Partoprenu la karitatan eventon MOVIĜANTE POR PARAPLE!

Ekde la jaro 2000 praga bonfara organizo PARAPLE, helpanta al paraplegiuloj (homoj post paralizo de mjelo) kaj informanta la publikon pri la problemaro, organizas karitatan publikan eventon „KURO POR PARAPLE“. Ekde la j. 2016 partoprenas ĝin ankaŭ membroj de la Esperanta klubo E-mental. En 2022 la teamo ESPERANTO, instigita de E-mental, estis la 4-a plej bona el inter 230 teamoj! Fari ion por via sano, helpi al la bona afero kaj samtempe diskonigi Esperanton povas nun ankaŭ vi, sendepende de tio, kie en la mondo vi loĝas! Kiel? Bv. legi plu!

La nomo „Paraple“ estas koncizigo de la vorto „paraplegio“, sed samtempe en la ĉeĥa lingvo ĝi estas neliteratura esprimo por „pluvombrelo“.

En la jaroj 2021–2022 pro la kovid-limigoj la aranĝo flekseble ekhavis novan dimension. Ĝi okazis ne ene de unu tago, sed dum la tuta monato majo virtuale kaj krom kuro (de individuoj, duopoj aŭ grupoj) aperis ankaŭ kategorioj Marŝado, Biciklado kaj Kurado kun hundo. Nun nove eblas elekti rulsketilojn kaj trotsketilon.

KIAM OKAZAS LA ARANĜO?

Ekde la la 1-a de majo 2023 kaj ĝi ĝis la 25-a de majo 2023. Sed vi povas aliĝi iam ajn dum la evento.

KIA ESTAS LA CELO?

Subteni finance kaj psike handikapulojn kaj bonfaran aktivecon por ili, regule moviĝi kaj subteni sian propran sanstaton, renkontiĝi kun simile orientitaj homoj. Krome videbla mencio de Esperanto en la listo de partoprenantoj kaj uzo de la Esperanto-flagoj en la fizika kuro fine de la aranĝo helpas diskonigi Esperanton kaj ĝian utilecon inter la publiko.

KIEL EBLAS ALIĜI KAJ SUBTENI LA PROJEKTON?

Oni aliĝas per reta aliĝilo – elektas sian kategorion (viro-virino-infano/junulo kaj maniero de movo), al la rubriko Teamo alskribas „ESPERANTO“ kaj elektas sian planon (kiom da kilometroj laŭ siaj ebloj volas realigi). Ĉiu partoprenanto pagas la „startan kotizon“, kiun ricevos la centro “Paraple” por siaj bonfaraj aktivecoj. La baza kotizo estas 199,– CZK (= 8,50 EURO).

Li/ŝi poste kuras/biciklas/pi­ediras laŭ sia emo kaj ebloj, registras kilometrojn (ekzemple per la poŝtelefona aplikaĵo Sport tracker aŭ iu simila, de kiu oni povas partumi la datumojn kun la retejo) kaj tiel konkursas kun aliaj partoprenantoj. Kilometroj de la membroj de la teamo (niakaze ESPERANTO) poste estas adiciataj.Tiel ankaŭ via partopreno povas helpi al la fina rezulto de la grupo!


KIE ONI POVAS SEKVI LA KONKURSON KAJ LA REZULTOJN?

En la retejo MYTEPORAZIME.CZ pere de la aŭtomata tradukilo ankaŭ neparolantoj de la ĉeĥa lingvo povas rigardi ĉiutage la aktualan staton.

Se vi bezonos ligvan helpon, ne hezitu skribi al e-mentalprago (ĉe) seznam.cz.

KIEL FINIĜOS LA ARANĜO?

Rezultoj de la konkurso estos anoncitaj en Prago dum la aranĝo „Kuro por Paraple“ la 27-an de majo 2023 en la parko Malešice. Ĉiuj kiuj povos veni, estas bonvenaj fizike partopreni. Kune oi povos travivi belan posttagmezon kun sekva pikniko.

Kiel estis menciite, en 2022 La teamo ESPERANTO, instigita de E-mental, estis la 4-a plej bona el inter 230 teamoj! Ĉi-jare, ankaŭ dank al via partopreno oni povos eble eĉ venki!

Vi povas inviti partopreni sub la slogano ESPERANTO ankaŭ viajn gefamilianojn, kunlaborantojn aŭ geamikojn (ankaŭ eksterlande).

Ĉiu kilometro, kiun vi aldonos, estas valora. Per ĉiu kilometro vi helpos!

Fonto:

Myteporazime.cz oficiala retejo de la projekto

Retejo de E-mental (en Esperanto)

Fotogalerio el Kuro por Paraple 2022

Vlasta Pištíková, Pavla Dvořáková


  • publikita 29. 4. 2023
  • 245 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024