Josef Svatolupk Machar (1864–1842)

Benedek

Historický portrét prusko-rakouské války r. 1866, stále aktuální nesmlouvavá kritika válečné absurdity. 

Z knihy „Krajiny, lidé a netopýři – feuilletonů kniha dvanáctá“ (Praha: Grosman a Svoboda, 1910).

Do esperanta přeložil Rudolf Fridrich.

Vyd. F. Karásek, Prostějov 1913. 24 str.


Překlad celé povídky je k dispozici na http://eo.wikisource.org/wiki/Benedek a ke stažení ve formátu PDF níže na této stránce.

Dílo je pojmenováno podle polního zbrojmistra Ludwiga von Benedeka, který by postaven do čela rakouské severní armády.


La soldata gloro estas por malpasia intelekto io nekomprenebla. Ni meditu sole: miloj kaj miloj da homoj malkatenigitaj de la naskiĝeja terbulo kaj forŝiritaj el la familia ligo, lasas sin armi, marŝas malproksimegen for de la hejma lando kaj atakas tie milojn da aliaj homoj, kiujn ili ne konas, pri kiuj ili apenaŭ iam aŭdis, kiuj ilin neniam malrajtis, tondras inter ilin el kanonoj, pafas el pafiloj, fine pikas per bajoneto kaj frapas per kolbo – ĉio laŭ signo de unu homo, kiun ili estis vidintaj apenaŭ kelkafoje sur ekzercejo aŭ dum manovroj kaj kiu ĵus staras ie post ilia dorso ekster la trafpovo baldaŭ sur ĉi tiu, baldaŭ sur tiu, baldaŭ sur alia monteto, rigardas tra lorno kaj ordonas peli taĉmentegon post taĉmentego da junaj sanaj viroj en batalon, kie oni mortas kaj kripligas.

Precize simile kiel antaŭ jarmiloj – nur la bataliloj, kompreneble, progresis: ripetpafiloj, senfuma pulvo, kanonoj, kiuj pafportas ĝis kvar kilometrojn da vojo. Kaj hodiaŭ nia klerigita jarcento aldonis al ĉio tio pikantan ironion: en tempo de la paco oni konstruas hospitalojn kaj institutojn, kie oni flegas ĉiujn, kiujn la Naturo antaŭdestinis por pereo. Malsanuloj je korpo kaj animo estas dorlote zorgataj sole por longigi ilian malvaloran kaj sencelan vivon je unu jaro, kelkaj monatoj kaj tagoj (tion oni nomas bonfarantaj kaj humanaj agoj” -) sed en buĉejon de batalo oni puŝas homojn sanajn, fortajn, kiuj subtenas estontecon de la homaro.

Kaj la armeestro, laŭ kies signo estis mortigitaj pIi multaj homoj en kontraŭa partio, estas glorata venkinto. Fetiĉo de soldatoj, kiuj hazarde ne pereis en batalo, ornamo de la imperio, fiero de la nacio, brilanta ekzemplo por infanoj en lernejo, objekto de monumentoj kaj granda historia figuro.


Soubory
pdf Machar, J.S. - Benedek.pdf.pdf (167.13 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024