Kvin aktualaĵoj de la esperanta mondo

Ni ŝatus informin vin per tiu ĉi teksto pri kvin aktualaĵoj, kiujn vi ne devus mistrafi ;-)


La 9-a JES jam estas pasinteco, atendas nin deka

De la 26-a de decembro 2017 ĝis la 2-a de januaro 2018 okazis en pola urbo Ŝĉeĉino jam la 9-a JES (Junulara E-Semajno). Partoprenis ĝin 242 partoprenantoj el 30 landoj. La programo estis riĉa kaj jam nun estas klara, ke la jubilea deka JES okazos en urbeto Storkow inter la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019 apud Berlino. Pli detalan raporton vi povas legi en nova aktualaĵo.


Lýdia Machová el Slovakio ricevis specialan premion dum konkurso „Entreprenistino de Slovakio“

Ŝi estas 28-jara, laboras kiel profesia interpretistino kaj lingva mentorino. Ŝi neniam longtempe vivis eksterlande kaj tamen parolas 7 lingvojn flue (eĉ esperanton je nivelo B2!). Ŝi interpretis por la unua damo de Slovakio, Silvia Gašparovičová, sed ankaŭ por Anthony Robbins, unu el plej konataj paroluloj en la mondo!

Ŝi nomiĝas Lýdia Machová, ŝi devenas de slovaka urbo Partizánske, ŝi gvidas „Jazykový mentoring“ (Lingva mentorado) kaj merkrede, la 10-an de januaro la vicprezidanto de slovaka registaro Peter Pellegrini transdonis al ŝi premion en konkurso „Entreprenistino de Slovakio“ pro sia noviga aliro!

GRATULON!!

Lýdia Machová dum la transdono de la premio


TEJO subite sen la prezidanto

Pro personaj kialoj anoncis dum la komitata kunsido de TEJO en Szczecin surprize sian demision la prezidanto de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, Enric Baltasar (dekstre sur la foto). Li estis elektita por unujara mandatperiodo en aŭgusto 2017. Pli da detaloj vi povas legi en la artikolo de sendependa movada bulteno Libera Folio.


Ĉeĥa Esperanto-Junularo havas novan estraron

La 10-an de decembro 2017 okazis en Prago ĝenerala asembleo. Post longa tempo ĈEJ havas denove prezidantinon kiu estas Paulína Jalakšová (en antaŭa mandato vicprezidantino). Kiel vicprezidanto estis elektita Léon Kamenický por povi bone subteni Paulínan konsiderante ke li hasvas kelkjaran sperton kiel prezidinto de la organizo. La nova kasisto estas Tomáš Stano, kiu jam laboras pri malfacilaj librotenaj taskoj ĉefe rilataj al nia Erasmus+ projekto. En la revizia komisio ankaŭ estas novaj membroj: Václav Zouzalík, Veronika Venislovas (el Hungario) kaj Michal Bajcar. Unu el novaĵoj, kiu devis aperi dum tiu ĉi-jaro, estas eduka retejo http://instruado.esperanto.cz/. Tiu ĉi paĝo nuntempe preparatas.


Esperanto-Muzeo en Svitavy estas portempe pro internaj rekonstrulaboroj!

Ekde la 28-a de decembro 2017 supozeble ĝis marto 2018 nia muzeo estos portempe fermita pro internaj rekonstrulaboroj en la Ottendorfer-Domo. Pri la detaloj koncerne remalfermon ni ĝustatempe informos vin. Intertempe ni invitas vin viziti ekz. niajn virtualajn kolektojn ĉe la Muzea paĝo ĉe Ipernity, en kiu atendas vin 55 multmediaj albumoj, unu ankaŭ pri kristnaska kaj vintra temaro. -mir-


  • publikita 18. 1. 2018
  • 2000 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024