥio. Sesdek partoprenantoj el dek du landoj diskutis ĉeftemon de renkontiĝo Plibonigado de aliro al kulturaj aranĝoj por blinduloj, sed ili ankaŭ vizitis multe da memorindaĵoj de urbo Olomouc kaj de Olomouc-a regiono.


Ni komune vizitis Esperanto-monumenton kaj Esperanto-arbon en la plej granda urba parko de urbo Olomouc kaj ankaŭ ekspozicion „Blindula kulturo“ en la Teknika muzeo en urbo Brno kun internacia prelego pri organizanto de la unua kongreso de blindaj esperantistoj en Prago en la jaro 1921 – pri Karel Emanuel Macan, kiu estis nestoro de esperanta movado de blinduloj ne nur en nia lando, sed ankaŭ en la mondo.


Unu el la plej intresaj aranĝoj estis vizito de bestĝardeno je Svatý Kopeček (Sankta monteto), kie multaj partoprenantoj spertis neforgeseblan travivaĵon – ili havis eblecon palpi kaj karesi ekzemple bradipodon, formikomanĝanton aŭ krajton.

Pli da fotografaĵoj el la kongreso vidu ĉi-tie.

Sube estas ligiloj je Kongreslibro kaj aŭdio-dosieroj pri la kongresa urbo Olomouc kaj ĝiaj memoraĵoj:

Kongreslibro
MP3 dosieroj

Lastan tagon de la kongreso okazis Internacia Artvespero, dum kiu prezentis partoprenantoj, ke ili ankaŭ konas amuziĝi. Kelkaj ekzemploj estas elsxuteblaj

Montrite 4827x

Soubory
doc LIBE-Kongreslibro.doc (103 kB)
pdf REZOLUCIO_77a_IKBE.pdf (27.77 kB)
pdf Gazetara_komuniko_77a_IKBE_Olomouc_2011.pdf (40.51 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024