Omaĝe al Božena Němcová

En februaro 2020 pasis 200 jaroj ekde naskiĝio de la elstara ĉeĥa verkistino Božena Němcová, kies pluraj verkoj aperis ankaŭ en Esperanto. Rememore pri tiu ĉi plurflanke rimarkinda virino ni republikigas nian artikolon aperintan antaŭ 8 jaroj (nun parte reaktualigitan kaj kompletigitan).

Božena Němcová – virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio estas titolo de ipernitia artikolo, konatiganta eksterlandajn esperantistojn kun tiu ĉi eminentulino de la ĉeĥa kulturo Sed ne temas nur pri biografio …

Božena Němcová (1820–1862) estis ne nur fondintino de la novtempa ĉeĥa prozo – admirindas ankaŭ ŝia politika kaj etnografia aktiveco kaj batalado por virinrajtoj. Scivolemigas misteroj ĉirkaŭ ŝia naskiĝo kaj deveno, tristigas cirkonstancoj de ŝia familia vivo …


Božena Němcová kun siaj gefiloj Jaroslav, Karel, Hynek kaj Theodora

Ŝia plej fama verko Avineto, inspirita de ŝiaj rememoroj pri la infanaĝo, estis verkata precipe por konsoliĝi post neatendita morto de ŝia plej aĝa filo Hynek. Ekde sia apero en 1855 en la ĉeĥa lingvo ĝi ekhavis ĉ. 370 (!) eldonojn kaj estis tradukita en pli ol 30 lingvojn – do sendube ĝi apartenas al la enmonde plej multe konataj verkoj de la ĉeĥa beletro.

En 1909 (kiel la 12-a versio envice) aperis ankaŭ Esperanto-traduko (bedaŭrinde ĝis nun aperis nur gazet- kaj elektronikforme) kaj helpe de ĝi ankaŭ estiĝis tradukoj al la ĉina kaj japana lingvoj (en 1956 kaj 1957)- jen bona ekzemplo por argumentado pri pontvaloro de Esperanto …

Notindas, ke en la plej fama filmoversio de la libro el la jaro 1971 en la rolo de Avineto ĉefrolis konata ĉeĥa aktorino Jarmila Kurandová, kiu i.a. estis esperantistino kaj en la 30-aj jaroj estis membrino de la radioteamo de la Verda stacio.


Resume esperantistoj povas konatiĝi ankaŭ kun:

Ciferecigitaj verkoj de Božena Němcová en Esperanto-traduko:

Novelo Avinjo (aŭ „Avineto“ – Babička) aperinta en e-Librejo de Franko Luin

Fabeloj:

Princido Bajaja (Princ Bajaja)

Punita orgojlo (Potrestaná pýcha)

Saĝa montaranino (Chytrá horákyně)

Salo pli valoras ol oro (Sůl nad zlato)

Diablo kaj Kaĉa (Čert a Káča)

Saĝa oraĵisto tml (Moudrý zlatník)

Plurajn aliajn vi povas trovi en bonega retejo de Miroslav Malovec.

Menciitaj verkoj estas en ĉeĥa originalo senpage elŝuteblaj en la retejo de Urba Biblioteko Prago (jen bona maniero por povi legi „spegule“ dulingve).


En Vikipedio vi povas legi artikoletojn pri lokoj en Orienta Bohemio, kie Božena Němcová pasigis sian infanaĝon kaj kie nun troviĝas muzeoj pri ŝia vivo:

Česká Skalice

kaj Ratibořice – Valo de avineto kaj la empira kastelo (Nacia kultura memorindaĵo)

Malnova lernejo – Muzeo de Božena Němcová en Česká Skalice

Malnova tekstilblankigejo en Ratibořice, la ĉefa okazloko de la novelo „Avineto“


Turismaj informoj pri tiuj lokoj ne mankas ankaŭ en nove alŝutitaj fotodosieroj en nia ipernitia albumo Ĉeĥio bonvenigas vin

Vizitantoj de Prago povas renkonti la monumenton de Božena Němcová sur la insulo Žofín (oficiale Slovanský ostrov – Slava insulo) – apud la Nacia Teatro, vid-al-vide al la palaco, e kiu en 1921 okazis la 13-a Universala Kongreso de Esperanto.

Pro la jubileo de Božena Němcová okazas ĉi-jare en Ĉeĥio diversaj apartaj kulturaj aranĝoj. Unu el la ekspozicioj okazas ĝis la 19-a aprilo 2020 en Litomyšl (proksime al la Esperanto-Muzeo en Svitavy.


SONREGISTRAĴOJ:

  1. Specimenoj el la novelo Avineto el la porblindula songazeto Aŭroro (2010/3): parto 1, parto 2 – legas Ivana Karašová
  2. El leteroj de Božena Němcová – specimeno el literatura muntaĵo origine kreita de Eva Seemannová (laŭtlegita kaj registrita de Pavla Dvořáková)

En la almetaĵo vi povas elŝuti interesan eseon de Eva Seemannová „Poezio kaj vero“ – Historiaj faktoj pri vivo de Marie Magdalena Novotná-Čudová, avino de Božena Němcová „La avinjo“.

Ni instigas precipe ĉeĥajn esperantistojn, kiuj havos por tio okazon, mencii ekziston de la verkaro de Božena Němcová en Esperanto kaj pri potencialo de ĝia diskonigado en landoj, en kies lingvoj tradukoj ankoraŭ ne ekzistas, ĉar tiu ĉi fenomeno ankoraŭ ne estas en ĉeĥa kultura medio ĝenerale konata … Kompreneble, koncerne niajn legantojn el eksterlando, ni ankaŭ tre ĝojos, se ili trovos en la aperigitaj tradukoj ĝuon kaj plu informos pri ili.


LIGITAJ ARTIKOLOJ EN NIAJ RETEJOJ

Rok Boženy Němcové (ĉeĥlingve)

Božena Němcová – virino kun tragedia sorto kaj idilia vizio


Pavla Dvořáková (-padv-)


Soubory
doc Seemannova-Poezio kaj vero.doc (66 kB)
pdf Božena Němcová_Avinjo.pdf (1.47 MB)

  • publikita 11. 2. 2012
  • 2038 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024