Hugo Vavrečka – alias Hugo Vavris – dědeček Václava a Ivana Havla
Z českého originálu „František Lelíček ve službách Sherlocka Holmese“ (1908, vydáno pod pseudonymem Hugo Vavris) přeložili Eduard Khünl a Karel Procházka. Podle povídky Karel Lamač natočil v r. 1932 úspěšnou komedii v hl. roli s Vlastou Burianem.
Kapitola I Pasiva bilanco de Francisko Lelíček. ‑ Ĉefa lotpremio. ‑ Baskervila hundo. ‑ Sokola kongreso. ‑ Okulo kaj bombo. ‑ Alfonso XIII. ‑ Do, en Hispanujon!
Li kalkulis, kalkulis.
Dekfoje li jam transskribis kolumneton da ciferoj: loĝejo tiom kaj tiom,
tolaĵo …, tagmanĝoj …, vespermanĝoj …, cigaredoj … ktp. Li
korektadis, rondigadis, reduktadis la sumojn, kelkajn poentojn, kiuj ŝajnis al
li superfluaj, li strekis, sed kiam li fine faris sube linion kaj ĉion adiciis,
rezultis ĉiam sumo multe pli granda, ol estis skribite supre sur la folieto en
la unusola linio: enspezo 80 kronoj.
Jes, ne estas dubo, ke lia bilanco estas pasiva, ho, terure pasiva. Ne estas eble tiel vivi. Cetere, Francisko Lelíček el Brodek apud Přerov en Moravio, nuntempe praktikanto en Brno, vivis per ĉi tiu unua linio „80 kronoj monate“ jam duonjaron, sed tion ebligadis sole la praktikaĵoj figuritaj sur la dorsa flanko de la folieto, kie staris sub la titolo „ŝuldoj“ en linioj subsekve: tajloro …, ŝuisto …, sinjorino Rézi … ktp. kun la respondaj monsumoj. Sube streketo kaj sub ĝi sumo: 380 kronoj.
Justa Dio, tricent okdek kronojn da ŝuldoj! Tiu ĉi cifero Franciskon frostoskuis, kiam ajn li ĝin, se eĉ nur spirite, ekrigardis. Li, kvardekguldena praktikanto, tricent okdek kronojn da ŝuldoj! Post duonjaro! Post unu jaro ĝi povas fari sepcent dudek, post dek jaroj sepmil ducent, kun procentaĵoj dek milojn! Dek jarojn li certe ne estos praktikanto, sed la elspezoj kreskados pli rapide ol la salajro. Ho ve ‑
Ĉi tie helpos nenio krom la ĉefa lotpremio. Lia rigardo falis sur la kontraŭan muron de la kafejeto, kie kriis kelke da ruĝaj nuloj sur lotafiŝo. Jes, li aĉetos lotbileton. Antaŭ nelonge gajnis en milana loterio malriĉa laboristo milionon da liroj, ĉiumomente alportas la gazetoj raportojn pri feliĉaj lotgajnoj, kial la hazardo ne povus elekti lin, malriĉan praktikanton? Unumane li poste pagus siajn ŝuldojn kaj aldonus kavalire ion por la atendado. Li antaŭpaŝus antaŭ la oficestron, li ektusus kaj dirus: Via moŝto, mi eksiĝas, ne plaĉas al mi ĉe vi! Malsupre atendus jam aŭtomobilo, bela aŭtomobilo Laurin & Klement. Ĉu Mercedes? Nu, li elektadus, esploradus, veturprovadus kaj la plej bonan li aĉetus. Poste li veturus galope tra la urbo, la konatoj haltadus kaj postrigardus lin returnen. T‑t‑t‑t, rrr, tef, tef …