Forpasis prof. d-ro Vlastimil Novobilský

La 11-an de februaro 2021 en Ústí nad Labem forpasis emerita prof. d-ro Vlastimil Novobilský, elstara ĉeĥa kemiisto, pedagogo kaj esperantisto, multjara membro de UEA, AIS kaj ISAE kaj honora membro de Ĉeĥa Esperanto-Asocio.

Li naskiĝis la 15-an de februaro 1935 en Melč apud Opava en Ĉeĥio. Lia patro Jaroslav estis pioniro de Esperanto en la regiono kaj progresema instruisto, kiu en 1942 pereis en nazia koncentrejo Mauthausen. Al li Vlastimil Novobilský dediĉis biografian libron kun subtitolo „Viro, kiu superigis moralajn principojn antaŭ mortotimo“, kiun en 2019 en la ĉeĥa lingvo eldonis KAVA-PECH de Petro Chrdle.

bebaĝe kun siaj gepatroj kaj fratino kaj junaĝe kun sia edzino Věra (fonto)

Finstudinte kemion en Karola Universitato en Prago li fariĝis esploristo kaj sekve altlerneja instruisto. En 1990 li kunfondis Universitaton de J. E. Purkyně en Ústí nad Labem kaj en 1995–2001 estis ĝia rektoro. Li estas aŭtoro de multaj fakaj artikoloj kaj kunaŭtoro de vaste uzita lernolibro pri ĝenerala kaj organika kemio.

Esperanton li eklernis 1946 kiel 11jara knabo kaj ekde junaĝo vaste ekaktivis por la tuta vivo en la movado en sferoj instrua, prelega, redaktora, verkista kaj organiza.

Pliaj detaloj troveblas en la artikolo en Esperanta Vikipedio.

La 23paĝa listo de lia admirinde vasta poresperanta agado – kvankam en la ĉeĥa, povas doni proksimuman imagon pri lia graveco por la internacia movado. Li okupiĝis ankaŭ pri komeniologio kaj pri faka apliko de Esperanto.

Lia edzino Věra, denaska Esperantoparo­lantino, estas filino de la elstara Esperanto-poeto kaj tradukisto Jiří Kořínek, kies artan heredaĵon V. Novobilský konservadis.

En KAVA-PECH aperis ankaŭ biografio pri Petr Ginz nomita Taglibro de mia frato, kiun li kun la edzino tradukis el la ĉeĥa al Esperanto. En 2017 KAVA-PECH eldonis lian ĉeĥlingvan biografion pri Francisko Valdomiro Lorenz, en 2018 ankaŭ en Esperantlingva traduko de Margit Turková.

Surfote geedzoj Novobilský prezentas Taglibron de mia frato en EKP Brno en 2013 (fonto).

* geedzoj Novobilský kun esperantistoj en Kronach


Vlastimil Novobilský forpasis pro kovim-19, malfortigite de longdaŭra grava malsano. En lia persono ni perdas prestiĝan fakulon kaj universalan klerulon, senlacan entuziasman laboranton por la ideo de Esperanto kaj precipe afablokoran estimindan homon, kiu sendube mankos al ni. Ni lasu lin pluvivi inter ni per ekkono de almenaŭ kelkaj liaj verkoj kaj per lia inspiro por nia propra aktivado por la aliaj.

Pavla Dvořáková


LIGILOJ:


Soubory
mp3 novobilsky pri komenio_2minuta specimeno.mp3 (1.99 MB)
pdf novobilsky_literatura-bibliografio.pdf (467.6 kB)
pdf Novobilsky_J.Heyrovsky_prelego-por-IKU96.pdf (300.07 kB)
pdf novobilsky-vlastimil_skizo-pri-la-esperanta-literaturo.pdf (735.17 kB)

  • publikita 12. 2. 2021
  • 933 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Turková

#1 Turková

Pavlo,dankon al Vi! Mi rememoras kelkajn "Kulturajn festivalojn" en Ústí n.L. - danke al la geedzoj Novobilský, kaj M.Smyčka, la eventoj estis brilaj. Margit Turková

před 4 lety
Josef Vojáček

#2 Josef Vojáček

Ankaŭ mi rememoras "Kulturajn festivalojn", kiujn mi sukcesis partopreni. Tio estis eksterordinaraj travivaĵoj.

před 4 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024