BARONO MENSOGBABILULO KAJ LIAJ PLEJ BONAJ AVENTUROJ

LIBERE ARANĜIS JOSEF BEDNÁŘ


UNUA AVENTURO

Foje en frostega vintro mi vojaĝis ĉevalrajde en Subkarpata Ruslando.*
Nenie mi vidis vilaĝon aŭ kabanon. – La tuta lando estis kovrita de alta neĝo, kaj miaj okuloj vane serĉis en ĝi ian ŝoseon.
La krepusko de l' nokto proksimiĝis.
Kion fari? … Nokti sub libera ĉielo? …
Laca pro la rajdado, mi saltis de l' ĉevalo kaj ligis ĝin al la paliso, elstaranta el neĝo.
Mi kuŝigis min sur neĝo kaj profunde ekdormis.

  • – – – – – – – – – – – – – –

    Kiam mi vekiĝis, la suno brilis forte en miajn okulojn.

    Grandega estis mia miro! – – –

    Vere, mi ne sciis, ĉu mi maldormas aŭ sonĝas. – – –

    Mi kuŝis sur tombaro, kaj ie super mia kapo eksonis henado.

    Mi ekrigardis supren kaj ekvidis mian ĉevalon, pendantan sur la pinto de l' preĝejturo.

    Tuj mi komprenis ĉion! – – – La tuta vilaĝo estis hieraŭ blovkovrita de neĝo. – La objekto, kiun mi en la mallumo opiniis paliso kaj al kiu mi ligis mian ĉevalon, estis turpinto de l' preĝejo. – – – La vetero dumnokte ŝanĝiĝis, . . . la neĝo degelis, . . . kaj mi iom post iom malsupreniĝis, . . . ĝis mi troviĝis sur la tero.

    Nune, kiel liberigi la kompatintan ĉevalon?

    Longe mi ne pripensis. – – – Mi elprenis pistolon, . . . trafis la kondukrimenojn, . . . kaj mia ĉevalo tute nevundite glitfalegis antaŭ miajn piedojn.

    Konata estas gastameco en tiu lando. – En la vilaĝo mi senpage manĝis, trinkis kaj refortigite poste daŭrigis mian vojaĝon . .

  • Subkarpata Ruslando estas orienta parto de Ĉeĥoslovakio. Ĉeĥoslovakio konsistas el 5 teritorioj: Bohemio, Moravio, Silezio, Slovakio kaj Subkarpata Ruslando.

DUA AVENTURO

Foje dum vintra nokto mi veturis tra arbaro al Leningrad.
Subite eksonis akra hurlo* de lupo.
Mi rigardis returnen kaj ekvidis grandan lupon, kurantan post la glitveturilo.
Imagu mian timegon. – – – Pafilon aŭ ian armilon mi ne havis ĉe mi.
La lupo saltis trans mi kiel tigro, . . . enmordigis sin en la postaĵon de l' ĉevalo kaj komencis gluteme manĝegi! . . .
Ŝajnis al mi, ke mi estas perdita . . .
Intertempe la malsata lupo ĉiam pli kaj pli enpenetris en la internon de l' ĉevalo.
Mi ekprenis vipon kaj komencis skurĝi la raban beston, kiu enestis en la ĉevalo kiel en ujo, por ke ĝi ne povu reen.
La ĉevalfelo sulkiĝis, kaj mi ekvidis la lupon jungita en la glitveturilo.
Neniam mi forgesos la freneze rapidan veturon.

  • – – – – – – – – – – – – – – – – – – – – –

    Komencis tagiĝi, . . . kiam mi plengalope enveturis en la leningradajn stratojn . . . kaj haltis antaŭ la palaco de mia amiko, kiu ĵus rigardis el fenestro kaj admiregis mian strangan trenbeston.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024