Lanĉita kurso de Esperanto por hispanparolantoj en retejo Duolingo

Duolingo estas senpaga retejo por lernado de lingvoj, kiu funkcias ankaŭ kiel programo por iPhone kaj poŝtelefonoj kun Androjdo kaj Windows. La 28-an de majo 2015 publikiĝis beta-versio. Hodiaŭ uzas tiun ĉi kurson pli ol 590 mil da studentoj kaj ilia nombro daŭre kreskas.

En la angla versio de retejo facile troveblas la kurso de la Esperanto

Oni do ne povas miri, ke oni kreos ankaŭ kurson de la Esperanto en iu alia lingvo. Tiu sekva lingvo estas la hispana. La kurso estis lanĉita en la beta-versio la 26-an de oktobro kaj do estas jam disponebla al ĉiuj. Al la kurso jam aliĝis pli ol 3 500 da studentoj.

Chuck Smith anoncas la novaĵon pri la kurso en Vizaĝlibro (Facebook)

-mir-


  • publikita 4. 11. 2016
  • 1662 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024