Novaĵoj en la projekto "Karel Čapek kaj Esperanto"

Omaĝe al naskiĝdatreveno de la fama ĉeĥa verkisto Karel Čapek (9.1.) ni alportas al vi novaĵojn el nia asocia projekto.

Temas pri sonregistraĵoj de la rakonto „Morto de Arĥimedo“ el Libro de apokrifoj (en prezento de Vladimír Türk kaj Jan Řepa) kaj de tri specimendoj el Rakontoj el la unua poŝo  – „Kazo de doktoro Mejzlík“, „Klarvidulo“ kaj „Aŭguristino“ (en prezento de Vladimír Türk).

Registraĵojn kaj originajn tekstojn en Esperanto kaj la ĉeĥa originalo vi povas senpage elŝuti sube. La uzata formato RTF estas legebla kaj pere de la programo Word, same kiel de la senpaga programo OpenOffice.

Origina fonto de la registraĵoj: http://www.ipernity.com/home/tuurq

verkaro de K.Čapek en ekspozicio de Esperanto-Muzeo en Svitavy

Ni serĉas por tiu ĉi projekto pluajn kunlaborantojn, pretajn kaj kapablajn pruntedoni al la verkoj sian voĉon, traduki por tiuj ĉi celoj ankoraŭ netradukitajn specimenojn el la verkaro de Čapek aŭ pretigi spegulajn dulingvajn tekstoversiojn. Por sonregistrado sendube aparte bonvenas ankaŭ eksterlandanoj!

Krom alŝutitaj dosieroj ni almetas ankaŭ kompletan tekston de „Rakontoj el la unua poŝo“ kaj en Esperanto, kaj en la ĉeĥa, por ke vi povu elekti rakontojn, kiuj plej multe plaĉas al vi. Sed via elekto sendube ne devas limiĝi nur je tiu ĉi unu libro!

Ĉiujn elŝuteblajn dosierojn vi trovas ĈI-TIE en la suba parto de la paĝo.

Rilate teknikan realigon ni volonte disponigos al vi necesan konsilon kaj subtenon, ne hezitu turniĝi al ni!

Kontakto:komputado@esperanto.cz

pd


  • publikita 10. 1. 2011
  • 2122 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Radka Křivánková

#1 Radka Křivánková

Bonega ideo!Mi mem ege šatas kaj admiras ambaˇu fratojn Čapek. Mi jam dudek jarojn ricevas kvaron jaran presaˇjon Zprávy společnosti bratří Čapků. Mi supozas , ke la redakcio akceptos iun artikolon pri K.Č. kaj esp.

před 14 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024