Jaroslav Vrchlický (1853–1912)

NOKTO EN KARLŮV TÝN (Noc na Karlštejně)

Premiéra se konala v r. 1884 v Národním divadle a z autorových 50 (!) divadelních her je tato historická komedie bezesporu stále jeho nejslavnější. V r. 1973 podle ní Zdeněk Podskalský natočil velmi úspěšný stejnojmenný muzikál (výběr z nejlepších hudebních scén můžete zhlédnout ZDE).

V esperantu „Nokto en Karlův Týn“ bylo poprvé nastudováno pro 13. Světový kongres esperanta, který se konal v r. 1921 v Praze. Další nastudování je zaznamenáno ze začátku 50. let z Letního esperantského kolegia v Doksech. Originál následující ukázky, stejně tak jeho celou hru v originálu i překladu si můžete zdarma stáhnout níže.


AKTO UNUA. La unua korto de Karlův Týn. Malantaŭe la kastelo. Dekstre pordego, maldekstre enirejo al la domo de l' kastelestro. Apud la pordego branĉlarĝa tilio, sub ĝi benko.

Sceno unua.

(Dum la leviĝo de l'kurteno oni aŭdas trumpetadon. El la kastelestrejo elpaŝas sinjoro Ješek de Wartenberg, kontraŭ li Pešek Hlavně.)

La KASTELESTRO. Pešek. PEŠEK, eniras tra la pordego. – Gastoj alvenas sen ĉeso, kvazaŭ al grava kongreso! De la mateno ĝis la sunsubiro senhalte leviĝas la ponto.
LA KASTELESTRO, eliras el la pordo. – Ĉu alveturas jam Lia Majesto? Ho ne, ne eble. Lia Majesto nun verŝajne forlasas Praha'n. Kiu do venis?
PEŠEK. – Gasto. – Stefano, duko de Bavarujo.
LA KASTELESTRO. – Ĉu vi parolis kun li, sinjoro verŝisto?
PEŠEK. – Hazarde mi ĉeestis, kiam li desaltis de la ĉevalo, kiu estis tute kovrita de blanka ŝaŭmo, kvazaŭ ĝi portus duoblan ĉabrakon. Ŝajnas, ke la sinjoro duko tre rapidas.
LA KASTELESTRO. – Nu, kaj kion li diris?
PEŠEK. – Li demandis koncize, ĉu Lia Majesto sin trovas en la kastelo.
LA KASTELESTRO. – Kaj vi respondis?
PEŠEK. – Kion mi sciis: ke nun Ii ne ĉeestas, sed ke hodiaŭ vespere certe li venos ĉi tien.
LA KASTELESTRO. – Kaj li diris?
PEŠEK. – Ke li restos, ke li devas ĝisatendi la alvenon de Lia Majesto.
LA KASTELESTRO. – Nebone vi agis, sinjoro verŝisto. Duko Stefano venas certe pro politikaj aferoj. Vi scias ja, ke Lia Majesto nevolonte sin okupas ĉi tie per la politiko.
PEŠEK. – Kaj kion mi povis fari?
LA KASTELESTRO. – Sendi lin al Praha.
PEŠEK. – Kiam la imperiestro vojaĝas ĉi tien? Ili renkontus sin meze de la vojaĝo. Kaj, cetere, ne estas mia tasko tie ĉi akceptadi gastojn, kaj ankaŭ mi ricevis nenian ordonon.
LA KASTELESTRO. – Ho, jen junulo! Unu vorto lin jam ekscitas! Tamen mi devas persisti. Lia Majesto veturas ĉi tien sole por du aŭ tri tagoj; – li volas tie ĉi havi trankvilon, li volas ripozi; ankoraŭ li ne estaŝ ĉi tie, kaj jam lia trankvilo estas minacata! Por tio ja ne estas konstruita Karlův Týn! Diplomatiaj intrigoj implikiĝu aliloke – tie ĉi volas la imperiestro kviete ĝui nur la fruktojn de sia laboro.
PEŠEK. – Nu, kaj kiu scias, sinjoro kastelestro, ĉu la duka moŝto ne venas, por sukeri al li la fruktojn?
LA KASTELESTRO. – Malsprita ŝerco, sinjoro verŝisto! La duko de Bavarujo scias ion sukeri al iu! Mi vere dubas, ĉu Lia Majesto la alvenon de la duka moŝto ŝatos. Prefere povis la sinjoro duko en Praha atendi Lian Majeston. Eble li tie pli bone sin amuzus ol tie ĉi.
PEŠEK. – Ĉion ĉi vi mem povas al li ankoraŭ diri, sinjoro kastelestro. Jen li ja venas.
LA KASTELESTRO. – Nu, li estas jam ĉi tie. Kia helpo! (Turnas sin renkonte al la venanta duko.) Bonvenon en Karlův Týn, moŝta sinjoro!


Soubory
rtf Vrchlicky - Noc na Karlstejně - ukazka v ceskem orig..rtf (34.07 kB)
rtf Vrchlicky Nokto en Karluv Tyn - preklad cele hry.rtf (234.56 kB)
pdf Vrchlicky - Noc na Karlstejne - cesky original.pdf (855.41 kB)
epub Vrchlicky_Nokto_en_Karluv_Tyn_.epub (55.43 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024