La 11-an de septembro emerita operkantisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka ĝisvivas en enviinda freŝeco 85 jarojn. Li plu viglas en siaj (ne nur) poresperantaj artaj aktivecoj. Ni ĝuu kune almenaŭ virtuale ion el lia arto!
Jen troviĝas tiuokaze
Aktualigita vikipedia artikolo pri Miroslav Smyčka
kaj SONREGISTRAĴOJ POR AŬSKULTO:
Operarioj kaj alia klasika muziko
Dvořák – Largo el la Novmonda simfonio
Mozart – Ĉe viroj, kiuj sentas amon (el „Sorĉfluto“) – kun K. Kudlíková
Flies – Dormu ho mia princet‘ fama lulkanto misatribuata al Mozart
Operetaj arioj kaj similstilaj kantoj
Kálmán – Joj cigan‘ – video 2009
Millöcker – Kisis mi simple nur
Millöcker – Malhelruĝajn florojn
Strauss – Donu manon, donu ĝin
Strauss – Ho, kiu ligis nin – kun K. Kudlíková
Winkler – Ja, ja la Chianti-vin‘
Zeller – Donac' de floroj en Tirol' kun K. Kudlíková
Kristnaskaj kantoj
Charles Adam – Kristnaska kanto (Cantique de Noël)
Popolkantoj
Belega tago Amazing Grace – nigrula spiritualo – video 2003
Ej de Buĥlov burg‘ Ej od Buchlova – moravia popolkanto – kun K. Kudlíková
Sonregistraĵoj – parolata vorto
Ni deziras al ĉiuj niaj vizitantoj agrablan aŭskultadon kaj al nia jubileanto ni deziras ankoraŭ multan vivenergion, bonhumoron kaj pluajn sukcesajn kaj korplenigajn aktivaĵojn en la kultura sfero.
Pavla Dvořáková
#1 Martina Šrajerová
Dobrý den pane Smyčka, zdraví Vás dcera Vaší kamarádky Věrušky roz. Kvasničkové! Z Esperanta! Moc Vás pozdravuje a vzpomíná!