Listo de interrete aŭskulteblaj registraĵoj de Miroslav Smyčka

Omaĝe al la forpaso de baritonisto, honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka ni prezentas al la tutmonda esperantistaro liston de la ĝis nun alirebligitaj muzikaj kaj literaturaj registraĵoj de la artisto.

La registraĵoj estas uzeblaj ne nur por privata hejma uzo: ili estas sub llicenco Creative Commons CC 4.0 – BY-NC-ND, t.e. kondiĉoj estas: atribui (t.e. mencii) aŭtorecon, uzi nur por nekomercaj celoj kaj fari neniujn derivaĵojn.

Se vi uzos ilin en iu retejo aŭ por iu aranĝo, bv. nur informi nin, por ke ni havu imagon, ĉu nia aktiveco havas ian reeĥon kaj utilecon en la mondo. Vi povas skribi al nia redaktejo redakce (ĉe) esperanto.cz.

Registraĵoj en la retejo Ipernity estas senpage elŝuteblaj por ĉiuj, kiuj senpage simple registriĝos en la retejo (malgraŭ informoj pri ĝia nuligo, ĝi plu funkcias, administrate de la komunumo de Ipernity-uzantoj).


Antikvaj ĉeĥaj ĥoraloj

Disinjoro, nin indulgu (Hospodine pomiluj ny) ( el al 11-a jarcento) – video – kun klavarakompano de Ladislav Tříska, en Pastra Hejmo en České Budějovice, 2011

Sankta Venceslao (Svatý Václave) ( el la 12-a jarcento) – video – kun klavarakompano de Ladislav Tříska, en Pastra Hejmo en České Budějovice, 2011

  • alia versio – video – en preĝejo de la kastelo Kratochvíle, kadre de la 9a PoFero, 2015

Operarioj kaj ceteraj klasikaj komponaĵoj

Dvořák – Largo el la Novmonda simfonio kun pianoakompano de Ladislav Tříska, en Sudbohemia teatro en České Budějovice, el KD Melodia regalo, 2009

Dvořák – Biblia kanto n-ro 4 – Psalmo 23 (el la kantociklo op. 99) en preĝejo Ĉielenpreno de Virgulino Maria en Netolice, kadre de la 9a PoFeRo, 2015

Dvořák – Biblia kanto n-ro 2 (el la kantociklo op. 99) en preĝejo Avanco de Sankta Kruco en Písek, kadre de la 10a PoFeRo, 2016

Flies – Dormu, ho mia princet', fama lulkanto misatribuata al Mozart, kun klavarakompano de Pavla Dvořáková, el KD Melodia regalo, 2009

  • alia versio kun pianoakompano de Pavla Dvořáková, en Ottendorfer-salono en Svitavy, kadre de la ĈEA-Konferenco, 2009
  • Mozart – Ave verum corpus kun pianoakompano de Pavla Dvořáková, en Ora salonego de la kastelo Kratochvíle, kadre de la 9a PoFeRo en septembro 2015

Mozart – Ĉe viroj, kiuj sentas amon el la opero La sorĉofluto) – kun K. Kudlíková kaj pianoakompano de Jam Zimmel (el kasedo Famaj kantoj por belaj horoj)

Schubert – Saluton, Maria, kun pianoakompano de Ladislav Tříska, en Sudbohemia teatro en České Budějovice, el KD Melodia Regalo, 2009

Schubert – Serenado, kun pianoakompano de Ladislav Tříska, en Sudbohemia Teatro en České Budějovice, el KD Melodia Regalo, 2009

Smetana – Lulkanto kun pianoakompano de Pavla Dvořáková, en la teatro Trám en Svitavy, kadre de la OSIEK-Konferenco, 2012

  • alia versio el 2015 el la opero „Kiso“ – video – kun pianoakompano de Pavla Dvořáková, en la Urba Muzeo en Ústí nad Orlicí, kadre de la Anstataŭa 15-a ĈEA-Kongreso

Verdi – Va pensiero – fama Kanto de sklavoj el la opero Nabucco, en Gimnazio Pelhřimov kadre de la 16-a ĈEA-Kongreso en oktobro 2016, la antaŭlasta realigita registraĵo entute

Operetaj arioj kaj similstilaj kantoj

Kantoj el la kasedo Belaj kantoj por belaj horo (eldonis KAVA-PECH en 1993, kun pianoakompano de Jan Zimmel)

Konto ĉe Sonbanko Esperanta ĉe Ipernity, kie la operetaj registraĵoj estis abunde vizitataj, bedaŭrinde ne plu funkcias, do ni ofertas anstataŭan fonton el Jutubo:

Denza – Jam ŝvebas ni (Funiculì, Funiculà)

Freire – Ruĝiĝas matena hel‘ (Ay ay ay)

Kálmán – Misterokuloj (Zwei Märchenaugen) – el la opereto La Cirkoprincino

Lehár – Volgo-kanto (Wolga-Lied) – el la opereto Carido

Millöcker – Kisis mi simple nur (Ach, ich hab' sie ja nur) – el la opereto Malriĉa studento

Millöcker – Malhelruĝajn florojn (Dunkelrote Rosen) – el la opereto Gasparone

Strauss – Donu manon, donu ĝin (Her die Hand, es muss sein) – el la opereto La ciganbarono

Strauss – Ho, kiu ligis nin (Wer Uns Getraut?) – el la opereto La ciganbarono – kun Kateřina Kudlíková

Strauss – Kiel vagabond' (Als flotter Geist)- el la opereto La ciganbarono

Winkler – Ja, ja la Chianti-vin‘ (Chianti-Lied)

Zeller – Donac' de floroj en Tirol' (Schenkt man sich Rosen) – el la opero La birdovendisto – kun Kateřina Kudlíková


Pluaj registraĵoj:

Kálmán – Joj cigan‘ – video, el la opereto Grafino Marica, kun violonkakompano de Jan Duda kaj pianoakompano de Blanka Poukarová, en la Kulturdomo FABRIKA en Svitavy, dum koncerto omaĝe la 40jariĝo de ĈEA, kadre de la ĈEA-Konferenco, 2009

Yradier – Mara Kolombo – La Paloma, kun midi-akompano, 2009

  • alia versio – video subtekstigita – kun pianoakompano de Pavla Dvořáková,en la teatro Trám en Svitavy, kadre de la OSIEK-Konferenco, 2012

Kristnaskaj kantoj

Adam – Kristnaska kant‘ Cantique de Noël – video – el AnkRo en Písek, 2010

Alvenu, fidelaj Adeste fideles, kun klavarakompano de Pavla Dvořáková, el KD Melodia regalo, 2009

Ho ĝojiga vi Oh du fröhliche – germana kanto, kun klavarakompano de Pavla Dvořáková, el KD Melodia Regalo, 2009

Popolkantoj

Belega tago Amazing Grace – video – nigrula spiritualo „Amazing Grace“, kun Kateřina Kudlíková, Annette Meisner kaj Alfons Hoffmann, kadre de la Internacia Kultura Festivalo en Ústí nad Labem, 2003

Kiam kutimis mi iri al vi – video – ĉeĥa popolkanto „Když jsem k vám chodíval přes ty lesy“, kun pianoakompano de Pavla Dvořáková, en la Muzeo Netolice, kadre de la 9-a PoFeRo, 2015

Sonĝis mi vin, junulino – video – ĉeĥa popolkanto „Zdálo se mně, má panenko“, kun Vladimír Türk, en la Muzeo Netolice, kadre de la 9a PoFeRo, 2015

Vinberejoj, vinberejoj moravia popolkanto „Vinohrady, vinohrady“, 2013

Sonregistraĵoj – parola vorto

Plejparto realiĝis plejparte en 2011–2015 sub sonreĝisorado kaj teknika prilaboro de Vladimír Türk aŭ de Pavla Dvořáková

POEZIO

Bezruč – Nur solan fojon („Jen jedenkrát“), 2009

Březina – Eterne denove el la poemo „La lokoj de harmonio kaj repaciĝo“, 2012

Čech – Malliberulo en Bezděz, 2014

Kořínek – Giuseppe Verdi, 2011

Neruda – Romanco pri Karolo la 4-a, 2013

Urban – Spegulo, 2014

Zamenhof – Ho, mia kor´ en la ĉeĥa traduko video – dum la Adventa Matineo en la Urba Biblioteko en Písek, kadre de AnkRo, 2010

PROZO

La plej malnova registraĵo: Enkonduko al Intervjuo kun Ota Ginz – el kasedo de Pedagogia Sekcio de ĈEA el. ĉ 1977 (en la listo klaku al Ginz1)

Komenio – Vojo de Lumo, 2011

Čapek – Perdita letero el Rakontoj el la unua poŝo, 2011 (klaku al registraĵo n-ro 08)

Čapek – Kolekto de poŝtmarkoj el Rakontoj el dua poŝo, 2015 (klaku al registraĵo n-ro 45)

Karel Čapek – La lastaj aferoj de homo el Rakontoj el dua poŝo, 2012 (klaku al registraĵo n-ro 48)

Čapek – Maljuna arbo el Interparoloj kun T.G.Masaryk, 2013

Čapek – Pri Agatono aŭ Pri saĝo – video – el „Apokrifoj“, kun Pavel Polnický, kadre de la Adventa Matineo en la Urba Biblioteko en Písek, 2010

Urban – Atlantis, 2014

Urban – Spegulo 2014

kompilis Pavla Dvořáková

Rim.: Pluraj aliaj registraĵoj ankoraŭ troviĝas en nia arkivo. Tekstoj de pluaj kantoj estas prilaborataj por alŝuto ĉi-sube. Pro tempokialoj ni ne sukcesis arigi ĉiujn ĝis 2.5. Kaze de intereso bv. reveni al tiu ĉi paĝo post 7.5. Antaŭdankon por via komprenemo.


Soubory
rtf operetkantoj-tekstoj.rtf (60.6 kB)

  • publikita 2. 5. 2017
  • 2751 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024