SANKTA VENCESLAO, PATRONO DE ĈEĤA NACIO

BIOGRAFIO PRI SANKTA VENCESLAO


La vivo de Sankta Venceslao estas konatalaŭ la tekstoj en multaj kronikoj kaj legendoj. La plej malnova legendo devenas de la unua duono de la X. jarcento; ĝi estas malnovslava legendo pri sta Venceslao, retrovita de Ruso Vostokov, skribita per glagola alfabeto. La dua, trovita de profesoro Nikolskij, devenas ankaŭ de la X, jarcento. Latina, la plej malnova, komencanta per vortoj: „Crescente iam fide christiana…“ estis verkita en ia monaĥejo en Bavarujo; laŭ ĝi mantova episkopo Gumboldo verkis legendon por imperiestro Otto II en j. 980.

Tamen la plej grava latina fonto de biografio pri sta Venceslao el X. jarcento estas legendo verkita de monaĥo Kristianus. Ni posedas kelkajn ĝiajn manuskriptojn; la plej malnova en biblioteko de metropola kanonio en Praha (1320–42), en biblioteko de Thun en Děčín (gm. Tetschen), en Prahaa universitata biblioteko kaj en monaĥejo en Boedecke (Vestfalio); du laste nomitaj devenas de XVI. jarcento. Legendo estis kelkafoje eldonita: de P. B. Balbín, S. J. en j. 1677, de P. Smujsken en j. 1755–60 en „Acta sanctorum“ kaj de P. Athanasius en 1767. Lastatempe profesoro dr. J. Pekař eldonis (1903 kaj 1906) kritike legendon defendinte ĝian devenon de deka jarcento kaj pruvante tiel ĝian gravan signifon kiel unua bohema kroniko. Unua eldonanto de legendo P. B. Balbín nomas ĝin „la plej valora dokumento por la historio de ĉeĥa nacio“. Verkinto, monaĥo Kristianus (ĉeĥe Křišťan), estis ano de princa familio Přemyslida kaj samtempe li nomas en dediĉo episkopon, stan Adalberton „parenco kara“. La aŭtoro, skribinte ĉirkaŭ j. 932–34, skribis certe sub la direkta influo de okazintaĵoj, ne tro pasintaj. Estante disĉiplo de klera episkopo Adalberto, li scipovis ne nur ĉerpi el legendoj antaŭaj (speciale latinaj), sed samtempe, kiel la ĉeestanto li povis korekti erarojn de fremdulaj verkistoj, speciale de Gumpoldo.

Tial profesoro Pekař prave diras pri la legendo de Kristianus, ke ĝi posedas karakteron de historia fonto, kaj ni povas laŭ ĝi korekti fremdan tradicion pri la epoko de sta Venceslao. La patrino de la sanktulo estis kristanino, nomata Drahomíra, kaj poste ŝi pentofaris pro siaj krimoj kontraŭ la avino de sta Venceslao, (laŭ ŝia iniciativo mortigita) kaj eĉ pro sia neprudenta subteno de pli juna princo Boleslao, la posta mortiganto de reganta Venceslao. Legendo ankaŭ pruvas la ekziston de slava rito dum 150 jaroj en Bohemio, enkondukita de slavaj apostoloj Cirilo kaj Metodo. Fine legendo ebligis precize datumi jaron de martira morto de sanktulo.

Samtempe kun Kristiano verkis legendon pri sta Venceslao monaĥo Laŭrenco en Monte Cassino, kaj nekonata lia kunfrato en versoj verkis legendon „Oportet nos fratres. .“ („Taŭgas ke ni fratoj…“). Oni ne miru, ke tiom da fremduloj verkas legendojn pri sta Venceslao. Tiam sub la influo de klera epoko de sta Adalberto multaj el Bohemio alvenadis Italujon, por tie preni vestaĵon de sta Benedikto, kaj tiel servi al Dio. Vivo kaj kruela morto de bohemlanda princo estis tre taŭga ideo por legendo, kaj liaj samlandanoj povis bone informi la poetemajn verkistojn.


Nomitaj legendoj parolas pri sta Venceslao kiel pri la martiro de kristana religio, kaj nur poste, komence de XIII. jarcento, ni legas en legendo „Oriente iam sole“ ke sta Venceslao liberigis nacion de germana regado; tiel komencas penetri en legendojn la ideo, ke sanktulo estas protektanto kontraŭ landaj kaj naciaj malamikoj. Alia legendo „Ut annuntietur“, (eldonita de dro Podlaha, Praha), laŭdas virtojn de sanktulo kaj parolas pri multaj resaniĝoj, ricevitaj pro la petoj al sta Venceslao.

Dekkvara jarcento estis jam plene penetrita per la gloro de sanktulo, kaj la imperiestro Karolo IV. mem, verkis biografion de sta Venceslao. (Li mem estis baptita Venceslao, poste en Francujo, kie li estis edukata, akceptis nomon Karolo). Samtempa epoko posedas priskribojn de la vivo kaj martira morto de sta Venceslao en multaj lingvoj: ĉeĥa, slovaka, rusa, germana, franca, latina, itala kaj multaj aliaj, kiuj evidente pruvas la estimon de kristanaro al ĉeĥa nacia sanktulo.


La unuaj jaroj de la vivo de sta Venceslao (907–925)

Sankta Venceslao (ĉeĥe Václav), naskiĝis en j. 907. Lia patro, princo Vratislao devenis de Přemyslida familio, la patrino estis filino de slava gento Luticoj, loĝanta en nuna Brandenburg, kiu poste estis malaperigita per kolonizado germana. Neniu el biografistoj parolas pri la naskiĝloko. Malnova tradicio parolas pri vilaĝo Staĥov, ĉe Praha, kaj ni povas ĝin akcepti kiel ĝusta. Bapto okazis per slava-greka rito, de disĉiplo de sta Metodo, presbitero Paŭlo, kapelano de sta Ludmila, avino de sta Venceslao. Vratislao, post morto de sia frato Sobeslao, fariĝis en j. 9l5 reganto. Lia edzino Drahomíra, donis al li tri filojn: Venceslao, Boleslao kaj Spitigneo kaj tri filinojn (ni laŭnome konas nur Přibyslava). Venceslao, la heredanto de trono, estis edukata ĉe sia avino, kie presbitero Paŭlo lin instruis skribi kaj legi en slava lingvo. Sed dum tio oni ne forgesis eduki la junan princon en kristana religio, ke la klereco kaj pieco kune influis animon de sta Venceslao. Tiam jam latina, okcidenta kulturo penetris ankaŭ Bohemion, kaj sta Venceslao estis sendita al latina lernejo en Budeč, por ekkoni ankaŭ latinan lingvon, komprenigan lingvon de tuta mezepoko. Laŭrenco diras, ke tre frue la princo superis en klereco siajn kunulojn, same kiel verkisto de slavlingva legendo memorigas, ke sta Venceslao eklernis latinan lingvon kiel episkopo aŭ bona presbitero. Por esti perfekta kavaliro, junulo devis ekkoni uzadon de armiloj; lia mallonga vivo pravigas, ke li scipovis bone uzi glavon por defendi rajton de sia heredaĵo, kiam aliaj justaj klopodoj malsukcesis.

Hungara kroniko informas, ke Vratislao mortis la 13. de februaro 921 en batalo kun hungara armeo. Tiu morto subite elvokis junan orfon el lia kvieta kaj pia vivo ĉe lia avino. Li devis preni la postenon de sia patro, sed ankoraŭ ne posedante dekok jarojn, kiam li fariĝis plenaĝa, li estis anstataŭigata en regado per sia patrino. Tiam komencas la intrigoj kontraŭ sta Ludmila kaj poste kontraŭ sta Venceslao. Iliaj kontraŭuloj klopodis komence forigi stan avinon, edukantinon de juna princo. Sub tia malbona influo Drahomíra sendis tri kortanojn al vidvina kastelo Tetín, kie ili 15. de Septembro 921 murdis stan Ludmilan per ŝia propra vualo. Jen, kristanino timante, ke ŝi povus perdi potencon mortigas parencinon, plej bonan edukintinon de sia filo. Vere, ŝiaj malbonaj konsilantoj parolis al ŝi, ke juna princo estos pli monaĥo ol bona reganto, kaŭze de eduko en Tetín, sed ĉu ŝi rajtis kredi al mensogoj, sciante certe la veron? Sed la tempo tiam ne estis tia kiel nun, kaj tamem kiom da homoj mortas pro la envio?

Fariĝinte en j. 925 plenaĝa, Venceslao ekokupis regadon. Solene li deklaris, ke li plenumados eternajn leĝojn de Dio kaj punos senkompate ĉiun mortiganton, por esti justa kaj bonvola reganto. Por ke la patrino ne estu sub la influo de siaj malbonaj konsilantoj, ŝi devis iri al Budeč, sed tiam, kiam ŝi aprobis lian regadon, li kiel bona filo revokis ŝin al Kastelo. Tiam ankaŭ la korpo de sta Ludmila estis transportita de Tetín al Praha, kie en preĝejo ĝi estis solene entombigita, la 21. de oktobro, 925.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024