Božena Němcová (1820–1862)

A V I N E T O (BABIČKA)

Český originál vyšel poprvé v r. 1853. „Babička“ vycházela jako příloha Časopisu českých esperantistů od roku 1909 do 1914, poslední kapitola vyšla po válce. Prvních pět kapitol přeložil Vladimír Tobek, který nečekaně opustil hnutí, zbytek dopřekládal Karel Procházka.

Jako ukázku předkládáme úvod a začátek první kapitoly. K jazykovému studiu si můžete na této stránce dole stáhnout a vytisknout překlad i český originál (oboje psáno větším písmem).



Longe, longe ĝi jam estas, kiam mi la lastan fojon rigardis en tiun amindan kvietan vizaĝon, kiam mi kovris per kisoj tiujn palajn, sulkoplenajn vangojn, enrigardadis la bluan okulon, en kiu vidiĝis tiom da boneco kaj amo; longe ĝi estas, kiam min je lasta fojo benis ŝiaj maljunaj manoj! – Ne vivas plu la bona avineto! Jam longe ŝi ripozas en malvarma tero.
Sed por mi ŝi ne mortis! – Ŝia bildo kopiiĝis en mian animon kun tuta sia koloreco, kaj ĝis kiam ĝi viva estos, ĝis tiam en ĝi vivos. – Se mi scius majstre per peniko labori, mi vin glorus, kara avineto, alie; sed mi ne scias, ne scias, kiel tiu ĉi skizo plume desegnita al iuj ekplaĉos!
Sed vi ĉiam diradis: „Estas en mondo neniu, kiu ekplaĉus al ĉiu.“ Sufiĉos, kiam troviĝos nur kelke da legantoj, kiuj pri vi kun tia plaĉo legos, kun kia mi skribas pri vi.
* *
La avineto havis filon kaj du filinojn. La plej maljuna vivis multajn jarojn en Vieno ĉe parencoj, de kie ŝi edziniĝis. La alia filino ŝin poste anstataŭis. La filo, metiisto ankaŭ estis memstara kaj li aledziĝis en urban dometon. La avineto loĝis en montara vilaĝeto apud silezia landlimo, ŝi vivis kontente en malgranda dometo kun maljuna Betka, kiu estis ŝia samaĝulino kaj kiu jam ĉe la gepatroj servadis.

Ŝi ne vivis izole en sia dometo; ĉiuj vilaĝanoj estis por ŝi gefratoj, ŝi estis por ili patrino, konsilantino, sen ŝi finiĝis nek bapto, nek edziĝa festo, nek enterigo.

Jen subite venis al la avineto letero el Vieno de la plej maljuna filino, en kiu ŝi sciigis ŝin, ke ŝia edzo akceptis oficon ĉe unu princino, kiu havas grandan bienegon kaj nome bienegon en regiono de Nachod en Bohemujo, kiu estas nur kelke da horoj malproksime de montara vilaĝeto, kie la avineto loĝas. Tien ke ŝi kun familio transmigros, kaj ke la edzo ĉiam nur por somero tie estos, kiam ankaŭ ŝia princina moŝto tie restadas. Je fino de letero staris varma peto, ke la avineto ĉe ili ekloĝu por ĉiam kaj pasigu la vivon ĉe filino kaj genepoj, kiuj ŝin jam ĝojatendas. La avineto ekploris; ŝi ne sciis kion fari. La koro ŝin tiris al filino kaj genepetoj kiujn ŝi ankoraŭ ne konis, malnova kutimo ŝin ligis al malgranda dometo kaj al bonaj amikoj. Sed sango ne estas akvo; sopiro venkis malnovan kutimon, la avineto fine decidiĝis, ke ŝi veturos. La dometon kun ĉio, kio en ĝi, ŝi transdonis al maljuna Betka, aldonante: „Mi ne scias, kiel al mi tie plaĉos, kaj ĉu tamen mi ne mortos ĉi tie inter vi.“

Kiam unu tagon haltis veturilo apud la dometo, metis sur ĝin veturigisto Vaclav pentritan keston de avineto, kusenaron en tukego ligitan, radŝpinilon sen kiu ŝi esti ne povis, korbeton en kiu estis kvar plumtufaj kokidetoj, saketon kun du kvarkoloraj katidoj kaj poste la avineton, kiu pro ploro eĉ ne vidis antaŭ sin: Benate de amikoj ŝi forveturis al nova hejmo.

Kia atendado, kia ĝojado en „Stare belidlo“. Tiel scie nomis la popolo izolan domon en ĉarma valeto, kiu al sinjorino Proskova, filino de la avineto, kiel loĝejo estis destinita. La infanoj elkuradis ĉiumomente sur la vojon, por rigardi, ĉu jam Vaclav ne veturas, kaj al ĉiu, kiu estis preteriranta ili rakontadis: „Hodiaŭ alveturos nia avineto!“ Kaj ili mem inter si senĉese babiladis: „Kia nur eble estos tiu avineto?“ Ili konis pli multe da avinetoj, iliaj figuroj intermiksiĝadis al ili en kapoj sed ili ne sciis al kiu la sian avineton alkompari. Jen fine alveturas al la domo veturileto. „La avineto jam veturas!“ eksonis tra domo; sinjoro Prosek, sinjorino, Betka, portante sur brakoj la plej malgrandan knabineton, kiu komencadis nur paŝeti kaj paroli ankaŭ ne sciis, infanoj kaj du grandaj hundoj Sultan kaj Tyrl, ĉio elkuris antaŭ pordon, por bonveni la avineton.

De veturilo deiras virino en blanka ŝultrotuko, kampare vestita. La infanoj ekhaltis ĉiuj tri unu apud la alia, de la avineto okulojn eĉ ne deturninte. La paĉjo premis al ŝi la manon, la panjo plorante ŝin ĉirkaŭprenadis, kaj avineto plorante ilin ankaŭ kisadis sur ambaŭ vangojn. Betka alŝovis al ŝi rondvangan Adelka kaj la avineto ridis je ŝi, nomis ŝin malgranda etulino kaj faris al ŝi signeton de kruco. Sed poste ŝi turnis la rigardon al la ceteraj infanoj, vokante je ili per tono la plej sincera: „Miaj oraj infanoj, miaj karuletoj, kiom mi ĝojadis je vi!“ Sed la infanoj mallevis la okulojn kaj ekhaltis kvazaŭ alfrostintaj kaj nur laŭ ordono de la patrino ili prezentis siajn rozkolorajn vangetojn al avineto por kiso. Ili eĉ ne povis rekonsciiĝi. Kiel ne, ĝi estis avineto tute alia ol la ĉiuj, kiujn ili iam estis vidintaj; tian avineton ili ankoraŭ neniam en sia vivo vidis. Ne mire, ke ili ne ĉesis ŝin tiel fikse rigardi. Kien ajn ŝi stariĝis ili ĉirkaŭiradis ŝin kaj observadis ŝin de kapo ĝis kalkano.

Ili admiras malhelan pelteton kun longa faldaro malantaŭe, ruŝan verdan lanjupon, borderitan per larĝa rubando, plaĉas al ili ruĝa florpentrita kaptuko, kiun havas la avineto platligitan sub blanka ŝultrotuko, ili eksidetas sur la teron por povi bone observi ruĝan enmetaĵon sur blankaj ŝtrumpoj kaj nigrajn pantofletojn. Vilimek ektiretas kolorajn ĉifonerojn sur kana platkorbeto, kiun la avineto tenas sur la brako kaj Jan, la pli maljuna el du knaboj, la kvarjara, delikate sublevas al avineto blankan, ruĝe borderitan antaŭtukon ĉar li palpeksentis sub ĝi ion malmolan. Estis tie granda pendpoŝo. Johano estus ankaŭ plezure sciinta, kio en ĝi estas, sed la plej maljuna el la infanoj, Barunka, kiu estis jam kvinjara, forpuŝis lin paroletante al li: „Atendu, mi ĝin diros, ke ci volas ŝovi la manon en pendpoŝon de avineto!“--- Sed tiu ekparoleto estis iom laŭta, oni ĝin povis aŭdi post naŭa muro. La avineto tion rimarkis, ĉesis paroli kun filino, metis la manon en la pendpoŝon, dirante: „Nu, rigardu, kion ĉi tie ĉion mi havas!“ Kaj sur la baskon ŝi elmetadis rozarion, poŝtranĉilon, kelke da pankrustetoj, peceton da laĉo, du marcipanajn ĉevaletojn kaj du pupetojn. La lastaj objektoj estis por infanoj; kiam la avineto tion al ili prezentis, ŝi aldonis: „Ankoraŭ ion al vi avineto alveturigis!“ kaj tuj ŝi elprenadis el la platkorbeto pomojn kaj paskovojn, el la saketo ŝi liberigis katidojn, el la korbeto kokidetojn. Kiom da ĝojoj, kiom da saltado! La avineto estis la plej bona avineto! „Ĝi estas majkatidoj, kvarkoloraj; tiuj kaptas bonege la musojn; ili estas bonaj en domo. La kokidetoj estas malsovaĝaj kaj se ilin Barunka eldresos ili postkurados ŝin kiel hundetoj!“ parolis la avineto kaj la infanoj tuj demandis jen pri tio jen pri io alia, tute senceremonie, tuj ili estis kun la avineto bonaj kamaradoj.

La patrino ilin kriadmonadis ke ili ne ĝenu la avineton kaj lasu ŝin ripozi, sed la avineto siavice diris: „Permesu al ni tiun plezuron, Terezka, ĉar ni ĝojas, ke ni havas unu la alian“, kaj la infanoj obeis la avineton. Unu sidas sur ŝiaj genuoj, la alia staras post ŝi sur benko kaj Barunka staras antaŭ ŝi kaj rigardas ŝian vizaĝon. Unu miras ke la avineto havas harojn blankajn kiel neĝo, ke la avineto havas faltajn manojn, la tria babilas: „Sed avineto vi havas sole kvar dentojn!“ La avineto ridetas, karesas malhelbrunajn harojn de Barunka, dirante: „Mi ja estas maljuna; kiam vi estos maljunaj, vi ankaŭ estos aliaj!“ kaj la infanoj ĝin ne povas kompreni, ke tiuj iliaj blanketaj, glataj manoj povus esti iam tiel sulkaj, kiel la manoj de la maljuna avineto.
La avineto tuj jam la unuan horon tute gajnis la korojn de siaj genepoj kaj ŝi ankaŭ tuj al ili sin plene ja fordonis.


Soubory
rtf Nemcova - Babicka - komenco.rtf (43.18 kB)
rtf Nemcova - Babicka -zacatek.rtf (40.9 kB)
pdf Nemcova_Avinjo (Babicka) - cela kniha.pdf (1.47 MB)
pdf Nemcova - Babicka - cesky original - cela kniha.pdf (1.17 MB)
rtf Nemcova - AVINETO - Babicka - preklad do esperanta.rtf (666.06 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024