Forpasis artisto Jiří Harcuba

Vendrede la 26-an de julio 2013 en la aĝo de 84 jaroj forpasis tutmonde rekonata vitroartisto kaj medalisto kaj dumviva membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio Jiří Harcuba.

Li famiĝis precipe pro siaj vitrogravuraĵoj, favoran reeĥon ekhavis liaj stiligitaj portretoj de elstaruloj (Komenio, Albert Einstein, Franz Kafka, Antonín Dvořák k.a.). Ampleksa estas ankaŭ lia medalista verkaro, dum kiu li uzis teknikon de vitrografio. Li faris projektojn de centoj da medaloj kaj moneroj. I.a. li estas aŭtoro de la ĉeĥa kvinkrona monero.

En la unua duono de la 1990-aj jaroj li estis ankaŭ rektoro de la Artindustria Altlernejo en Prago, en 1997 li fondis Societon por subteno de kreado de gravuritaj vitraĵoj kaj en 2001 Internacian Lernejon de Dominik Bican. Li ekspoziciis en prestiĝaj galerioj en diversaj landoj, en la lastaj 30 jaroj li instruis kaj prelegis precipe en Usono.

Vi povas trarigardi FOTOGALERION DE LIAJ VERKOJ

Jiří Harcuba estis multjara esperantisto, membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio li estis ekde 1976. I.a. komence de la 1990-aj jaroj li kreis projekton por la nova monumento de L.L.Zamenhof en Františkovy Lázně (la origina, la plej malnova en la mondo, kreita en la j. 1914 – vidu fotaĵon – estis detruita de faŝistoj dum la 2-a mondmilito). La projekton en granda formato oni fine ne sukcesis realigi pro financaj kialoj – sur la loko de la origina monumento estis starigita almenaŭ memortabulo, aranĝita de AEH. La projekton ĈEA eldonis almenaŭ en la formo de memorplakedo. Tiun kaj informojn pri aliaj liaj verkoj vi povas vidi en Esperanto-Muzeo en Svitavy kadre de la ekspozicio „Esperanto kaj muzoj“, vizitebla ĝis majo 2014.

Por esperantista komunumo forpaso de Jiří Harcuba, ne nur bonega artisto, sed ankaŭ kara, modesta kaj afabla homo, estas sendube granda perdo.

La lasta adiaŭo kun li okazos vendrede la 2-an de aŭgusto 2013 ekde la 11-a horo en la ceremoniejo en Praha-Strašnice.

fonto: ČTK (Ĉeĥa presagentejo) + -red-


  • publikita 29. 7. 2013
  • 2350 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Jindrich Kostalek

#1 Jindrich Kostalek

Bedauhrinde, bonaj homoj foriras ...

před 11 lety
Kočvara

#2 Kočvara

En la teksto mankas por nia movado grava informo, ke li faris belegan medalon okaze al 100 jarigo de Esperanto. Eldonis ČEA.

před 11 lety
Josef Kříž

#3 Josef Kříž

Jes, Vlastimil, mi posedas la menciitan medalon. Mi povas foti gxin kaj sendi al iu, kiu kapablas prezenti gxin sur tiucxi pagxo. Cxu eblas?

před 11 lety
Miropiro

#4 Miropiro

Sendu foton al adreso: miropiro(heliko)esperanto.cz Dankon!

před 11 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024