Liberaj studoj ĉe Edukado.net

Ĉu vi deziras altigi vian Esperanto-kvalifikon, sed ĉi-momente malhavas tempon aŭ monon por partopreni klasikajn kursojn? Tiam ni havas bonan novaĵon por vi – en la retejo http://edukado.net ĵus estis lanĉita nova sekcio, kiu ebligas senpagan distancan studadon en 7 elekteblaj fakoj!

Temas pri fakoj Esperantologio – lingvistiko, Instruado – Lernado – Metodologio, Esperanto-literaturo kaj kulturo, Esperanto-movado, Lingvopolitiko, Kulturo kaj Scienco.

Ĉi-momente disponeblas 12 temoj kun entute 20 lecionoj (en formo de prelegoj, prezentoj kaj aliaj materialoj) kaj ili estos iom post iom daŭre kompletigataj. La temoj estas prilaboritaj de konataj kaj renomaj esperantistoj-fakuloj el diversaj landoj.

Vi povas ekz. sekvi prezentojn „Landnomoj en Esperanto“ de Anna Löwenstein, „Eduko de plurlingva linfano“ de Katalin Kováts, „Ĉu kulturoj estas takseblaj?“ de Nicola Minnaja, „Erasmo de Roterdamo“ de Věra Barandovská-Frank, „Eŭropa identeco“ de Zlatko Tiŝljar, intervjuon kun la Nobepremiito Reinhard Selten kaj aliajn.

La projekto estas konstruita el privataj financaj rimedoj kaj ĝin funkciigas E-duKati. En http://edukado.net vi trovas ĝin en la sekcio KLERIGEJO ĈI-TIE.

Por elŝuto de dokumentoj kaj resumoj kaj por solvado de testoj la programo estas bezonata registriĝo. Senpagan registriĝon, ebligantan al vi ankaŭ uzadon de aliaj servoj de Edukado.net, vi povas fari en http://edukado.net/ensaluti. Posta ensaluto estas jam simpla kaj rapida kaj inkluzivas nur salutnomon (kiu ne nepre devas esti identa kun via vera nomo, indikita en la registriĝo) kaj pasvorton.

Por esti daŭre informata retpoŝte pri la nove alŝutitaj prelegoj, vi povas postuli aŭ apartan mesaĝan averton pri kelkaj elektitaj partoj, aŭ la grupigitajn novaĵojn, per kiuj semajne unufoje ni sendos liston de la novaj eroj kun rektaj ligoj al ili.Viajn mendojn vi povas aktualigi en la profilo (Mia angulo http://edukado.net/mia kaj tie apud la foto „ŝangi la abonon“.)

Ni esperas, ke la informo kaptis vian intereson kaj kaj vi utiligos tiun ĉi ŝancon por via plua kleriĝado.

fonto: retmesaĝo de Katalin Kováts

padv


  • publikita 28. 6. 2012
  • 2250 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024