Ne forgesu ĝustatempe aliĝi al UKo!

La plej supera E-aranĝo de la jaro, la 96-a Universala Kongreso, okazos 23.-30.7.2011 en la dana metropolo Kopenhago. Ne maltrafu precizigajn informojn kaj limdaton por aliĝi kaj pagi en la plej avantaĝa kategorio!

La etoso en Kopenhago estas internacia, sed kun unika tuŝo de dana neformaleco. La ĉefurbo estas dinamika kaj zuma, tamen la grandeco de la urbocentro permesas al vi malhaste esplori ĝin pro la mallongaj distancoj inter la vidindaĵoj, kiujn oni facile atingas piede.

Ĉiujn necesajn nuntempe haveblajn detalojn pri la kongreso kaj la gastiganta urbo, inkluzive la retan aliĝilon, vi trovas en la UEA-retejo ĉi-tie.

ĈEA ĉi-foje bedaŭrinde ne organizos buskaravanon, tamen peras por siaj membroj transpagon de la partoprenkotizo pagebla en ĉeĥaj kronoj. La plej favora prezo estas kompreneble por individuaj membroj de UEA, kiuj ankaŭ vi povas fariĝi!

Detalajn informojn legu ĉi-paĝe sube en aparta dosiero!

Kaze de intereso ne forgesu aliĝi kaj sendi monon plej malfrue

ĝis 23.12.2010!

pd


Soubory
rtf UEA _individua+UK[1].rtf (26.25 kB)

  • publikita 27. 11. 2010
  • 1643 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024