"Vojo de Lumo" de Komenio

La 28-an marto oni rememorigas naskiĝtagon de la eŭropa grandulo Jan Amos Komenský (1592–1670) – Komenio, nomata ne nur Instruisto de la nacioj, sed ankaŭ Prapatro de la ideo de la internacia lingvo.

Siajn pensojn kaj opiniojn pri tiu temo li resumis en siaj du verkoj – „Via lucis“ (Vojo de Lumo) a „Panglottia“ (en la unua plejparte teorie, en la dua li prezentis ankaŭ siajn konkretajn proponojn por ebla aspekto de la nova lingvo).

Ĉar ne ĉiuj verŝajne tiujn verkojn legis, ni volus ĉi-okaze iom proksimigi ilin al vi.

En la retejo de Esperanto-Muzeo en Svitavy en Ipernity estiĝis nova albumo Komenio, en kiu troviĝas kelkaj gravaj verkoj de Komenio en Esperanto-traduko kaj pluraj prelegoj pri liaj vivo kaj verkaro.

Ankaŭ NEmembroj povas aŭskulti tute novan sonregistraĵon de elĉerpaĵo el „Vojo de Lumo“ pri la temo Universala lingvo, en prezento de Miroslav Smyčka. Vi povas aŭdi ĝin klakante ĈI-TIEN.

La kolektitaj tekstoj estis krom Ipernity alŝutitaj ankaŭ suben al tiu ĉi paĝo, de kie vi povas libere elŝuti ilin al viaj komputiloj.

Ni esperas vian intereson kaj sekve ankaŭ profundigon de kono de la verkaro de Komenio ene de esperantistaro.

Pavla Dvořáková (pd)


Soubory
doc Komenio - Vojo de lumo.doc (54 kB)
doc Int.seminario.pri.Komenio.1992.doc (272 kB)
doc Knichal_Komenio.kaj.IL.doc (134.5 kB)
doc Mraz_Komenio.doc (69 kB)
doc Novák - Jan Amos Komenský.doc (145.5 kB)
doc Verkoj pri kaj de Komenio.doc (739.5 kB)
doc Šupichová - Pri J.A.Komenský.doc (33 kB)
doc Hube - J.A.Komenský.doc (102 kB)

  • publikita 28. 3. 2011
  • 3296 homoj de tiam tralegis tiun ĉi artikolon
  • paĝon oni povas printi

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024