Ke la sanktaj mesoj estas celebrataj en Prago anglalingve aŭ germanlingve, verŝajne ne necesas pridubi. Same oni faras sanktajn mesojn ankaŭ en la hispana, franca, itala, pola, slovaka kaj vjetnama. Kompreneble, latino ne mankas. Sed mankis ĝis nun Esperanto. La manko estos solvita jam en la venonta jaro, kiam la 18-an de januaro 2017 celebros esperantlingvan sanktan meson en la preĝejeto de sankta Pankratio la fama psikiatro kaj publicisto Max Kašparů, kiu estas samtempe entuziasma propagandisto de Esperanto kaj gvidanto de rondeto„Montetaro“ en Pelhřimov. Pro ĉi tiu motivo la redakcio de jena retejo petis Max Kašparů, ĉu li povus doni kelkajn informojn pri la novaĵo.
1. Kiam aŭtune 2010 en Žirovnice okazis renkontiĝo de Ĉeĥa Esperanto-Junularo, vi jam tiam celebris la sanktan meson parte en Esperanto. Mi supozas, ke ĝi ne estis la unua nek la lasta esperantlingva meso, ĉu? Kiom da sanktaj mesoj ekde tiam vi faris?
La afero ne estas tiel simpla. Pastreco per si mem havas tri gradojn. Diakono, sacerdoto, episkopo. Kaj ĉiu el ili havas destinitan rolon en la celebrado. Tiam mi havis gradon de diakono kaj rajtis gvidi nur „Diservon de la vorto“, tamen ne la sanktan meson. Tiu apartenas al sacerdoto kaj episkopo. Oktobre 2015 mi ricevis sacerdotan ordinon kaj ekde tiu momento mi rajtas fari sanktan meson, konfesigi kaj komunii viatikon al malsanuloj, kion mi kiel diakono ne rajtis. Ĝojigis min, ke por la sacerdota ordino alveturis al Žirovnice vico da esperantistoj de malproksime, kion mi ne atendis kaj kio estis tre plezura. La mesojn mi faras ĉiusemajne en lokaj preĝejoj, esperantlingve mi servis ĝin la unuan fojon nur en la IKUE-renkontiĝo en Vranov u Brna. Se mi ne havas aŭskultantaron en koncerna lingvo, mi ne celebras.
2. Vi faras mesojn ankaŭ en la ĉeĥa. Ĉu diferencas la preparo kaj la celebrado mem depende la la lingvo?
La katolika meso estas la sama sur la tuta planedo, ĝi diferencas nur laŭ uzita lingvo.
3. Kaj nun fine pri la novaĵo en Prago. La 18-an de januaro vi celebros la meson en la preĝejeto de sankta Pankratio. Ĉu temas pri via iniciato aŭ de iu el la preĝejeto? Kiel ĉio komenciĝis? Ĉu helpis ankaŭ la pragaj esperantistoj?
La ideo venis de unu praga IKUE-ano. Al mi ĝi plaĉis, tial mi serĉis preĝejon, kie ĝi estus reala kaj por interesatoj atingebla. Kiam mi estis studento, mi loĝis proksime de tiu preĝejo, kie troviĝas ankaŭ metroa stacio. Mi vizitis la tiean pastron kun demando, ĉu li permesus al mi tiajn kvaronjarajn diservojn. Li akceptis tion sen problemoj kaj ankaŭ la praga ĉefepiskopejo nenion kontraŭdiris, ĉar en Prago oni celebras mesojn en multaj lingvoj de la mondo inkluzive de la vjetnama, do kial ne en Esperanto. Iomete ĝi estas eksperimento kaj la tempo montros, ĉe en Prago estos intereso pri tia servo.
Max Kašparů celebras meson dum la IKUE-renkontiĝo en Vranov u Brna
Ni deziru, ke la ideo estu akceptita pozitive kaj eble post certa tempo Max Kašparů celebros la mesojn pli ofte! -mir-