Forpasis Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof

La nepo de L. L. Zamenhof, s-ro Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, aktiva subtenanto de Esperanto, forpasis en Parizo la 9-an de oktobro 2019 en la aĝo de 94 jaroj.

Li naskiĝis en Varsovio la 23-an de januaro 1925 kiel filo de Adam Zamenhof kaj de lia edzino Wanda kaj honore al sia avo estis nomita Ludwik. Ambaŭ liaj gepatroj same kiel LLZ laboris kiel okulkuracistoj. Tuj komence de la dua mondmilito la familia domo estis tute detruita per bombatakoj kaj baldaŭ poste lia patro estis mortpafita far gestapo. Juna Ludoviko vivis en krudaj kondiĉoj kun sia panjo en la varsovia geto. Nur dank al fuĝo kaj ricevo de la falsaj dokumentoj (far la membroj de la rezistmovado) li povis estis savita antaŭ forveturigo al la koncentrejo Treblinka kaj sub nova nomo (Krzysztof Zaleski) kun la panjo transvivis finon de la milito. Pri liaj rememoroj tiutempaj vi povas legi en la atentokapta libro LA ZAMENHOF-STRATO de Roman Dobrzynski, aperinta en 2001 en la pola kaj post du jaroj en Kaunas en Esperanto kaj tradukita sekve al la angla, franca, germana, hispana, itala, sed ankaŭ al la litova, japana, kroata, slovaka, slovena, portugala, korea kaj aliaj lingvoj. En la ĉeĥa ĝi aperis en traduko de Jiří Patera ĉe la eldonejo KAVA-PECH en 2005. Parton de la tradukoj subvenciis la japana mecenato Etsuo Myioshi.

En 1949 Ludoviko-Kristoforo finstudis en Varsovio konstrufakon (kun specialiĝo pri betonaj konstruaĵoj) kaj samjare geedziĝis kun Krystyna Tyszka, kun kiu li havis du filinojn: Hanna (1953) kaj Margaret (1958). En 1959 li elmigris al Parizo, kie li sekve ekhavis la duan edzinon Juliette. Li realigis diversajn surterajn kaj marajn konstruaĵojn, instruis en Parizo kaj Milano, prelegis kaj verkis multajn fakajn artikolojn kaj publikaĵojn en la pola, franca, angla kaj Esperanta lingvoj. Esperanton li ellernis kiel 9jara knabo (pro la emo partopreni UK-on en Stokholmo). Li partoprenis plurajn kongresojn kaj aliajn aranĝojn, sed rilate al Esperanto li reaktiviĝis precipe nur post sia emeritiĝo. Tiam li fariĝis kaj restis aktiva subtenanto kaj favoranto de la lingvo kaj de la movado. En 2007 li fariĝis honora civitano de la Zamenhofa naskiĝurbo Bjalistoko.

Dum la UK-o en Roterdamo en 2008 kun la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna

Pliajn detalojn pri lia vivo vi povas legi en la VIKIPEDIA ARTIKOLO.

En 2012 li prezentiĝis en la 5minuta dokumenta filmo, kiun konata pola reĝisoro Roman Dobrzynski kreis por la internacia filmkonkurso „Esperanto 125jara“. La filmo estas parolata pollingve, kun Esperantaj subtekstoj.

Por spekti la filmeton „ZAMENHOF EN VARSOVIO“ KLAKU ĈI-TIE

Dum la sama kongreso okazis podia diskuto de la tiama UEA-prezidanto Mark Fettes kun li, lia filino Margaret kaj la nepo Pierre-Louis-Antoine.


Afabla modesta personeco de s-ro Zaleski certe mankos al ni kaj meritas esti neforgesita.


LIGILOJ

Recenzo pri La Zamenhof-strato en La Ondo de Esperanto

Recenzo de U. Lins pri La Zamenhof-strato en la revuo Esperanto

Japana mecenato subvencias tradukojn de Zamenhof-strato


Pavla Dvořáková (-padv-)


  • publikita 10. 10. 2019
  • 822 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Josef Vojáček

#1 Josef Vojáček

Mi partoprenis kelkajn UK-ojn, kiujn partoprenis ankaŭ L. K. Zaleski-Zamenhof. Iam li diris, ke li ŝatas partopreni UK-ojn, ĉar tie li estas nepo, sed hejme avo.

před 5 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024