JAROSLAV CÍSAŘ :

LA UNUA PREZIDANTO DE LA ĈEĤOSLOVAKA RESPUBLIKO

AL LA 70A DATREVENO DE NASKIĜO DE T. G. MASARYK

TRADUKIS RUD. HROMADA

T.G. Masaryk naskiĝis la 7an de marto l850 kiel filo de malriĉaj gepatroj en Hodonín, malgranda urbo de la suda Moravio. Fininte sian studadon (1865–1872) en duagrada lernejo en Brno, ĉefurbo de Moravio, li fariĝis studento de la universitato en Wien kaj daŭrigis sian filozofian studadon en la universitato de Leipzig, kie li ankaŭ konatiĝis kun Amerikanino F-ino Charlotte Garrigue, kiu poste fariĝis lia edzino. Li entreprenis kelke da vojaĝoj tra Germanio kaj Rusio. En la jaro 1879 li fariĝis profesoro de filozofio en la universitato de Wien kaj kiam en la jaro l881 la universitato de Praha estis dividita je ĉeĥa kaj germana, Masaryk en 1882 estis translokita al universitato ĉeĥa.

Lia veno al Praha signifis komencon de absoluta ŝanĝo en la superreganta tendenco de filozofia kaj scienca pensado en Bohemio. Ĝi signifis plene liberiĝi de la germana filozofio de Kant kaj de liaj sekvintoj kaj samtempe aliĝi al la francaj kaj anglaj empiriaj, pozitivismaj kaj evoluciaj doktrinoj de Hume, Mille, Comte kaj Spencer. Sed oni ne devas konjekti, ke Masaryk simple transprenis tiujn ĉi doktrinojn: pli precize dirite, li kritike prilaboris ilin, penante asimili ilin per sia individueco kaj por sia interna bezono. Kiel scienculo kaj filozofo li ne apartenis al la tipo de specialistoj, ekskluzive profundiĝintaj en unu aŭ pluraj partoj de sia scienco – lia larĝa enciklopedia intelekto trapenetris ĉiujn problemojn de la teoria kaj praktika filozofio. Ĉie li donis novajn impulsojn vekante atenton pri probtemoj, ĝis tiam en Bohemio nekonataj aŭ malzorgataj kaj nesufiĉe ŝatataj.

En 1891–93 Masaryk partoprenis aktive en politiko estinte en 1891 elektita deputito de la aŭstria parlamento; sed baldaŭ li rezignis je la parlamenta laboro por povi labori por la pli bona politika klereco de sia popolo; li ankaŭ iniciatis eldonadon de tradukoj de la plej bona fremda literaturo, precipe franca, angla kaj rusa.

Ankaŭ poste li restis aktiva en la politiko. En l900 li koncentris siajn sekvantojn en politika partio, nomata "realista“, pro ĝiaj principoj konsideri ĉe ĉiu laboro nur tion, kio efektive estas, faktojn, anstataŭ malnovajn romantikajn iluziojn.


En 1907 li estis denove elektita por la parlamento, kaj danke al siaj rimarkindaj valoroj, li baldaŭ eminentiĝis inter ĝiaj ĉefaj politikaj gvidantoj. Kvankam li ne ĉiam konsentis kun ĉio, kion la ĉeĥa delegitaro, faris, tamen li neniam malkonfesis sian honestan ĉeĥan konvinkon. Lia sento por politika justeco alkondukis lin baldaŭ al la decida kaj daŭra opozicio kontraŭ Aŭstrio-Hungario. Li precipe kritikis konduton de Aŭstrio al Bosniaj Serboj, farante tion tiel akre, ke germanaj deputitoj proklamis lin perfidulo. En la parlamento li havis okazon observi la vojon, kiun la oficiala aŭstria politiko sekvis kaj li antaŭvidis la finon, al kiu ĝi pli aŭ malpli frue necese venos. Li protestis kontraŭ anekto de Bosnio-Hercegovino kaj publike li kondamnis krimojn kaj tutan malnoblecon de la aŭstria registaro, kun kiu ĝi antaŭ Eŭropo klopodis pravigi sian barbaran konduton al Serboj; sentime li defendis kroatajn Serbojn kulpigitajn pro ŝtatperfido en 1909 kaj en abomena proceso de Friedjung, li senmaskigis la trompon de la aŭstria ambasadorejo en Beograd, falsinta dokumentojn, kiuj celis pruvi larĝe disvastigitan serban konspiron kontraŭ Aŭstrio. Pli poste Masaryk klopodis atingi kompreniĝon inter ĉefministro de Serbio, Paŝiĉ, kaj grafo Berchtold. Paŝiĉ pere de Masaryk proponis vastajn cedojn, sed la aŭstria ministro de la eksterlandaj aferoj rifuzis intertraktadon.

La tasko, kiun Masaryk plenumis kontraŭ Aŭstrio dum la milito, harmonias plene kun lia tuta politika agado dum la lastaj jaroj antaŭmilitaj. Tuj post la militdeklaro li klare ekkomprenis ĝian signifon. Aŭstrio, sklavo de Germanio kaj ĝia antaŭgvardio en "Drang nach Osten“ atakis per ĝi Serbion por ekpreni tiel la tutan sudan Slavaron en siajn limojn kaj subigi ilin tiamaniere por ĉiam sub jugon german-aŭstrian. Antaŭvidante la sekvojn, li forlasis sian landon, por povi senkaŝe aliĝi al Entento kaj batali kontraŭ Aŭstrio-Hurigario por sia popolo.


Soubory
rtf Cisar - La unua prezidento.rtf (43.82 kB)
pdf Cisar - La unua prezidento.pdf (141.02 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024