Kristnaskaj novaĵoj en Youtube kaj Ipernitio

Ni prezentas al vi kelkajn plurmediajn novaĵojn, kreitajn kaj publikigitajn de esperantistoj el diversaj landoj, lokigitajn ne nur en la du menciitaj retejoj, sed ankaŭ aliloke.


Kristnaska fabelo el Bookbox  – „Kiel Avo Kristnasko ricevis donacojn“ (animacia filmeto komplete parolata kaj samtempe subtekstigita en Esperantp)

Tute nove kanto Kredu Kristnaskon verkita originale en Esperanto de Roberto Pigro el Italio


NOVAĴOJ EN IPERNITY-PAĜO DE ESPERANTO-MUZEO SVITAVY

Sonregistraĵo de la poemo Decembro de la ĉeĥa poeto Fráňa Šrámek (paralele en la ĉeĥa kaj Esperanto)

Ho ĝojiga vi – Oh du fröhliche konata germana (tamen origine sicilidevana!) kristnaska kanto en Esp. traduko kaj prezento de M. Smyčka

Kristnasko – Video-Evangelio triminuta dokumenta filmeto kun aktoroj kaj legado de la evangelio laŭ Luko (esp. version pretigis la itala sekcio de IKUE)

Ho paŝtistoj betlehemaj – Oh pastores de Belen ĉarma animacia filmeto kun fama origine hispandevena kristnaska kanto en kvarvoĉa registraĵo de Vicento Valdés Bejarano (alinome „Ĉente“) el Meksikio

Pluajn samtemajn dokumentojn vi trovos en la albumo Kristnasko kaj vintra temaro.


KELKAJ INTERESAJ DOSIEROJ EN PAĜOJ DE ALIAJ IPERNITIANOJ:

Prezento Kvar esperantistaj kandeloj (membro:Nicole, Aŭstralio)

Irving Berlin – Kristnasko blanka en Esp. traduko kaj prezento de la kvarteto „Sinkopo“(mem­bro:Manolo, Hispanio)

BRILA KOMETO (kristnaska kanto) (membro:Manuel, Italio)

Ĉe Betle(he)mo – ĉeĥa kristnaska kanto (membro:Vladimír Türk, Ĉeĥio)

Kristnaska lulkanto pola kristnaska kanto „Lulaj że Jezuniu“, esp. kantas Mariusz Domaszewicz (membro:Mariusz, Pollando)

Aparte ni rekomendas kroman retejon de la tre aktivia Ipernitiano Cezar el Germanio, kie troviĝas ampleksa kolekto de beletro kun kristnaska temo de li tradukita.

Krome en la almetaĵo ĉi-sube vi povas elŝuti mallongan tekston pri ekesto de la fama kristnaska kanto „Paca nokto“ (Stille Nacht)(en esperantigo de Jarmila Rýznarová) kaj ĝian sonregistraĵon (en prezento de Libuše Filipová). La teksto devenas de la plej nova numero „Antaŭen“ – de la kultura aldonaĵo de lamonatgazeto „Informilo“, kiun aldonas Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kun sidejo en Pardubice. Interesitoj pri abono de la gazeto kaj membriĝo en AEH povas skribi al aeh-ikeh(heliko)vol­ny.cz.


Odkazy na další esperantské soubory s vánoční tematikou můžete nalézt i v našem loňském článku pod názvem Malá vánoční knihovnička pro vás.

Ligilaron al kristnaskaj dosieroj el nia artikolo aperigita antaŭ unu jaro vi povas trovi sub Eta kristnaska biblioteko por vi.

padv

Rilataj artikoloj:

Eta kristnaska biblioteko por vi

Kristnaskaj kantoj kaj videoj


Soubory
doc Sankta nokto.Antauen 2012-3-4a.doc (38 kB)
mp3 Sankta Nokto - Antauen 2012-3-4a.mp3 (2.64 MB)

  • publikita 14. 12. 2012
  • 3068 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024