E@I prezentis sin dum la Trilanda konferenco en Břeclav

Vigla organizo E@I (Esperanto ĉe Interreto aŭ Edukado ĉe Interreto) prezentis aktualaĵojn pri siaj aktivecoj la 27-an de septembro 2012 dum la Trilanda konferenco.

E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo. Ĝi organizas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.

La plej konataj projektoj de la organizo estas:

Portalo www.lernu.net – senpaga retejo por studado de Esperanto (por komencantoj kaj progresintoj) funkcianta en kvardeko da lingvoj

Somera Esperanto-Studado – unusemajna aranĝo, ne nur por studantoj de Lernu.net, okazinta ĉi-jare en julio en Nitra

DVD Esperanto estas … – unuhora dokumenta informa filmo pri Esperanto (konsistanta el 6 memstaraj partoj), dublita ankaŭ en diversaj naciaj lingvoj – krome spektebla interrete en YoutubeĈI-TIE (en kvalita distingo eblas DVDon aĉeti kontraŭ 100 CZK ĉe ĈEJ cxej(heliko)es­peranto.cz )

DVD Esperanto elektronike – la plej ampleksa esperantaĵo (8 GB) alportas multajn multmediajn dokumentojn uzeblajn ne nur por jamaj esperantistoj, sed ankaŭ por informi neesperantistojn pri la nunaj uzeblecoj de la lingvo

KAEST – Konferenco pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko (transiris al Slovakio en 2010) – okazos nun 15.-18.11. en Modra

www.slovake.eu – nova instruretejo pri la slovaka lingvo (kun plurlingva, ankaŭ esperanta, interfaco)

Sed la organizo okupiĝas ankoraŭ pri multo pli!

Vi estas bonvenaj en ĝia retejo

http://ikso.net

Pli detalajn informojn pri la nuntempaj kaj planataj aktivecoj de la organizo vi povas legi en PREZENTO de la kunordiganto Peter Baláž – dosierojn en formatoj pdf kaj ppt vi povas elŝuti ĉi-sube.

padv


Soubory
pdf E cxe I prezento en Breclav.pdf (4.37 MB)
ppt E cxe I prezento en Breclav.ppt (3.07 MB)

  • publikita 7. 11. 2012
  • 1320 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024