Antaŭ 100 jaroj naskiĝis poetino Eli Urbanová

La 8-an de februaro 2022 pasis 100 jaroj depost naskiĝo de Eli Urbanová, konsiderata kiel unu el la triopo de la plej elstaraj Esperantaj poetinoj (kune kun Hilda Dresen kaj Marjorie Boulton). Samtempe la 20-an de januaro estis rememorita la 10jara jubileo de ŝia forpaso.

Ĉi-okaze ni republikigas (kun etaj adaptoj kaj kompletigoj per informoj, fotoj, ligiloj kaj elŝutaĵoj) la artikolon „Vivo kaj verkaro de Eli Urbanová“, aperigitan 23.1.2012 en la paĝo de la Esperanto-Muzeo en Svitavy ĉe Ipernitio.


Eli Urbanová (propranome Eliška Urbanová, fraŭlinnome Vrzáková) naskiĝis la 8-an de februaro 1922 en ĉeĥa urbo Čáslav sudoriente de Prago. Ŝi studis en pedagogia instituto kaj post abiturientiĝo en 1941 ŝi instruis pianon kaj violonon en privata muziklernejo de Ŝtefo Urban.

En 1942 ili geedziĝis, en 1955 divorcis kaj Eli transiris al popollernejo. En 1965 ŝi fariĝis edukistino de junularo. En 1975 ŝi eldonis ĉeĥlingvan pedagogian helpilon por edukistinoj Aby lidé byli lidmi (Por ke homoj estu homoj).


En 1940 librovendisto Malý en Čáslav eldonis ŝian ĉeĥlingvan poemaron Zrcadlo(Spegulo) sub pseŭdonomo Eliška Doubravská. Ĝi estis ŝia unua poezia provo. En 1942 Eli kaj Štefo akompanis muzike aktoron Karel Höger kiu informis ilin pri Esperanto, ĉar li antaŭ la milito aktoris en Verda Stacio de Brno. Sed nur en 1948 ili ambaŭ esperantistiĝis, en 1949 aliĝis al EK Praha kaj 1950 ekzameniĝis pri lingvo-scio. Tiam ili komencis verki esperantlingve.

Inter la jaroj 1952–1977 Eli Urbanová estis 10-foje premiita en diversaj belartaj konkursoj. En 1956 Julio Baghy vizitis Pragon, ili interkonatiĝis kaj rezulto estis poemaro Nur tri kolorojn (1960) eldonita de Stafeto en Kanariaj insuloj kun antaŭparolo de Baghy. En 1969 ŝi instruis Esperanton en Barlastono kaj gvidis kurson por komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta (Pionira stafeto, gazeto por geknaboj). En la 70-aj kaj 80-aj jaroj ŝi ofte diskonigis Esperanton en la ĉeĥa gazetaro, radio kaj televido. En la 80-aj jaroj ŝi krome multe aktivis en la Literatura sekcio de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kadre de la t.n. Praga Skolo.

Post Nur tri kolorojn sekvis poemaroj El subaj fontoj (ĈEA, 1981), Verso kaj larmo (Iltis, 1986), Vino, viroj kaj kanto (Fonto, 1995), Peza vino / Těžké víno (KAVA-PECH, 1996, enĉeĥigis Josef Rumler), El mia buduaro (Fonto, 2001), Rapide pasis la temp' (KAVA-PECH, 2003) kaj Prefere ne tro rigardi retro (KAVA-PECH, 2007). Ŝia sola romano Hetajro dancas (Fonto, 1995) estas aŭtobiografia kaj en 2001 ĝi ricevis prestiĝan premion de OSIEK. Ŝiaj poemoj estis tradukitaj al la ĉeĥa, hungara kaj nederlanda lingvoj. Pluraj poemoj estis muzikigitaj de O. Maršík, V. Šmejkalová kaj J. Pečený.

En 2003 okazis en Prago Internacia Esperanto-Konferenco de OSIEK Intimaj temoj en Esperanto-beletro inspirita de ŝia verkaro kaj ankaŭ parte dediĉita al ŝiaj vivo kaj beletro. Aperis prelegaro samnoma (KAVA-PECH, 2005) kun ŝia detala biografio. En la jaroj 1986–1995 ŝi estis membrino de Akademio de Esperanto. En 1990 ŝin akceptis ankaŭ ĉeĥa verkista asocio Obec spisovatelů. Honoran membrecon de ĈEA ŝi ricevis en 1982, de UEA en 1996. 

Eli Urbanová estis multflanke eksterordinara virino, ne nur pro sia literatura talento kaj kuraĝo, sed ankaŭ pro sia tutviva beleco kaj nekontestebla fajra karismo, kiun ŝi elradiis, kaj per kiu ŝi nature disdonis energion, entuziasmon kaj inspiron al homoj ĉirkaŭ si.

Ni plu tenu en konscio de geesperantistoj vivan rememoron pri ŝia elstara personeco kaj ŝia mirinda verkaro, plena de pasio, bildeca eltrovemo kaj nekutima malfermeco en pritrakto de intimaj temoj (en plej larĝa senco de la vorto).

Miroslav Malovec kaj Pavla Dvořáková


Eksteraj ligiloj

FOTOGALERIO DE ELI URBANOVÁ V-art.cz

AKTUALAJ ARTIKOLOJ

ELEKTO DE PLUAJ ARTIKOLOJ RETE LEGEBLAJ

LIGILOJ AL KELKAJ POEMOJ POR LEGI

Krom la sekvaj unuopaj poemoj elŝuteblas ankaŭ TRI KOMPLETAJ POEMAROJ sube ĉi-paĝe!

Ami

Anstataŭ dormi

En sonĝo nur

Ĝusta vojo

Nimfoj

Ho, tagoj dolĉ-amaraj Eli Urbanová kaj Julio Baghy

Eli Urbanová kaj Julio Baghy – Poeta interparolado pri papilioj

Kiel vera paĉjo eta rakonto pri Julio Baghy


Soubory
mp3 urbanova_verso-kaj-larmo_deklamas-e.seemannova.mp3 (19.88 MB)
pdf eli-urbanova_nur-tri-kolorojn.pdf (3.37 MB)
pdf urbanova_rapide-pasis-la-temp.pdf (668.88 kB)
rtf El verkaro de E. Urbanova - en originalo kaj en cxehxa traduko.rtf (54.25 kB)
jpg urbanova-kolaz1.jpg (262.57 kB)

  • publikita 8. 2. 2022
  • 554 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jurij

#1 Jurij

Dankon pro ebleco elŝuti versojn de la poetino.

před 3 lety
Jurij

#2 Jurij

Dankon pro ebleco elŝuti versojn de la poetino.

před 3 lety
Pavla

#3 Pavla

Dankon por via intereso! La poet(in)o restas vivanta ĝis kiam estas legata!

před 3 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024