ARNE NOVÁK (1880–1939)

ĈEĤA LITERATURO LAŬ LA BIRDPERSPEKTIVO

(České písemnictví z ptačí perspektivy)

Přeložil Vincenc Kroužil. BARVIČ & NOVOTNÝ: Brno, 1921.


Kiam la ĉeĥa nacio en la komenco de la XV. jarcento per la granda Husana religia movado, kunigita kun mirinda braveco milita, ekinteresigis Eŭropon pri sia spirita vivo, tiam tiu ĉi nacio estis jam travivinta gravan kulturan evoluon; daŭrintan kelkajn jarcentojn kaj produktintan diversfakan literaturon, kiu estas inter ĉiuj slavaj literaturoj la plej malnova.

La antikva ĉeĥa lingvo, kies fragmentajn skribajn postsignojn oni povas trovi depost la XI. jarcento, taŭgis bonege por literatura esprimado kiel pro la riĉeco tiel pro la nuancoj de siaj formoj kaj esprimoj; ĝi ja distingiĝis krom per la belsoneco kaj diverseco de la fonetiko per tiom disvolvita deklinacio kaj konjugacio kaj per tiom delikata sento por vortaj kaj frazaj diferencoj, ke rememorigas eĉ lingvon klasikan. Dum la mallonga eklezia epizodo Cirilometodea en la regno Grandmoravia dum la IX. jarcento la lingvo akceptis pli ol unu kulturan elementon el la dioserva antikva lingvo slava, sed poste dum la tuta mezepoko ĝi lernis de la lingvo latina, uzata ankaŭ en Bohemio same en publikaj dokumentoj kiel en lernejoj kaj preĝejoj: la ĉeĥa lingvo prenis el la internacia lingvo de ĉiuj kleraj nacioj okcidenteŭropaj multajn religiajn terminojn eĉ abstraktajn esprimojn, kaj krom tio ĝi multe alkonformiĝis al la latina sintakso, kontraŭ kies ekskluziva superregado nur la elpopola deveno de plimulto da verkistoj pli poste ĝin ŝirmis.

Sed en la komenco de la XIII. jarcento komenciĝas sur la ĉeĥa teritorio grava lukto inter la honorinda instruisto kaj la juna, iom nelerta lernanto. La nacia lingvo penetras iom post iom en la formulojn, kantojn kaj dioservajn helpilojn, ja el la profunde pia animo ĉeĥa kreiĝas, kontraŭ klare esprimita deziro de la eklezio, malgranda literaturo de religiaj ĉeĥaj kantoj, el kiuj la du plej antikvaj kaj majestaj „Eternulo amu min“ kaj „Sankta Vencealao, duko de la ĉeĥa lando“ (»Hospodine pomiluj ny« kaj »Svatý Václave, vévodo české země«) sonas ĝis nun sub la volboj de la katedralo de sankta Vit en la kastelo de Praha.

Tiu ĉi luktado inter lingvo nacia kaj lingvo latina, la internacia komprenilo de la pastra kaj laika klerularo, kiu jam estis kreinta eminentajn verkojn kronikistajn, estis finita per la venko de la lingvo ĉeĥa. Tio ĉi okazis en tiu renversa tempo, kiam la ĉeĥa, teritorie vasta ŝtato perdis sian nacian dinastion de Přemyslidoj, kaj kiam en la slavan landon rapide penetradis juraj, ekonomiaj kaj kulturaj influoj fremdaj, apogantaj precipe al la vasta germana koloniigo ne nur apud la landlimoj, sed ankaŭ en la urboj, ja eĉ en la koro mem de la patrujo: De la komenco de la XIII. jarcento progresas inter Ĉeĥoj jam seninterrompe spirita kaj laika literaturo skribata en la gepatra lingvo, gramatike tre progresinta; kiel en la aliaj literaturoj okcidentaj, tiel ankaŭ ĉi tie la evoluo de la versa beletristiko, fieranta pro la rimarkinda arto rimfarada, superis la prozon koncerne valoron kaj komencon.

Laŭ la enhavo kaj pensmaniero ĉiuj tiuj ĉikomencaj provoj imitas tendencojn kaj modelojn fremdajn, kiuj al la kulture juna kaj soifanta nacio alvenadis aŭ el Germanio aŭ el Francio enkondukante tien ĉi kiel asketajn idealojn ekleziajn; tiel kavaliran klerecon kun ĝia aventureco kaj eleganteco, kaj iom pli malfrue, gajan humoron de la universitata studentaro. Sed ĉu ili penis pri interpretado de religiaj legendoj, aŭ traduko de la romantika „Aleksandreido“, aŭ provoj de kavaliraj legendoj germanaj kaj bretonaj, aŭ freŝa liriko kaj petolaj paskaj scenoj en kiuj studentoj de Praha trovadis plaĉon, ĉiam en la ĉeĥa antikva poezio montriĝis celado prezenti pli ol simplajn tradukojn de la okcidenteŭropaj modeloj. La verkistoj, apartenantaj plejparte al la tri profesioj, pastraro, kavaliraro kaj studentaro, penis per siaj tutaj fortoj ĉeĥigon kaj naciigon de la fremdaj temoj: ili enmetis en ilin montraĵojn de la nacia saĝo, kiel proverbojn kaj sentencojn, plivivigadis ilin per realismaj observitaĵoj el la hejma ĉirkaŭo kaj aplikadis ilin al la vivmanieroj de sia patrujo. Tiamaniere la antikva ĉeĥa literaturo jam en la unuaj periodoj de sia evoluo akiradis la nacian originalecon, laŭ kiu ĝi esence distingiĝas de la najbaraj literaturoj.

Ankoraŭ ĝis nun el ĝi parolas al ni la fiera kaj memkonscia Ĉeĥo, ŝatanta sian lingvon kaj ŝtaton, sprite meditanta pri la rimedoj por ilia plibonigo kaj preta ilin defendi kontraŭ fremdlandanoj; precipe verkistoj el la kavalira klaso, ekzemple la aŭtoro de la originala kroniko de Dalimil, distingiĝis per tia konscieco. La mezepoka Ĉeĥo rigardis sin kiel entuziasma kaj neŝancelebla kristano, kiu neniel kontentiĝadis kun la dogma kaj liturgia parto de sia religio, sed kun granda morala decideco kaj vigla praktika sento insistis li, ke en la homa societo la principoj de Kristo estu efektivigataj kaj konsekvence praktikataj. Tial lia etika predikado estis regule kunigita kun akra kaj senkompata moralema kritiko pri la sociaj malbonaĵoj: en la antikva ĉeĥa literaturo tre rimarkindan lokon okupas la satiro, kiu sin apogas sur preciza kaj senrespekta observado de la realo kaj kun sukceso aplikas gnoman riĉecon de la popola konversacio.

En tiuj ĉi esencaj kaj krudaj versaj lignogravuroj oni klare kaj senpere ekkonas ne nur la vivon de la antikvaj Ĉeĥoj en 1a XlV. jarcento, sed samtempe ilian moralan decidecon, penantan atingi purecon kaj honestecon de la tuta socio, komencante je la reĝo kaj finante je la neriĉa metiistaro.


České písemnictví z ptačí perspektivy – celý text českého originiálu


Soubory
rtf Novak Arne Ceha literaturo lau birdperspektivo.rtf (179.32 kB)
pdf Novak Arne Ceha literaturo lau birdperspektivo.pdf (386.88 kB)
epub Novak_Arne_Ceha_literaturo_lau_birdperspektivo.epub (54.2 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024