Preparatas kurso de Esperanto sur retejo Duolingo

En la epoko de interreto naskiĝas novaj eblecoj por ricevado de informoj, por komunikado, sed ankaŭ por lernado. Oni povas per interreto lerni per virtualaj e-kursojn multajn diversajn temojn, inter alie lingvojn. Inter esperanta komunumo estas konata projekto lernu!, sed dume naskiĝas aliaj paĝoj por lerni naciajn lingvojn (E@I kreis kursojn por lerni la slovakangermanan lingvojn). Duolingo estas unu el tiuj paĝoj. Kion ĝi ofertas kaj kiel ĝi funkcias? Kaj kia estas rilato Duolingo kaj Esperanto?

Mallonge dirite, ĝi estas senpaga interreta paĝo por lerni lingvojn. Aŭtoro de Duolingo estas Luis von Ahn, kiu estas konata kiel kreinto de reCAPTCHA (ser vo, kiu protektas aŭtomatajn registradojn, sed kiam vi ĝin uzas, vi helpas al komputiligado de malnovaj tekstoj, kiujn komputiloj ne kapablas, ni diru centprocente, kompreni). La projekto Duolingo funkcias de junio 2012. Samtempe ĝi estas servilo por traduki tekstojn.

Kaj kiujn lingvojn oni povas per Duolingo lerni?

Kiam mi skribis mian kontribuon por KAEST, validis jena frazo: „Oni povas per Duolingo lerni per la angla lingvo jenajn lingvojn: germana, franca, hispana, portugala kaj itala (lastaj du menciitaj lingvoj ankoraŭ estas en testaj versioj). Kaj per hispana, Itala kaj portugala lingvoj vi povas lerni anglan lingvon.“

Kaj ĉar Duolingo havas tre interesan kaj ludemam koncepton (kiu estas skize priskribita en tiu ĉi vikipedia artikolo), oni ne miru, ke la kvanto de uzantoj de tiu ĉi paĝo daŭre kreskas (komence de junio 2014 paĝo havis pli ol 30 milionoj da uzantoj). Pro tio aŭtoroj de tiu ĉi retejo baldaŭ ekkonsciis, ke simile oni povus lerni ankaŭ aliajn lingvojn. Kaj tiel naskiĝis en oktobro 2013 t.n. lingva iknubatoro, dank al ĝi estiĝi en decembro 2013 kurso de la angla lingvo por parolantoj de la rusa lingvo.

Tiun ĉiu kurson sekvis kaj sekvas aliaj kursoj de la angla lingvo por homoj, kiuj parolas turkan, hungaran, nederlandan, japanan, polan, korean aŭ rumanan. Estis kreita ankaŭ kurso de la irlanda lingvo por parolantoj de la angla lingvo kaj jam eblas ankaŭ lerni germanan lingvo pere de la hispana lingvo.

Kaj kion kun Esperanto?

Bona demando :) Kiel eblas vidi, la oferto de lingvoj, kiujn oni povas lerni per Duolingo, jam estas relative riĉa, sed Esperanto mankas. Tio ja povus baldaŭ ŝanĝi. Esperanto estis akceptita surbaze de multaj petoj de esperantistoj (kiuj ankaŭ lernas aliajn lingvojn per Duolingo) inter lingvojn, kiujn uzantoj de Duolingo povas kaj povos lerni.

Nuntempe do laboras sur la kurso de Esperanto por parolantoj de la angla lingvo konata usona esperantisto Chuck Smith en kunlaboro kun Paul Henri Garnier (kiu samtempe respondecas pri tiu ĉi paĝo, kie oni regule afiŝas novaĵojn en la angla lingvo pri la evoluo de la kurso). En tiu ĉi momento ja estas kompletita nur parto de kurso, ja evoluo daŭrigas kaj se ĉio glatos, la beta-versio estos lanĉita ankoraŭ antaŭ Kristnasko, plej ideale kompreneble je la 15-a de decembro, kiam naskiĝis Zamenhof :)

Ni vidos, nuntempe estas situacio laŭ tiu ĉi paĝo ofertanta superrigardon pri la evoluo de kursoj (ĝisdatigita ĉiujn 24 horojn) por Duolingo tia, ke la beta-versio de la kurso devus esti lanĉita unue en la dua duono de januaro. Pri la oficiala lanĉo de la kurso ni kompreneble informos vin en tiu ĉi paĝo per la novaĵoj kaj eble estos ankaŭ eta intervjuo kun Chuck Smith.

Aktuala evoluo de la kurso de Esperanto

En kazo ke kurso de Esperanto por parolantoj de la angla lingvo funkcios sen problemoj, plej verŝajne sekvos ankaŭ kursoj de Esperanto por pliaj lingvoj. -mir-


  • publikita 2. 10. 2014
  • 2716 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024