Ni ne forgesos la mortintojn!

Josef Vávrovský, tre aktiva esperantisto konata precipe pro sia agado en policaj rondoj, ĝendarma ĉef-serĝento en pensio en Praha, mortis la 20-an de marto 1946 pro apopleksio, 67-jara. Li laboris persiste dum multaj jaroj inter policanoj kaj estis internacie konata vizitante ofte kongresojn kaj kunvenojn. Li studis helpe de Esperanto kriminologion precipe en Danujo, Polujo, Francujo, kaj havis en tiuj landoj multajn amikojn. Li estis tre aktiva membro de Polica Esperanto-Rondeto en Praha kaj gvidis multajn kursojn por policanoj en Praha. Entombigita li estis la 28-an de marto. Ĉeestis la funebran feston areto de Esperantistoj, E. Klubo de Praha kaj Polica E-Rondeto metis florkronojn kaj prezidanto de E. Klubo J. Šustr adiaŭis la mortinton per vortoj kortuŝaj. Lian morton sciigis E-disaŭdigo en la tago de entombigo per mallonga ondo je la 23-a horo. (J. Mařík.)

Sur batalejo:

Oldřich Helma, aktivulo el Bmo, foriris ekster landlimojn kiel aviadisto kaj plenumante taskojn de sia batalado heroa por sia nacio estis forpafita dum flugo el Germanujo Anglujon. Li falis en maron apud angla bordo, estis trovita kaj kremaciita en Anglujo. La 7-an de julio 1941 li estis enterigita en tombejo en Salisbury. Li estis ĉefserĝento kaj posedis medalon pro kuraĝo kaj ĉeĥoslovakan militan krucon.

En germanaj koncentrejoj kaj arestejoj:

Robert Bloch, sekretario en poŝta ministerio en Praha, ĉiam tre aktiva esperantisto, lasta ĝenerala sekretario de nia Asocio, depost la jaro 1936, ĉiam tre aktiva kaj servema samideano, homo kiu neniam forgesis helpi al esperantisto, kiu ĉiam proponis sin servi kaj kiu koleris, se oni ne sufiĉe rapide akceptadis la servojn de li proponatajn, ne revenis el koncentrejo en Osvieĉim. Ankaŭ lia edzino, esperantistino dediĉinta sin al nia ideo kun la sama oferemo kiel ŝia edzo, ne revenis. Bloch laboris precipe en sfero de indiviua varbado inter indiferentuloj. Li estis konata en la tuta mondo esperantista, ĉar li tre ŝatis gvidi grupojn esperantistajn dum kunvenoj kaj kongresoj. Kie flirtis flageto kun stelo, tie estis aŭdebla kaj videbla Bloch. Estis en liaj animo kaj korpo vivemo kaj viveblo neoftaj. Kaj nun nek tago de lia morto, nek loko de lia tombo estas troveblaj. Ankaŭ tio atestas pri malnobleco de la germanaj murdistoj.

MUDr Karel Marek, fondinto kaj multjara prezidanto de Esperantista Klubo en Mladá Boleslav, naskiĝinta en Pelhrimov 1896. Praktika kuracisto en Ml. Boleslav depost 1923 fariĝis baldaŭ la centra persono en la agema klubo, kiun li fondis kun prof. Kožený, propagandis senlace kaj fervore Esperanton precipe inter la kuracistaro, skribis artikolojn en Kuracista Revuo ktp. Tre ŝatata kiel kuracisto en la urbo li gajnis multajn adeptojn al nia movado. Partoprenis la universalan kongreson en Wien. Gestapo malliberigis lin en 1941 kiel membron de kontraŭleĝa grupo. Li estis kondamnita kaj mortis 1943 en malsanulejo Moabit apud Berlino sekve nekuracata karbunkulo. Ne forgesu: mortadis kuracisto plene konscia pri sekvo de nekuracata karbunkulo! Bona homo, bona ĉeĥo, bona samideano.

Inĝeniero Antonín Slavík estis direktoro de Radio-stacio en Brno kaj estas precipe lia merito, ke el Brno estiĝis »Verda stacio«. Ankaŭ li estis de germanoj murdita. Li estis arestita samtempe kun siaj amikoj univ. prof. D-ro. V. Helfert, univ. prof. D-ro. J. Uher k. notario Jaroš pro sia revolucia agado. la 14. 12. 1939. En la j. 1943 li estis kondamnita al la morto, transportita al Plotzensee, kie li ankoraŭ 5 monatojn vivis en nepriskribeblaj suferoj k. en atendado de l' morto. En tiuj 5 monatoj travivas inĝ. Slavik en pensoj sian tutan vivon k. kiam oni al li 14 tagojn antaŭ la ekzekuto transdonas pro speciala graco maldikan kajereton, en kiun li povas enskribi ĉion, kio estas direnda al tiuj, kiuj vane lin atendas, li enskribas sur ĉi tiujn paĝojn ĉiujn siajn pensojn. Li rememoras la j. 1925, kiam li iĝis direktoro de Brna radio-stacio. Tiun tagon plenumiĝis lia plej arda deziro, esti pioniro, konstruanto k. mova forto de l' disaŭdiga arto laŭ flankoj teknika k. programa. Li konsciis, ke li ekdeĵoras sur posteno respondeca, ekipita nur de scioj teknikaj k. administraj. Por povi esti aŭtoritato ankaŭ en problemoj programaj, li enskribiĝas en universitaton, studas filozofion, historion de l' arto, literaturon, belartojn k. ĉe tio laboras en la disaŭdigo entuziasme k. kun plena amo. En la kajero li rememoras la unuajn malsukcesajn, sed konstante pionirajn provojn por plibonigi teknikajn aranĝojn k. programojn, rememoras siajn kunlaborantojn, kiuj laŭ lia ekzemplo laboris kun la sama fervoro por plialtigi nivelon de brna radio-stacio. Sur lastaj paĝoj de l' kajero, kelkajn tagojn antaŭ la morto, li gajigas sin per rememoroj k. nur bedaŭras, ke ne estas al li destinite pli… La 27. 10. iris inĝ. Slavlk al ekzekutejo. Li estis unu el tiuj grandaj homoj, kiuj brave akceptis sian sorton k. feliĉan estonton. – El letero de inĝ. Ant. Slavik al liaj kunlaborantoj: »Post longa silento mi denove aŭdiĝas, bedaŭrinde la lastan fojon. Dio volas, ke mi ne revenu. K. mi obee k. sindone plenumas Lian volon. Miajn lastajn pensojn mi dividas inter miajn familion, amikojn k. Vin, miajn amikojn-kunlaborantojn. Vi estis parto de mia vivo, mia amo, mia zorgo k. ĝojo, sed ĉefe ĝojo, ĉar vivi k. labori kun Vi estis por mi vera plezuro k. bezono. Nia labora koopero estis io, kio donadis al nia vivo pli altan sencon k. konsekron, tiel sentis mi mem k. Vi certe la samon. Mi bedaŭras, ke pro interveno de l' sorto ĉi ĝojiga koopero estas interrompita, sed mi esperas, ke ĝia spirito plu vivos k. en ĝi la rememoro je mi, same kiel mi ĝis la lasta momento rememoras Vin---«

Tonča Mrázková, vivinta en familio de s-o J. Řebíček en Olomouc, fraŭlino, kies koro daŭre brulis pro idealo ne komplete difinita sed despli adorata, idealo de servo kaj ofero. Tiaj homoj plibonigas situacion de homaro. Tiajn homojn la germanoj plej volonte kaptadis. Ankaŭ Tonĉa Mrázková estis kaptita kaj mort-turmentita en koncentrejo. Mankas detaloj. Mankas datoj, Certa estas la morto 25. IX. 1942. Kaj la resto estas la silento.

Josef Raška, librotenisto en Příbor, iam nelacigebla laboranto en Ostrava-regiono nask. 7. III. 1906. Arestita la 16-an de aŭgusto 1941 pro sekreta defenda movado kaj arestata en Novy Jičín, Mor. Ostrava, Opava, Mírov, Breslau, kie li estis post longa turmentado ekzekutita la 16-an de aprilo 1943.

Jaroslav Benda el České Budějovice, ekzekutita en Tábor.

Marie Krousová el České Budějovice, ekzekutita en Tábor.

Stanislav Malý, faka instruisto, prezidanto de Esperantista grupo en Mnichovo Hradiště.

Jaromír Rybařík el Domažlice,

Josef Šafránek el České Budějovice, mortis en Dachau post 18 monata karcerado.

Miroslav Vajsar nask. 2-an de oktobro 1919 en Česká Lípa, membro de E-Klubo en Hradec Králové, turmentmurdita en Terezín la 2-an e majo 1945.

Dum silentado sub germanoj:

Rudolf Fridrich, pioniro de la unua epoko. Li naskiĝis la 15-an de septembro 1878 en Wien, studis gimnazion en Třeboň, Č. Budějovice, Jindřichův Hradec, universitaton en Praha, fariĝis profesoro de la ĉeĥa kaj franca lingvoj kaj profesoris en gimnazioj Třeboň, Prostějov, Brno-Královo Pole, kie li fariĝis direktoro en jaro 1926. Pensiigita li estis en 1938 kaj vivis poste en Pardubice kie li mortis la 20-an de novembro 1944. Aktiva esperantisto li fariĝis jam en jaro 1905 kaj partoprenis tiaman esperantistan vivon precipe tradukante ĉeĥajn beletristikaĵojn. Li sciis la lingvon tre funde kaj liaj tradukaĵoj signifis en sia tempo kuraĝan kaj saĝan paŝon sur kampo plugata tiam ankoraŭ de nespertuloj. Li klopodis redoni eĉ ritmon de originalo, iam tre sprite. La plej granda lia traduko estas Benedek de Machar, kiu aperis ankaŭ libroforme en j. 1913. Depost jaro 1921 li estis dum pluraj jaroj prezidanto de Esperantosekcio ĉe Centra societo de ĉeĥoslovakaj profesoroj. En sia gimnazio li dum pluraj sinsekvaj jaroj instruis Esperanton oficiale kiel laŭvolan fakon kaj provis eksperimente mezuri la rezultatojn instruajn kompare kun tiuj en la alia fremda lingvo. En jaro 1913 li redaktis propagandan gazeton Kulturo. De 1920—1924 li klopodis kunigi esperantistojn de malgrandaj nacioj por komune pledi por rajtegalo. Artikolojn pri tiu temo li publikigis precipe en Nova Eŭropo kaj Progreso. La sulko, kiun faris Fridrich sur kampo esperantista, ne perdiĝos. Lia laboro ne estos forgesita.

Jan Rambousek, generalo en pensio, mortis la 3-an de novembro 1945 en České Budějovice, kie li vivis dum multaj jaroj kiel pensiulo, 78-jara. Dum multaj jaroj li estis fidela membro de E. Klubo en Č. Budějovice, kiun li ofte tre ofereme gvidis. Kun li forpasis esperantisto tre fidela al nia idealo. Dum jardekoj li estis fidela membro de Internacia Scienca Asocio Esperantista. La lokaj esperantistoj partoprenis ĉe la funebra festo.

Sidonie Dlouhá, unu el virinaj pioniroj esperantistaj, prezidantino de Rondeto de esperantistinoj, membrino de Prepara Komitato de la XIII-a kongreso en Praha. (9. VIII. 1940).

Klementina Hlaváčová, ĉiam komplezema laborantino en Rondento de Esperantistinoj (23. V. 1942).

Marie Jandlová en Uherské Hradiště (9. IX.(1942).

Vojtěch Hradil, profesoro en Brno.

Jindřich Horák, lokomotivestro en Střelice ĉe Brno.

Berta Keyzlarová, en Ĉev. Kostelec. Daŭre aktiva depost la jaro 1910, kiam ŝi transprenis de J. Ŝupichová lokan E-grupon. Aktoris en Nokto en Karlův Týn dum la kongreso en Praha. (10. II. 1941).

V. Koc, Plzeň.

Božena Morávková, lernejestrino en Praha, fervora membrino de iama Unua virina societo esperantista en Praha (11. VI. 1944).

Marie Papíková, unu el la plej malnovaj membrinoj de la Rondeto de esperantistinoj.

A. Šulerová, vicprezidantino de E. grupo en Příbor, en j. 1943.

F. Volk el Plzeň.

Frant. Vrtil, landa revizoro en Brno.

Vojtěch Bachman, lernejestro en Domoradice u Vys. Mýta.

Josef Brich, subkolonelo, Praha XIX.

Václav Broj, lernejestro, Volduchy, p. Rokycany.

Richard Cikhart, bankoficisto, Praha II.

Vojt. Dvořák, respiciento, Praha XI.

Václav Fiala, Mladé u Bud.

Josef Heřman, Losina, p. Šťáhlavy.

Josef Kárník, staciestro, Veselí n. M. (7. VII. 1942).

Rupert Kratochvíl, instruisto, Veselí n. M.

Pavel Krupička, insturisto, Ždánice.

Julius Lustig, Korec, p. Pelhřimov.

Stanislav Malý, Mnich. Hradiště.

Jan Mašek, Stupno u Plzně.

Jaroslav Sedláček, Ivančice.

Bohuslav Straka, Praha VIII.

Max Starý, Plzeň.

Václav Šibrava, Debř, p. Josefov Důl.

Rudolf Telařík, Kopřivnice.

Ĉiu el tiuj mortintoj fosis sian sulkon sur kampo de ni ĉiuj prilaborata. Ili foriris kaj neniam revenos. Ĉiu el ili batalis. Perdis kaj gajnis. Perdoj estas forgesitaj. Gajnoj estas heredaĵoj niaj.

Ni salutu la vivantojn!

Jen nomaro de tiuj, kiuj travivis germanajn koncetrejojn kaj arestejojn: Frant. Březina el Nové Hamry u Žďáru, estis arestita pro perletera esperantlingva kontakto kun fremdlando, akuzita pro ŝtatperfido kaj spionado, juĝata en Breslau sed pro manko de pruvoj forlasita post ĉirkaŭ unu jaro.

Josef Buben el Nemčice estis en koncentrejo 21. X. 1940—5. V. 1945. Tiam li estis savita de la Sveda Ruĝa Kruco. En Svedujo li povis bone uzi Esperanton kaj trovis tie multajn bonajn esperantistajn amikojn.

Rudolf Burda, nak. 9. IV. 1902 en Plzeň, ano de GEL, arestita la 16-an de marto 1939 pezis 87 kg, reveninte post la liberigo pezis 49 kg.

Otto Ginz, multjara gvidinto de Asociaj aferoj, aŭtoro de pluraj verkoj, fondinto kaj organizanto de Gazetara servo, spertulo diversfaka, ankaŭ en la Radio-sfero, oferemulo kaj laborulo, kiajn oni malofte renkontas, travivis en koncentrejo ĉ. unu jaron. Lia filo Petro, 17-jara, ne revenis ankoraŭ. (Rim. de M. Malovec: nur post monatoj montriĝis, ke Petr Ginz mortis en gaskamero de Osvieĉim).

Viktor Homola el Brno estis tie ĉ. 3 jarojn. Reveninte li bezonas kuracadon, tial mankas detaloj pri li.

Rudolf Hromada, nia vicprezidanto, multjara ĝenerala sekretario de nia Asocio, eldonanto kaj redaktoro de la Progreso, fakulo en lingvaj demandoj, tradukinto de kelkaj poemoj kun neordinara sento por poezía delikateco, travivis tie ĉ. kvar jarojn.

Dr. Hugo Jokl, profesoro el Wien, nune en Tábor, travivis Terezín.

Václav Kalaba el České Budějovice, du jarojn en koncentrejo.

Otto Matzenauer el Uherské Hradiště.

Pastro Pokorný el Nový Jičín travivis la tutan militon en koncentrejo Buchenwald. Estis tie pluraj esperantistoj, kiuj plurfoje kunvenis sekrete.

Oto Sep el České Budějovice, ses monatojn en Gestapo-arestejo.

Richard Šedý el České Budějovice, 33 monatojn.

Stanislav Žák el České Budějovice, 36 monatojn.

Laŭ artikolo en la ĉeĥoslovaka revuo Esperantista 1/1946, p. 20–23

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024