Superrigarde pri la koronviruso en Esperanto kaj rilate al Esperantujo 1

En la sekva listo vi povas trovi elekton de ligiloj al rete libere disponeblaj tekstaj informoj, aperintaj tutmonde ekde 7.3. ĝis 15.4. La 23-an de aprilo sekvos la 2-a parto entenanta plejparte aŭdvidajn dokumentojn (radioelsendojn, kantojn, videojn). La temo estas vasta kaj rapide evoluanta kaj bezonas prilaboron de diversaj ĝiaj aspektoj – ankaŭ sociaj, politikaj, ekonomiaj. Ni bonvenigos viajn kontribuojn kaj aldonojn!


TERMINOLOGIO RILATA AL KRONVIRUSA PANDEMIO

Terminologia vortareto Esperanta – ĉeĥa elŝuteblas SUBE ĈI-PAĜE.


NOVAJ VIKIPEDIAJ ARTIKOLOJ

Kronvirusoj

Kronvirusa malsano

Kronvirusa pandemio de 2019–2020


ARTIKOLOJ EL RETA ESPERANTO-GAZETARO KAJ RETEJOJ

EN ĈEĤIO:

Alparolo de la ĈEA-prezidantino Libuše Hýblová al la membraro en la gazeto Starto, 2020, n-ro 1 – verkite 18.3.

Episkopo Pascal Roland: Ĉu epidemio de koronaviruso aŭ epidemio de timo? Dio benu, presorgano de la Katolika Sekcio de ĈEA, 2020, n-ro 2, 7.3.

Kronvirusa pandemio: kion gravas ni povas lerni pro ĝi paĝaro de Esperanto-Muzeo en Svitavy ĉe Ipernitio, el interreta artikolo esperantigis Jindřiška Drahotová kaj Margit Turková, 1.4.

TUTMONDE:

La Ondo de Esperanto, eldonata de Alexander Korĵenkov kaj Halina Gorecka, malgraŭ avertoj tamen ne ĉesis aperi, sed transformiĝis el monata gazeto al kvaronjara. En la printempa numero ĝi alportis parton de la enhavo rilatan al la kronvirusa pandemio. Vidu abonkondiĉojn de la gazeto.

La pandemio kaj la homaro : konkludoj de la viruso Sezonoj.ru 2.4.

KOVIM-19 kaj minoritatoj: UN en Ĝenevo publikigis en Esperanto mesaĝon de Speciala Raportisto Sezonoj.ru 3.4.

Júlia Sigmond forpasis – konata Eperanto-verkistino iĝis viktimo de kronvirusa malsano, 23.3


EKO 8. Faka alianco kontraŭ la pandemio EKO 2020–08 sendita el Budapeŝto la 28an de marto Revuoesperanto­.org/umea

  • Forta bezono por medicinistoj – alvoko de UMEA
  • Alianca aliro al la pandemio bezonata kaj strebata
  • Manieroj elteni trudizoliĝon – servo de edukado.net
  • Universitata agado – centra registro
  • Greziljono reagas al la pandemio

Pli detalaj informoj kaj abonkondiĉoj


UEA perdos 45.000 eŭrojn pro la nuligo de la UK Libera Folio 13.4.

Kursoj kaj legaĵoj proponataj al kvarantenuloj Libera Folio 20.3.



PROKRASTOJ KAJ NULIGOJ DE ESPERANTO-ARANĜOJ

Ĉi-jara UK-o ne okazos!

UEA planas prokraston de la UK en Montrealo ĝis 2022 Gazetaraj Komunikoj n-ro 861 4.4.

Planatas anstataŭ ĝi VIRTUALA ESPERANTO-FESTIVALO

En kia kongreso vi volas partopreni?---- Intervjuo kun Amri Wandel pri virtuala kongreso

retejo de Ĉina Radio Internacia cri.cn 11.4.


Gravaj printempaj internaciaj aranĝoj jam estis nuligitaj – IJF en Italio, la 72-a SAT-Kongreso en Baugé, PSi en Germanio, Israela Kongreso, Malferma Tago en la CO de UEA, la 79-a Hispana Kongreso k.a. La aktualigatan liston vidu en la Kalendaro de Eventoj. Pri la reala stato tamen bv. kontakti la organizantojn de la koncernaj aranĝoj. Sendube ankoraŭ multo ne antaŭvideblas.

Pri okazigo de la IFEF-Kongreso en Frankfurto la IFEF-estraro decidos 19.4.

Por ĈEA-membroj: Tradicia renkontiĝo en Šumperk (16.5.) estas NULIGITA.


INTERRETAJ ARANĜOJ (anstataŭ nuligitaj)

Eventaservo.org informas ne nur pri nuligitaj aranĝoj, sed ankaŭ pri anstataŭaj retformaj (videokonferen­coj k.a.).

PLANATAS RETAJ ARANĜOJ EN ĈEĤIO sub la devizo „KVANKAM DISE, TAMEN KUNE“

Rememore pri Miroslav Smyčka

kultura aranĝo anstataŭ planita kaj nerealigota renkontiĝo en Ústí nad Labem (25.4.)

Ĝis kiam ni kantas, ĝis tiam ne mortis ni

entenos ligilojn al kunkanteblaj sonregistraĵoj

kaj al tekstoj kun gitaragordoj (9.5.)


Pliaj informoj kaj ligiloj aperos en la 2-a parto de tiu ĉi artikolo la 23-an de aprilo. Ambaŭ aranĝoj aperos en la Kalendaro de aranĝoj de Esperanto.cz. La programo estos lanĉita je la menciitaj tagoj, sed kun ebleco de pliaj datoj por komuna partopreno kaj libere por individua spektado.

Viaj propraj iniciatoj bonvenas, eblecoj multas ☺!



SENPAGAJ ESPERANTO-GAZETOJ KAJ ELEKTRONIKAJ LIBROJ POR ELŜUTO

GAZETOJ:

UEA-presorgano Revuo Esperanto aprilo 2020

(klaku al „Elŝutu la numeron“ post „la tuta enhavlisto“)

etenas ankaŭ artikolojn:

  • Korona viruso, Kongresa Universitato kaj nova filatela retejo, p. 82
  • Komuna staĝo inter koreaj kaj tajvanaj esperantistoj, malgraŭ minaco de la korona viruso, p. 94

Juna Amiko – 2020, numero 1

Socia revuo Monato  – februaro ĝis aprilo 2020

Post la redakta limdato, 17.4. matene atingis nin ankoraŭ jena grava aktualaĵo:

Gazetara Komuniko de UEA n-ro 863. Jarkolektoj de la revuo Esperanto liberaj por elŝutado

La UEA-estraro decidis, ke krom la aprila numero 2020 nun eblas libere elŝuti ankaŭ ĈIUJN JARKOLEJTOJN KAJ NUMEROJN DE LA REVUO ESPERANTO DE PLI OL ANTAŬ UNU JARO. Tio koncernas ankaŭ la voĉlegitajn numerojn.


LIBROJ:

Pro la tutmonda krizo, la eldonejo LIBERA el Belgio interkonsente kun la aŭtoroj decidis liberigi ĉiujn siajn elektronikajn librojn en Esperanto SENPAGE. Entute 28 allogaj diversĝenraj tituloj, kie ĉiu povas ion elekti!

Por pli da informoj en

eldonejolibera.be

bv. klaki al „Bitlibroj en Esperanto“. Ev. eblas parte subvencii la aŭtorojn aŭ almenaŭ skribi al ili subtenan retleteron, kiu motivigos ilin pli verki. Antaŭdankon!


ALVOKO „AĈETU LIBRON, SAVU ELDONISTON“

POR SUBTENO DE LA ELDONEJO KAVA-PECH

En Ĉeĥio estis 15.3. fermitaj librovendejoj kaj tial multaj, precipe malgrandaj eldonejoj havas nun ekonomiajn malfacilaĵojn. Kadre de la tutnacia alvoko „Aĉetu libron, savu eldonisto(j)n“ („Kup knihu, zachraň nakladatele“), iniciatita de la Landa Moravia Biblioteko en Brno, homoj estis instigataj aĉeti librojn laŭeble rekte ĉe la eldonisto, kaj ne ĉe la grandvendejoj. Tio rilatas ankaŭ al la eldonejo KAVA-PECH de tutmonde konata esperantisto Petro Chrdle – ĉi-momente post bicikloakcidento en hospitalo). Per aĉeto de ajna libro (ĉu en Esperanto, ĉu en alia lingvo) vi povas grave subteni pluan Esperanto-eldonadon kaj aperigon de la libro „Ĉu Esperanto ankor aŭ aktualas?“ (ĉeĥan tradukon de la germana originalo). Bv. pacienci, tuj kiam tio eblos, la eldonisto post resaniĝo certe kontaktos vin pri livero/transpreno de la mendo. Eventuale pensu ankaŭ pri alia, vialande aganta aŭ via ŝatata Esperanto-eldonejo, kiu povas alfronti similajn problemojn. Antaŭdankon por via solidareco!


NOVAĴOJ EN LA RETEJOJ VERKOJ.COM

Markus Gábor – Kial Eŭropo ne povas kontroli la COVID-19 pandemion? eseo, 14.4.

Kronĉjo la viruso – ilustrita klarigo por la infanoj, elŝutebla en la PDF-formato ĉi-paĝe sube


SE IU LAŬ VI GRAVA INFORMO MANKAS ĈI-TIE, BV. ĜIN SENDI AL NI AL

redakcio (ĉe) esperanto.cz,

NI VOLONTE ALDONOS ĜIN.

-padv-


Soubory
pdf kroncjo la viruso.pdf (693.55 kB)
jpg hyblova_alparolo_starto_2020_1.jpg (421.75 kB)
rtf Koronvirusa terminologio.rtf (2.83 MB)

  • publikita 16. 4. 2020
  • 931 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024