Subtenu filmon "Patrino" dum la dua konkurso “Teo kaj Amo”

Nun videblas la filmetoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ĉe retejo de la konkurso, kaj komenciĝis voĉdonado por la 10 plej ŝatataj filmetoj, bonvolu viziti la paĝojn kaj doni viajn voĉojn.

Danke al apogado kaj subtenado de Esperantujo, la kolektado de konkursaĵoj por la dua konkurso “Teo kaj Amo” ricevis tre bonan rezulton: 77 filmetojn el 27 landoj kaj 4 kontinentoj – Argentino, Brazilo, Ĉeĥio, Ĉinio, Ĉilio, Francio, Germanio, Italio, Indonezio, Kazaĥio, Kolombio, Kubo, Litovio, Nepalo, Pollando, Rusio, Turkio, Svedio, Svislando, Sud-Koreio, Slovakio, Ukrainio, Usono, Uzbekio, Venezuelo, Vjetnamio kaj Kongo (D.R.). Dume pri la konkurso raportis amaskomunikiloj en Malajzio, Litovio, Ĉeĥio kaj Ĉinio. Ankaŭ pli ol dudek landaj, regionaj, urbaj kaj aliaj E-organizaĵoj multe helpis kaj subtenis la konkurson.

Nun 8 membroj de la ĵurio laboras por la rezulto de premiotoj, aprile oni anoncos la rezulton kaj oktobre la premiotoj senpage partoprenos en la filmfestivalo “Teo kaj Amo” en Ĉinio.

Por la premio de publiko, bv. voĉdoni el la filmetoj. Vi rajtas ĉiutage voĉdoni 10 plej ŝatatajn laŭ vi en aparta kontinento kaj rajtas voĉdoni saman filmeton unufoje ĉiutage. Iuj filmoj estas pezaj, tial necesas iom da tempo, bv. pacience atendi.

Premiitoj ricevos atestilon kaj premi-donacon, kaj iliaj filmetoj havos ŝancon esti prezentataj en 102a UK en Seulo, Sud-Koreio, kaj en internaciaj okazoj.

Ankaŭ ĉi-jare konkursas filmo el Ĉeĥio kaj Slovakio, kreita de Pavol Kaščák! Temas pri la filmo „Patrino“.

Sur la paĝo elektu „Eŭropo“ kaj bonvolu subteni filmon „Patrino“.

-padv-

Kreita laŭ http://www.uea.org/…toj%E2%80%9D


  • publikita 4. 3. 2017
  • 1049 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Paŭlo

#1 Paŭlo

Koran dankon al esperanto.cz pro via subteno kaj al ĉiujn aliajn pro viaj voĉdonoj.
skipo de Verda Stacio

před 8 lety

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024