JIŘÍ MAHEN (1882–1939)

La koboldo Ondra (Skřítek Ondra)

Pohádka ze sbírky „Co mi liška vyprávěla“.

MORAVIAJ ESPERANTO-PIONIROJ: Olomouc, 1921. 40 str.


Estis, vivis iame gepatroj kaj ili havis knabeton – Matiaĉjo li estis nomata – kaj li estis bona junuleto. Li estadis gaja kiel hirundo sub deglutejo, bona kiel sankta figureto en preĝejo kaj saĝa kiel sinjoro instruisto. Hejme la paĉjo kun la panjo amis Matiaĉjon pli multe ol sin mem kaj tial li ricevadis pli ofte (ho, eĉ tro ofte, ĝis la knaboj en la vilaĝo enviis lin pro tio) pantranĉaĵeton kun mielo kaj en ĉiun poŝon po unu piro, pli dolĉa ol sukero.

Kelkafoje aldonis la panjo eĉ plenmanon da sekigitaj prunoj kaj li iradis kaj manĝadis plenbuŝe. Se li renkontis en la vilaĝo iun konatan infanon, li volonte partigis tiun bonaĵon kun li kaj tial ankaŭ ree neniu permesis fari malbonon al Matiaĉjo. Preskaŭ ĉiuj homoj haltadis ĉe Matiaĉjo, frapetadis lian ventron kaj demandis lin: Kion do faras la paĉjo? Ĉu li estas sana? – post kio la knabo kutime gaje ekridetis, donis al la vilaĝano la manon kaj diris: estas ĉiuj sanaj – eĉ mi.

La tuta vilaĝo bone sciis pri li kaj li pri ĝi. Li interesiĝis pri ĉio; kie bovino malsanas, kie katoj ricevis idojn, kie oni havas anasidojn, kie iu faris al si ian malbonaĵon, kie eknestis paseroj kaj kien postdomen iradas knabinoj danci kun knaboj. La infanoj rigardis lin kvazaŭ ian Maljunulon-Ĉiosciulon, li sciis ĉion, pri ĉio li sciis rakonti, kvankam li ne parolis multe kaj preferis ĉiam aŭskulti. Ĉe knaboj sur paŝtejo li silentis kelkafoje dum tutaj horoj, kvazaŭ li ne ĉeestus tie, precipe se la knaboj rakontis fabelojn. El fabeloj li plej multe ŝatis rakontojn pri koboldoj, pri mastreto. Aĥ, se mi havus lin iufoje ankaŭ ĉe ni – li sopiris – mi ne scias kiu lin alportas, ĉu la korniko aŭ la cikonio, sed li fartus ĉe ni certe bone, se li alvenus. Mi pretigus liteton por li, jaketon mi kudrus al li, eĉ ŝuojn mi prizorgus – – –


Soubory
rtf Mahen - La koboldo Ondra.rtf (79.7 kB)
pdf Mahen - La koboldo Ondra.pdf (192.88 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024