JAN WELZL

TRIDEK JAROJN EN LA ORA NORDO

ANTAŬPAROLO AL LA ESPERANTO-ELDONO.

Proksimume en la jaro 1924 komnciĝs penetri en Ĉeĥoslovakujon famo pri stranga ĉeĥa viro, kiu al fino de pasinta jarcento forlasis sian patrujon kaj nun, kiam en ĝi tiom multe ŝanĝiĝis, ne kuraĝas viziti ĝn. En la hamburga haveno li laboregas kiel taglaboristo, sed la historto de lia vivo estas tiom mireginda kaj nekredebla, ke li akiras ĉiuflankan atenton ankaŭ en haveno, en kiu strangaĵoj certe ne estas maloftaj.
Kaj baldaŭ oni eksciis iom post iom, nur poparte, kia homo estas Jan Welzl kaj kiaj estas liaj travivaĵoj. Estante junulo li foriris el sia hejmo en Zábřeh en la norda Moravio, piede li marŝis al Genova, de tie li veturis al Ameriko kaj reen preter. Afriko kaj trans la Hindan Oceanon al Vladivostok kaj poste al Irkutsk, de kie li piediris trans Siberion ĝis la Arkta Maro kaj ekloĝis sur la insulo Nova Siberio inter Eskimoj. Li ĉasis tie kaj negocis, oni elektis lin estro, li akiris konsiderindan havaĵon, sed en la jaro 1924, kiam frakasiĝis lia malgranda ŝipo sur la bordo de Pacifiko ĉe Usono, oni arestis kaj eskortis lin al Eŭropo, ĉar li ne posedis dokumentojn. Li haltis nur en la ĉeĥoslovaka konsulejo en Hamburg. Li ne havis monon kaj sciis, ke ne estas eble venigi al si iom da sia havaĵo de la limoj de homaj sidejoj sur la insulo en la Arkta Maro. Kie1 tio povus okazi? Post kiom da jaroj ricevus liaj amikoj sciigon pri lia akcidento kaj post kiom da jaroj alvenus la mono?
Praktikulo, kiun malkuraĝigis neniu kdopodo kaj labro, tuj komencis labor'enspezi, por ke li povu vojaĝi reen. La afero ne estis facila, sed tamen iun tagon li sukcesis enŝipigi sin en brutŝipon, per kiu – parte por faritaj laboroj, parte je kontanta pago – oni transportis lin al Kanado. Tie li sukcesis fari negocon je vivaj kastoroj. Li profitis, sed kiam la negoco estis efektivigita, alproksimiĝis la vintro kaj ne estis eble eĉ pensi pri vojaĝo norden.
Li havis dolarojn. Sed ĉu ne estus preferinde profiti je la valuta diferenco kaj atendi ĝis la printempo en Eŭropo? Li revenis. La unuan fojon li veturis al Ĉeĥoslovakujo, al malmultekosta lando, kiel li supozis. Sed ĉi tie nur li spertis, ke la dolaroj malpliiĝas preskaŭ same rapide, kiel estus okazinta en Ameriko, kaj ke la restado ĉi tie estas pli muletekosta je tiu longa vojaĝo al Eŭropo.
Tia eraro sufiĉus, por malesperigi kelkiun. Sed Welzl perceptis la aferojn tiel, kiel ili venis, kaj li ĉirkaŭrigardis, kiel li povus labor'enspezi. Kaj tiam oni invitis lin, verki ĉi tiun libron, kiu ebligis al li – minimume – lian duan forveturon.
Tio estas mallonge priskribitaj travivaĵoj de Jan Welzl. Kompreneble ĉi tiuj travivaĵoj kaj ĉio antaŭokazinta formis karakteran de la ĉeĥa eskimestro. Sed ne havu falsan impreson! Ne temis pri maldika oststatura, ruinigita homo, kiun la maro ĵetis sur bordon. Imagu fortan, rondforman, bonfartan gastejmastron. Ttel proksimume aspektis tiu maljuna maristo kun sagacaj, ĉiam duonfermitaj, bluverdaj okudoj, kun iometo da delikataj, vatformaj, blankaj haroj sur la kapa verto, kun blankiĝintaj, supren torditaj lipharoj, kun ia ŝalo ĉirkaŭ la kolo anstataŭ la kolumo kaj kravato. Bonkora, sincera, laŭŝajna cedemulo, kiu fine tamen ĉiam sukcesis efektivigi sian volon.
Simbole estas, ke lia verko aperas nun en la lingvo, kiu laŭ sia substanco mem estas esprimo de internacieco, ĉar ĉi tiu ĉeĥa kabanaĉulo, Jan Welz1 fariĝis per sia vivo internacia tipo de homo, kiu hodiaŭ, en la jaroj de sia maljunuleco, efektive ne scias plu bone iun el la multaj lingvoj, kiujn li deziris uzi dum sia migrado. La scipovo de lia gepatra lingvo – la ĉeĥa – konsiderinde malpliiĝis, la alian lingvon, kiun li scipovis de post sia junaĝo – la germanan – li uzis malofte, el la rusa li sciis nur tiom, kio estas plej grava, la anglan li parolis kiel elmigrulo, kiu kompreneble neniam lernis ĉi tiun lingvon laŭsisteme. Li scipovis dektri mongol-eskimajn lingvojn kaj dialektojn, kaj el ĉio tio, el ĉiuj tiuj scipovoj li faris al si ian internacian lingvon, kiun li parolis. Okazis, ke dum aŭdienco ĉe la prezidento de la ĉeĥoslovaka respubliko la prezidanto Masaryk provis per ĉiuj lingvoj, kiujn li scipovas – kaj ne estas malmulte da ili – interkompreniĝi kun Welzl, sed fine li ekkonis, ke Welzl posedas efektive neniun lingvon, per kiu li kapablus bone kaj flue esprimi ĉiom, pri kio li pensas.
Ĝuste en ĉi tiu esperanta eldono de lia libro estas necese unuavice akcenti liajn lingvajn malfacilaĵojn. Estas necese tiamaniere klarigi, kun kiaj malfacilaĵoj estis verkita ĉi tiu libro, kian paciencon ĝi postulis kaj kiom da miskomprenoj devis esti klarigataj kaj forigataj, ĉar la maljuna eskimestro ne havis unuformajn esprimrimedojn. Estis necese havi ĉiam uzoprete vortarojn de ĉiuj lingvoj, kiujn Welzl ektuŝis iam, liajn eksplikojn oni devis sekvi laŭ detalaj geografiaj kartoj kaj ofte laŭ natursciencaj kaj geografiaj libroj. Kelkfoje daŭris eĉ unu horon kaj pli, ol la kunverkantoj de Welzl interkonsentis pri unusola nocio kun li. Ofte li devis detale priskribi la aferon, por ke oni eksciu, pri kio temas. Li estis majstro en tiaj priskriboj, tial kelkloke en ĉi tiu libro oni lasis ilin ne tuŝitaj.
Plua malfacilaĵo estis, ke Welzl nepre ne scipovis geografion. Maristo, vagulo, kiu tramigris duonon de la mondo, distingis sur geografia karto – laŭvorie esprimite – eĉ ne la nordan poluson de la suda. Tial estis eble sekvi liajn vojaĝojn nur laŭ precize indikitaj geografiaj lokoj, preter kiuj Welzl migris. Ĉi tiu laboro estis proporcie facila, se Welzl marŝis sur kontinento, sed la problemo estis pli malfacila, se temis pri vagado en la plej nordaj partoj de la Arkta Glacia Maro, kie oni povis apogi sin preskaŭ je neniu fiksa punkto, precipe se en la lokoj de la proksimuma migrado de Welzl estis troveblaj en geografiaj kartoj blankaj facoj nome signo por nekonata, neesplorita regiono, „terra incognita“. La afero estis despli malagrabla, ĉar Welzl scipovis indiki parkere geografiajn latitudojn kun kromordinara precizeco, sed meridianojn li nepre ne atentis; evidente li ne konsideris ilin ekzistantaj.
Fine plua malfacilaĵo, sed malgrava kompare al la supre menciitaj, estis neceso, diferencigi la senperajn spertojn de Welzl kaj okazaĵojn, pri kiuj li aŭdis nur kaj kiujn li kredis kun infana naiveco de primitiva ĉasisto malgraŭ tio, ke temis pri evidentaj sensencaĵoj. Sed tie, kie eĉ plej simpla leganto ekkonos, ka la opinio de Welzl estis malĝusta, intence ni lasis ĉi tiun reflekton de bela infana kredo de Welzl, ĉar ĝi kromordinare pligrandigas la poezian ĉarmon de liaj priskriboj. Konscic Welzl neniam diris malveron. Liaj kunlaborantoj havis okazon konvinkiĝi pri tio ĉiun minuton. Okazaĵojn centfoje interplektitajn, al kiuj oni revenigis Welzl-on post semajnoj denove kaj denove kaj al kiuj oni venis de alia flanko kaj en alia kunteksto, li rakonlis ĉiam nepre same kaj, se estis eble sekvi liajn travivaĵojn laŭ la geografiaj kartoj, li pruvis per ĉiu vorto plej perfektan, ofte preskaŭ nekredeblan konon de ĉiu kvadrata mejlo de la arkta regiono.
Kiel estiĝis ĉi tiu verko? Kompreneble la rakontado de Welz1 ne okazis kontinue. Ne temis pri kancelaria laboro. Nepre ne. Temis pri amikaj, bonhumoraj interparoloj en privata loĝejo ĉe kafo, teo, rumo, en fumaj nuboj kaj inter maĉpecoj de elsputita tabako, intervjuo daŭranta du monatojn. Sed ne temis pri hazarda babilado. Du redaktoroj, kiuj laboris kun Welzl pri ĉi tiu verko kaj laŭvorte stenografis lian rakontadon, direktis ĝin celkonscie tiel, ke la ĉefaj trajtoj de lia vivo estis fiksataj en unu linio kaj precipe, ke per preciza priskribo de ĉiuj detaloj, kiuj formis kadron de lia vivo, la priskribo fariĝu pli fidela. La verko estiĝis per miloj da demandoj, kiuj kelkfojekoncernis laŭŝajne ne tro gravan priskribon de aferoj, kutimoj, aperaĵoj, kies ekspliko tamen klarigis kelkion, kio aliokaze estus restinta nekomprenebla, nekompleta, eĉ se ne tute malĝusta. En tiom diferenca medio, en kiu Welzl vivis tridek jarojn, estis ja tiom da aferoj, kiujn la maljuna eskimestro kreskinta en nordo entute ne konsideris menciindaj, kiuj tamen en niaj okuloj brilis per nekutimaj koloroj!
La eldonantoj de la esperanta traduko deziris, ke la kunlaborantoj de Welzl detale priskribu la manieron de sia kunlaboro dum verkado de ĉi tiu libro. Plej bone karakterizas ĉi tiun laboron, kiu certe ne estis neinteresa, priskribo de la unua tago, je kiu oni komencis verki ĉi tiun libron. La priskribo sekvas en la postparolo.
Kio reprezentas da plej grandan valoron de la verko de Welzl? La simpleco, la kruda senpereco de liaj priskriboj, la kvieta memkomprenebleco, kun kiuj li priskribas la terurojn kaj belaĵojn de la arkta vintro. Alimaniere ne povis priskribi ĉi tiujn regionojn viro, kies hejmo estis en la lokoj, kiuj estis tomboj de tiom da esploristoj, kaj kiu nur de tie entreprenadis ekskursojn je miloj da kidometroj ĉiuflanken ne pro amuzo, sed por vivi kaj serĉi vivrimedojn, kaj kiu tial observis ĉi tiujn regionojn ne kun senspirita fataleco, sed kun perceptemo de necedema komercisto, dotita de la naturo per granda inteligenteco kaj per da senco je percepto. La verko de Welzl estas valora ne nur laŭ la literatura vidpunkto, scd ankaŭ kied kromordinare grava fonto, el kiu oni povas ĉerpi certe valorajn sciojn daŭrigante esplorojn pri la vivo en plej malproksima nordo, sur la limo de homaj loĝejoj. Fine per ĉi tiu priskribo de frapantega, kruda vivo de vagulo estas fotografita ne nur aventura kaj ekscitanta lukto de simpla homo pri bona vivo kontraŭ plej krudaj eksteraj malagrablaĵoj kaj malfacilaĵoj, sed samtempe respeguliĝas en ĝi malserena tragedio de invado de civilizacio kaj senkompata marŝo de koloniigantoj en netuŝitajn landojn, kiuj kaŝis treegajn riĉaĵojn.
Welzl forveturis en junio 1929 trans London, Quebeck, Prince Ruppert, Dyea, Dawson kaj Nome denove al la Glacia Maro. Ĉeĥo, kiu travivis tridek jarojn en la plej malproksima nordo kaj akiris tie la rangon de eskimestro, meritas certe la nomon de la plej aventura ĉeĥo. Sed viro, kiu en sia sesdekdua jaro denove malaperas en tiuj regionoj, por vivi tie en sia groto kaj suferi denove terurajn malagrablaĵojn de la arkta naturo kaj por denove lukti, tiu viro estas unu el la plej aventuraj homoj entute.
La kunlaboranloj de Welzl estis konvinkitaj, ke ĉi tiu verko havos sukceson eĉ hejme, eĉ eksterlande. Ili estas ĝojigitaj per la cirkonstanco, ke la internacia sukceso de la verko nun estas kompletigata per la traduko en Esperanton, la esencon de ĉiuj lingvoj.

Bedřich Golombek. Edvard Valenta.

ASIZO SUB LA VASTA FIRMAMENTO.

Oni juĝas laŭ la malnova indiana kutim'juro. Puno estas nur unu, kiel estas kompreneble tie, kie ne ekzistas malliberejoj. Tio estas la mort'puno. Kiu kulpigas sin, tiu estas mortigata. Se lia kulpo ne estas tia, ke oni povus puni lin tiom severe, oni liberlasas lin. En lokoj, kie estas ŝerifo aŭ marŝalo, kio estas ofta post la arkta cirklo sur Alasko aŭ en Kanado, juĝas ili, sed se iu kontraŭstaras ilin aŭ forkuras, la ŝerifo transdonas sian potencon koncerne ĉi tiun okazon al asizo kunmetita laŭ la indianaj leĝoj.
La asizo konsistas el dekdu viroj. Blankuloj havas kutime plimulton en ĝi. Unu el ĉi tiuj dekdu estas la ĉefa asizano, plua dektria, elektiia asiz'esiro kaj plej supera juĝisto de la regiono, direktas la procedon. Krom tiuj dektri estas du akuzantoj, kiuj estas samtempe atestantoj de la tuta proceso kaj subskribas ankaŭ la protokolon pri ĝi. La asizo rajtas, se estas urĝe necese, juĝi ankaŭ sen tiuj du atestantoj, se oni bezonas ilin por kompletigi la asizon je dekdu anoj.
Devo de la asizo estas persekuti krimulon, juĝi lin kaj efektivigi la verdikton.
Kiam krimulo estas kaptita, komenciĝas la juĝo. En la nordaj regionoj kaj arktaj maroj oni juĝas tuj sur la loko, kie oni kaptis la krimulon, tio estas plej ofte sur vastaj herbejoj, glaciaj aŭ neĝaj dezertoj kaj ĉiam sub la vasta firmamento. En la momento, kiam la krimulo estas katenita, la ĉefa asizano kun siaj dekunu kunuloj foriras flanken kaj disdonas al ĉiu po nigra masko. Temas pri timiga vesto, kiu pendas ĝis la genuoj, sur la kapon oni metas kranion de mortinto. La vesto sur la kapo ne estas pintforma, ĝi konformiĝas al la verto nur por la okuloj estas truoj en ĝi. Nun alvenas la menciitaj dekdu viroj, serioze kaj fantome starigas sin flanke de la kondamnoto. La asizo mem efikas jam terurige, kiam tiuj nigraj juĝantoj staras sur la blanka glacia ebenaĵo aŭ sur la neĝo.
Poste alpaŝas du akuzantoj kaj deklaras, ke ili ekkonas la viron, kiu estas juĝota. Li kulpiĝis pri tio kaj tio. Ĉiuj silentas. La akuzantoj ankaŭ mencias, ĉu la akuzito estas pirato aŭ nur lia helpanto aŭ io simila.
Nun turnas sin la plej ĉefa juĝanto al la akuzato:
„Kiel vi estas nomata?“
Kelkiu akuzato diras sian nomon, kelkiu diras falsan, kelkiu respondas:
„Vi havas min, mi scias, kio okazos al mi, mi ne donos informojn al vi!“
La juĝanto staras, protokolas, kion li respondas.
„Kiam vi naskiĝis? Kia estas via nacieco?“
Se li ne diras, oni taksas laŭ lia aspekto, al kiu nacio li eble apartenas, kaj protokolas tion.
Kelkfoje okazas, ke tia homo deklaras, ke li estas senkulpa, petas kaj faras ĉion eblan, ke oni ne kondamnu lin. Se ŝajnas al la plej ĉefa juĝanto, ke la afero ne estas klara, li rajtas interrompi la proceson aŭ fini ĝin kaj liberlasi la kulpigiton, ne estante devigata motivi sian procedon. Se li opinias oportune, li lasas la decidon al la asizanoj. Li demandas la kulpigiton nek pri lia kulpo, nek pri malŝarĝantaj cirkonstancoj. Ĉion tion ne konas la indiana justeco. Oni konstatas sole la naskiĝdatojn, tuj poste la asizo iras iom flanken kaj interkonsiliĝas. Ne estas necese klarigi ion al la asizanoj, ili ĉeestis la ekkapton de la krimulo, kies kulpo estis pruvita parte per priskribo, kiun donis la domaĝitoj aŭ iliaj parencoj kaj kompreneble ne malpli per tio, kio estis trovita en la posedaĵo de la kulpigito. Eĉ se li ne havis brandon ĉe si, tamen ĝi postlasis sian odoron en la aĵoj, kiujn li havis en la glitveturilo, aŭ oni kaptis lin tenanta armilon en la mano, aŭ li rifuzis eliri el la groto – kaj diversajn aliajn cirkonstancojn konas la asizo laŭ sia propra observo, kiu estas neerariga, ĉar justa homo kondutas ĉiam alimaniere ol tiu, kies konscienco estas ŝarĝita per ia malbona ago.
Fine la estro turnas sin al la kulpigito demandante:
„Ĉu vi havas ian deziron? Ĉu vi volas, ke ni sciigu iun pri via morto, aŭ ĉu ni komuniku al iu ion de vi?“
La respondo estas kutime:
„Mi mortaĉos ja, kion vi volas ankoraŭ?“
La respondoj de kondamnitoj estas ofte arogantaj kaj malnoblaj.
Poste oni skribas ankoraŭ en protokolon detale, kiel tiu homo aspektis, kaj, se al asizanoj ne estas klara, pri kio temas, povas la ĉefa asizano doni ankoraŭ kelkajn demandojn. Li povas demandi, pri kia brando temis, kiom da homoj pereis; la estro protokolas ĉion. Respondas tiu, kiu scias pri la afero.
La asizo apartiĝinte interkonsiliĝas mallonge. La ĉef'asizano deklaras, ke la asizo kondamnis la kulpigiton je morto. Laŭ la graveco de kulpo kondamnas la asizo aŭ je la plej malgranda puno, tio estas je pendigo, pli granda puno estas mortpafo kaj la plej granda estas brulmorto. En asizoj, kiujn partoprenas multe da Eskimoj, oni indikas ĉi tiujn punojn per ciferoj, por ke la Eskimoj ne bezonu multon pripensi. Unu signifas la moderan, du la pli grandan, tri la plej grandan punon. Tion oni faras tial, ĉar sur glacio estas malvarme, la juĝo ne daŭru do pli longe, ol kvin minutojn kaj per ĉi tiuj ciferoj oni plifaciligas la procedon.
Povus ŝajni, ke la puno per pendigo, kvankam en la nordo oni konsideras ĝin la plej malgranda, estas malhonoriga, sed efektive temas nur pri formala verdikto. La homo, kiu estis kondamnita al pendigo, preskaŭ regule kaj laŭ malnovaj kutimoj devas esti pardonata de la plej ĉefa juĝanto en tiu rilato, ke li rajtas elekti iun specon de sinmortigo. Li povas mortpafi, veneni aŭ mortpiki sin per venenita tranĉilo. Sur glitveturilon antaŭ lin oni metas ĉiujn necesajn ilojn, nome revolveron, botelon da striknino kaj tranĉilon pikitan en venena pasto.
Kelka plej ĉefa juĝanto ne konsentas la menciitan pardonon, kvankam tio estas malnova kutimo, aliaj pli moderaj konsentas ĝin, eĉ se la asizo verdiktis la punon de mortpafo; tio dependas de bonhumoro de la juĝanto.
La kondamnito, kiun oni pardonis kaj al kiu oni permesis memmortigi sin, havas unu minuton por pripensi. La juĝisto demandas lin:
„Ĉu vi estas preta morti?“
La kondamnito respondas ion. Ekzemple li diras: „Nu bone!“
„Kian morton vi elektas?“
„Per tranĉilo.“
„Bone! Ĉu vi volas ankoraŭ ion diri?“
„Ne.“
„Do, tio estas ĉio. All right. Vi havas ankoraŭ unu minuton je via dispono!“
Du asizanoj tenante revolveron en la manoj alpaŝas la kondamniton. Ili celas lian kapon kaj atendas. La juĝanto kalkulas malrapide: Unu – du – tri – kvar – kaj pluen tiel malrapide, ke la numero dek koincidu kun la fino de la minuto. Kelka kondamnito deklaras, ke li volas memmortigi sin, sed li ne ekkuraĝas fari tion dum la minuto. Tuj oni starigas lian glitveturilon, tuj li havas maŝon ĉirkaŭ la kolo kaj post kelkaj sekundoj li pendas aŭ, en pli bona okazo, ekkrakas pafo el revolvero de asizano kaj la ekzekuto estas efektivigita.
Okazis iam, ke kondamnito deklaris, ke li volas veneni sin. Li eltrinkis la enhavon de botelo, staris momenton, poste li falis, konvulsiis kaj kvietiĝis post momento. Oni supozis lin morta kaj foriris. Sed la kondamnito forkuris post momento, li fugis el la regiono kaj faris krimojn aliloke. Tial oni sciis tuj, ke la asizon partoprenis lia kunulo, kiu interŝanĝis la strikninon je alia sendanĝera likvaĵo. Okazas, ke krimulo trovas kunulon aŭ helpanton inter asizanoj. Sed ankaŭ tia helpo estas severe punata, se oni malkaŝas ĝin. Iam okazis, ke dum juĝo verdiktanta pri iu amerika „blinda tigro“ du asizanoj voĉdonis kontraŭ la mortpuno, kvankam la kulpo de la „blinda tigro“ estis pruvita. Mi estis tiam inter la asizanoj. La verdikto pri la puno ne estis unu'anima, kiel devas esti, kaj tial oni anoncis tion al la plej ĉefa juĝanto, kiu decidis jene: Ambaŭ malbonaj asizanoj estas tuj mortbruligotaj. Tiel ankaŭ okazis. La kulpigito estis pardonita, sed la asizanoj kun pafiloj en la manoj forpelis lin en la glacian kanalon, kie li dronis.
Se kondamnito eltrinkas sirikninon, li mortas kutime post kvin aŭ sep minutoj. Post kiam li estas trinkinta, li staras ankoraŭ momenton, poste li ekskuiĝas kaj falas kaj dum konvulsioj li mortas.
Mi devas mencii, ke la plejmulto de la kondamnitoj uzas pardonon. Kutime ili elektas la sinmortigon per pafo. Sed mi rimarkas, ke la anoj de kelkaj nacioj neniam memmortigas sin kaj preferas esti pendigataj, ol morti rapide per propra mano. Ili ne havas sufiĉe da kuraĝo, ili estas mol'koraj. Mi eksciis ekzemple, ke Serboj, Makedonianoj, Grekoj, Montenegranoj, ofte ankaŭ Hispanoj, Italoj kaj Portugaloj neniam memmortigas sin. Vera Amerikano mortpafas sin ĉiam kaj ankoraŭ pli ofte li saltas en la akvon kaj prefere dronas, ol esti kaptata de ni. Kaj se li jam estas kondamnita, li klopodas, ke la afero estu laŭeble ne tro malgaja. Ofte tia homo vokas ankoraŭ: „Good bye, boys!“ (Adiaŭ, knaboj!) kaj nur poste ekkrakas la pafo.
Se la kondamnitio estas mortpafotia, destinas la asizo dum la interkonsiliĝo la virojn, kiuj mortpafos lin. Tia, ni diru, ekzekutisto, foriras flanken, la ĉefa asizano deklaras la verdikton. Poste li demandas:
„Ĉu vi estas preta?“
„Jes!“
En la sama momento ekkrakas la pafo aŭ tuta salvo. La ekzekuto estas efektivigita.
La plej granda kaj ankaŭ la plej terura puno estas la brulmorto. La unuagradan punon, nome per pendigo, oni destinas kutime al kulpigitoj, kiuj ŝtelis, la duagradan, se temas pri atako je Eskimo aŭ pri simila perforto, dum kiu neniu estis mortigita. Sed je brulmorto oni verdiktas ĉiam, se la krimulo ebriigis Eskimon aŭ blankulon, priŝtelis ilin kaj precipe tiam, se li kontraŭstaris dum la arestado. Sufiĉas unu pafo, eĉ nur en aeron, kaj oni ne rajtas plu verdikti alian punon. Tuj kiam la asizo deklaris ĉi tiun plej severan kaj plej grandan verdikton, la asizanoj ekkaptas la kondamniton, ligas lin al lia glitveturilo, tuj poste oni starigas ĝin kaj verŝas post la kolon de la kondamnito kelkajn galonojn da benzino. Unu el la asizanoj alproksimiĝas kun brulanta torĉo al la viro, kies vestoj kaj glitveturilo estas trasorbitaj per benzino, kaj en la sama momento estas ĉio en flamoj. Tuj defalas pecoj da karno, la afero estas finita maksimume post sep minutoj.
Tio kompreneble estas la regulaj procesoj laŭ la indiana leĝo. Malgaje interese estas observi, kiel kondutas la kondamnatoj dum la juĝo. Ofte kun granda malestimo ili minacas per venĝo, infero, ĉielo, tero, malbenas kaj insultas aŭ insiste petas, rampas sur la genuoj kaj petegas pri la vivo, duone frenezas pro timo. Kaj ĉio dependas de tio, de kiu nacio tiu homo estas. Balkananoj ploris ĉiam, kiam ajn ili estis ekzekutotaj.
Okazas, ke oni kaptas piraton, sed dekdu seriozaj viroj ne estas haveblaj kaj la asizo ne kapablas do juĝi. La akuzantoj povas manki, ankaŭ la plej ĉefa juĝanto povas manki, sed da asizanoj devas esti dekdu. Sur glacio aŭ dum kruela frosto oni ne povas prokrasti la juĝon. Oni devas aŭ liberlasi aŭ ekzekuti la kaptiton, kaj la viroj, ĉu ili estas kvin, ĉu sole du interkonsiliĝas, kion fari. Ofte estas la asizo kompleta kaj oni povus juĝi, sed oni timas, ke en la proksimeco estas ankoraŭ multaj aliaj piratoj, kiuj neatendite povus veni, sian kunulon liberigi kaj la asizanojn simple brulmortigi kune kun la juĝanto kaj la kaŭzantoj. En tia okazo daŭras la juĝo eĉ ne duonan minuton. Ili nur interkonsentas pri la punmaniero kaj la kaptito tuj estas morta, li aŭ brulas sur la glitveturilo, aŭ estas mortpafita aŭ pendigita. Tia senprokrasta juĝo okazas ankaŭ, se la pirato pafis kontraŭ la persekutantoj. Tuj kiam li estis kaptita, li estas sen ceremonioj ekzekutata. En la protokolon oni enskribas, ke li estis mortigita dum forkuro aŭ ĉar li kontraŭstaris. Oni priskribas, kiel li aspektis, faras krucon en la rubrikon kaj la afero estas finita.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024