Ĉar pro kovim-limigoj nuntempe ne eblas realigi fizikajn rekontiĝojn, oni povas almenaŭ parte anstataŭi ilin per virtualaj kunvenoj. Tiu ĉi fenomeno en Esperantujo komencas realiĝi pli kaj pli jam ekde somero 2020. En Ĉeĥio la ĉefa pioniro tiusfera estas Esperantista Klubo en Brno. Ĝia vicprezidanto Milan Kolka en sekva video montros al vi, kiel pretigi hejme prelegojn por interreta prezentado.
En la sekva video vi povos lerni du metodojn: pere de PowerPoint 2016 kaj helpe de saĝtelefono kaj fotilo. Ne timu kaj provu lerni kaj eksperimenti ☺! Sendube ankaŭ vi havas ion interesan por partumi kun la aliaj! Minimume temas pri malenua aktiveco por nunaj longaj vintraj vesperoj ☺.
Kaze de bezono ne hezitu kontakti redakce (ĉe) esperanto.cz. Laŭeble ni provos konsili aŭ helpi vin ankaŭ koncerne diskonigon de viaj verkoj en interreto.
Por kapti inspiron, kelkajn rezultojn de la ĝisnuna prelega agado de brnanoj vi povas spekti en la Jububa videokanalo de la klubo.