Miroslav Malovec jubileas

Miroslav Malovec, honora membro de ĈEA, solenas la 8-an de decembro 2023 sian 70-an naskiĝtagon. Ni almenaŭ tre skize resumu liajn ampleksajn meritojn por Esperanto-movado kaj omaĝu lian nekredeble laboreman kaj modestan peronecon.

Li naskiĝis en la jaro 1953 en Ĉeĥio, en la sudmoravia metropolo Brno, al kiu estas tutvive fidela. Li laboris originie kiel teknika kontrolisto kaj sekve ĝis nun kiel vendisto de elektroelementoj por radioamatoroj.

Li esperantiĝis aŭtodidakte en 1968 kaj baldaŭ poste aktiviĝis en la movado. Liaj ĉefaj meritoj estas en la fakoj vortarista, redakta, cifereciga, instrua, traduka kaj historiografia. En ĈEA li aktivis origine en junulara kaj pedagogia komisionoj kaj multajn jarojn instruis en SET Lančov. Li estas i.a. aŭtoro de Gramatiko de Esperanto, Granda Esperanta-ĉeĥa vortaro kaj aŭtoro de Granda ĉeĥa-Esperanta vortaro.

Ekde 1991 li redaktas la gazeton Starto, presorganon de ĈEA kaj ekde 2008 li membras en la ĈEA-komitato. Al la retejo Esperanto.cz li kontribuas precipe pri historio de la movado (al la ĉeĥlingva rubriko Historie) kaj per biografiaj medalionoj. Li (kun)redaktis eldonon de multaj libroj (tradukoj de Čapek, Hašek, Březina, Mácha, Erben, Havel, Foglar k.a.), kunlaboris tiukampe i.a. kun la eldonejo KAVA-PECH. Liaj fakaj kontribuaĵoj regule aperadis en la prelegkolektoj de KAEST, plurajn el ili li ĉefredaktis.

MM transprenanta honoran membrecon en ĈEA (2011) kaj preleganta dum Internacia muzea seminario en Esperanto-Muzeo en Svitavy (2018)

Dank al kunlaboro kun usona esperantisto Chuck Smith, fondinto de Esperanta Vikipedio, en 2002 li fondis ĉeĥan Vikipedion kaj fariĝis ĝia unua administranto.

En tiu rolo li ankaŭ plej konatas al la ĉeĥa publiko kaj dank al tio Esperanto estas en tiu kunteksto ofte menciata. Pro sia merito li akiris en 2014 honoran membrecon en Vikimedio Ĉeĥa republiko. Al la Esperantlingva Vikipedio li grave kontribuis per kelkmil artikoloj precipe pri Ĉeĥio kaj pri Esperanto-movado kaj literaturo.

Li kuntradukis ekz. Lumon en tenebroj pri Komenio de Kožík, rakontojn de Hašek kaj pliajn librojn eldonitajn en KAVA-PECH, tradukis poemojn de ĉeĥaj poetinoj (Ludíková, Bergrová) k.a. Li kunkreis scenaron por El la vivo de insektoj de fratoj Čapek surscenigitan dum UK 2016. En 2018 li esperantigis la operon Sternenhoch de Ivan Acher, sukcese prezentitan en la Nova Scenejo de la Nacia Teatro en Prago.

Ekde 2001 li okupiĝas pri ampleksa sistema ciferecigado de tekstoj rilataj al Esperanta literaturo kaj movado. Kadre de la projekto Memoro de la movado li kolektas sisteme informojn pri historio de la movado kaj ĝiaj elstaruloj. En Starto li ofte kontribuas per medalionoj pri jubileantoj kaj per historiaj studoj. Lia artikolo Estonto de la cifereca mondo aperis en la prestiĝa UEA-prelegkolekto La arto labori kune. Li aktivis ankaŭ en la laboroj por Esperanto-Muzeo en Svitavy.

Inter 2009 kaj 2021 li estis prezidanto de la Esperantista Klubo en Brno, al kies programoj li plu kontribuas per siaj valoraj prelegoj kaj prizorgas ampleksan kluban bibliotekon. Li kreis retejon pri Esperanta literaturo, kluban retejon kaj esperantigis retejon pri la infana gazeto Vedem el la geto Terezín. Li plurfoje aperis en la regionaj radio kaj gazetaro. Listo de liaj verkoj troveblas en Vikipedio.

Pro siaj ampleksaj meritoj en 2011 li estis nomumita honora membro de ĈEA. Sen troigo pro multnombraj fruktoj de sia laboro li sendube apartenas al la plej laboremaj kaj plej diligentaj kaj malgraŭ tio tre modestaj esperantistoj internaciskale.

Ni gratulas al Miroslav okaze de lia jubileo kaj elkore dankas por lia nekredebla tutviva oferema laboro kaj lia homa afableco kaj deziras al li ankoraŭ multajn energiplenajn jarojn!


LIGILOJ EN ESPERANTO (la listo plu kompletigatas)

Ligiloj en la ĉeĥa lingvo troveblas aparte ĉi-tie

Vikipedia artikolo pri Miroslav Malovec

Retejoj redaktitaj, kreitaj aŭ esperantigitaj

Esperantaj intervjuoj kun Miroslav Malovec

Liaj libroj libere elŝuteblaj

Elektitaj artikoloj

Gazeto Starto kun multaj liaj artikoloj

Fakaj artikoloj en prelegkolektoj de KAEST

Recenzoj kaj biografiaj artikoloj

Videoprelegoj en la jutuba kanalo de Esperantista Klubo en Brno

Kompilitaj bibliografioj kaj ceteraj sekundaraj fontoj


Pavla Dvořáková (surbaze de sia medaliono por Starto 2023/4)


  • publikita 8. 12. 2023
  • 200 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

František Bína

#1 František Bína

Ankaux mi deziras al vi belan naskigxtagon. Dankon al vi mi iomete esparatigxis, restante eterna komencanto. Sed legi mi povas senprobleme. Via Bina

před 9 měsíci

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024