Ke en Brno, la dua plej granda
urbo de Ĉeĥio, estas Esperantista klubo en Brno kaj Societo por la internacia
lingvo Esperanto en Brno, tio ŝajne estas bone konata. Sed ĉu vi sciis, ke
ambaŭ kluboj komune publikigas multajn prelegojn, kiuj okazis en la klubejoj?
Hodiaŭ ni ŝatus prezenti al vi kelkajn el ili.
Lasu skarabon vivi! – Ĉu vi volas scii pli, kial lasi la skarabon vivi? Do poste ni invitas vin tralegi jenan prelegon de Oldřich Arnošt Fischer.
Ĉu vi jam iam aŭdis pri persono kun pseŭdonimo
„Nyanasatta Thera“? Se ne, sciu, ke temas pri ĉeĥa
esperantisto kaj budhana monaĥo en Srilanko (Cejlono) Martin Novosad. Pli da
informoj pri li vi povas tralegi en prelego de Miroslav
Malovec.
Kial estas grava akvo en nia vivo? Pri tio
tralegu prelegon de Marie
Klimentová.
Ĥlamidioj – ĉu vi iam aŭdis pri tiuj ĉi mikroorganismoj? Se ne, certe tralegu prelegon de Oldřich Arnošt Fischer.
Ĉu Esperanto estas kodo aŭ lingvo? Opiniojn de la ĉefpreleganto Zdeněk Závodný kaj aliaj diskutantoj vi povas tralegi ĉi tie.
Kio okazos, se oni decidos vivi dum 61 horoj nur per akvo? Pri siaj spertoj prelegis en la klubo juna Miropiro kaj sian prelegon poste afiŝis en sia Ipernity-blogo.
Ĉu vi volas scii pli la historio de landnomoj en Esperanto? Do poste tralegu prelegon de Jan Werner.
Bermuda triangulo – ĉu vi volas
scii pri tiu ĉi mistera loko lokita sudoriente de la Atlanta marbordo de Usono?
Do poste tutcerte tralegu prelegon
de Věra Podhradská.
Ĉu vi iam aŭdis pri la sociala encikliko promulgita la 15-an de majo 1981 de papo Leono la 13-a „Rerum Novarum“ (el la latina lingvo= Pri la lastaj novaĵoj)? Se ne, certe tralegu interesan prelegon de Oldřich Arnošt Fischer.
Ĉiujn elŝuteblajn prelegojn vi povas trovi en tiu ĉi listo kaj ankaŭ en arkivo. Agrablan legadon! -red-