IGNÁT HERRMANN (1854–1935)
(Foxl Voříšek)
přeložil a vydal MEP (Moraviaj Esperanto-Pioniroj, Olomouc 1932
Povídka z knihy „Foxl Voříšek a jiné historky kratochvilné“ z r. 1913
I.
Mi konfesas, ke ne estus necese ĝeni sinjoron majoron Votruba dum lia
honeste meritita ripozo. Li preskaŭ preterglitas nur en la komenco de ĉi tiu
nepre vera rakonto, posie li intertempe malaperos post kulisoj.
Sed kiel ajn mi meditu, tamen mi ne povas lasi sinjoron majoron Votruba
neĝenata, ĉar lia partopreno en la afero „Fokso-Nukso“ estis sufiĉe
grava. Krom tio ĉiu rakonto devas havi ian komencon kaj la eminentulo, kiu
komisiis min per prilaboro de ĉi tiu materialo, diris al mi premante mian manon
por adiaŭi min:
„Restu nur ĉe la vero, kara amiko. Mi certigas vin, ke ĝi sufiĉos al
vi.“
Mi restas do ĉe la vero kaj ĉe la majoro Votruba.
Sinjoro majoro Votruba ĵus estis matenmanĝinta kaj lia mastrumantino Katy
forportis la malplenan vazaron en la kuirejon. Tutajn dek jarojn priservis jam
ĉi tiu virina oficirservisto sinjoron majoron. Ĉar la tagon, je kiu li estis
laŭmerite pensiita, oni forprenis de la majoro lian fidelan oficirserviston,
por ke li finservu en la kompanio, kaj kiu scias, kie li troviĝas nun post
tutaj dek jaroj. Tamen menciinde estas, ke Katy, kiun sinjoro majoro rekrutigis
por la resto de sia civila vivo, bonege akomodiĝis al la militistaj postuloj de
sinjoro majoro – ja, pro kelka kialo ŝi estis eĉ pli konvena al li, ol lia
iama fidela oficirservisto, Jirka Kramota. Ne estis neeble kaj preskaŭ oni
povis rajte supozi, ke Katy dum sia jun'aĝo ricevis ian militistan fak'edukon.
Efektive ne estas dubinde, ke kelka ŝia kamaradino tuj povus esti envicigita en
kompanion, kaj ankoraŭ malpli dubinde estas, ke ta tuta kompanio sincere ĝojus
pri tia kompletigo.
Post nelonge revenis Katy en la ĉambron kaj transdonis al sia estro leteron,
kiun ĵus alportis leterportisto.
La majoro prenis cigaron el la buŝo, surmetis nazumon, tralegis atente la
adreson, turnis la koverton, denove li turnis ĝin kaj observis poŝtan stampon,
poste li diris al si:
„Kia surprizo – el Polujo! Kiu do – – – ?“
Li distranĉis la koverton, eltiris la leteron, disfaldis ĝin kaj scivole li
serĉis la subskribon.
„Ĉe diablo – Goljat! Kolonelo Goljat! – Do tamen li vivas ankoraŭ! Kaj
kion li volas?“
Post nelonge sciis la majoro, kion la kolonelo volas kaj kion li ne volas. Por
ke ankaŭ la legantoj eksciu tion, jen laŭvorta enhavo de la letero de sinjoro
Goljat:
„Kara, malnova kamarado!
Do ankaŭ min ne plu turmentas la militservo! De post la unua mi sidas en pensio
kaj mi esperas, ke mi sidos en ĝi sufiĉe da jaroj. Memkompreneble, mi promenas
ankaŭ, sed sur ĉevalon mi ne grimpos plu. En nia aĝo oni ne havas superfluon
da kruroj kaj, de post kiam tiuj kruroj apartenas sole al mi kaj al neniu alia,
mi traktas ilin tre zorgeme. Ĉio estas bela, kara malnova kamarado, nur soleco
premas min de tempo al tempo kaj tial mi eksopiris je estaĵo, kiu neprofiteme
plidolĉigus mian solecon.“
„Mil tondroj!“ interrompis majoro Votruba la legadon. „Ĉu tiu maljuna
fraŭlo eble volas edziĝi?!“
„En la ĉi tiea regiono io simila ne estas havebla,“ li daŭrigis la
legadon, „kaj mi rememoras, ke, kiam mi militservis en Praha, hazarde mi venis
en iun tre mallarĝan kaj precipe antaŭ pluvo homece tre malbonodorantan
strateton, kies nomon mi ne scias – kiu el ni rigardis ja tiam la nomojn de
la stratoj! – sed ŝajnas al mi, ke tio estis ie proksime al
Spálená-strato, kie oni vendis birdojn, kaviojn, kuniklojn, simiojn kaj ankaŭ
hundojn. Ĉu vi divenas iam, kion mi volas? Jes, kara malnova kamarado, ne
koleru pri mi, iru en ĉi tiun butikon – vi certe scias pri ĝi – kaj
aranĝu tie, ke oni sendu al mi prezaron, prospekton aŭ ion, laŭ kio mi povus
elekti, je kio mi sopiras. Precipe mi dezirus havi sanan, viglan, purrasan
foksterieron. Ĉu vi komprenas? Neniun bestaĉon, grandan kiel bovido, neniun
bernardan hundon, neniun anglan dogon! Ankaŭ neniun buldogon. Kaj se ili havas
tie iun viglan foksterieron, iom bone edukitan – vi havas ja ankaŭ
tiurilatajn spertojn! – ili sendu ĝin al mi. Jen! Tio estas mia unua zorgo.
Cetere mi esperas, ke per nenio plu mi ĝenos vin. Sana vi estas, espereble. Mi
ankaŭ, dankon al dio, krom malgrandaj malregulaĵoj okazantaj de tempo a1 tempo
en la postaj regionoj. Sed kia helpo, ian difekton oni ĉiam gajnas dum soldata
servo. Adiaŭ! Via malnova, fidela kamarado Goljat.“
Majoro Votruba faldis la leteron, enŝovis ĝin en la koverton, leviĝis de la
brakseĝo.
„Dankon al dio, ke li postulas nenion alian! Mi ektimis jam, ke mi elserĉu
«vivkunulinon» al li! Ekzistas ankaŭ tiaj frenezuloj, kiuj prokrastas tion
ĝis la pensio. Kompreneble poste tio estas tiel nomata plikrudigita
pensio. – Nu bone, al la kamarado Goljat oni povas helpi. – Katy!“
Katy aperis sur la sojlo.
„Jakon, ĉapelon, bastonon, gantojn!“
Kaj surmetante la vestojn la majoro grumblis:
„Do vidu! Li ankaŭ havas jam pensian dekreton! Li opiniis ĉiam, ke li servos
senfine. Jes, jes, kamarado, per ĉio oni satiĝas kaj la hemoroidan vejnon oni
servogajnas pIi eble ol general'pantalonojn. Kaj nun do mi establu
hund'agentejon al mi…“
Li ŝmiris ankoraŭ siajn lipharojn per vakspomado, suprentordis ilin, donis al
Katy kelkajn ordonojn kaj foriris el la domo. – -
La tagmezo pasis, en manĝoĉambro de la majoro jam delonge tablo estis
preparita por tagmanĝo, en la kuirejo eliĝis vaporo el potoj kaj kaseroloj sur
la forno, Katy mem de tempo al tempo malfermadis la pordon aŭskultante en la
direkto al la ŝtuparo, ĉu ŝia estro kaj ordonanto revenas jam. – Fine
ekaŭdiĝis malsupre en la koridoro konataj paŝoj kaj Katy rapidis en la
manĝoĉambron por verŝi supon sur teleron. – – -
Hodiaŭ la majoro ne ekkuŝis tuj post la tagmanĝo. Manĝinte li eksidis ĉe la
skribtablo, elserĉis sub la submetaĵo leterpaperon, por respondi al la malnova
kunbatalinto, surmetis nazumon kaj, rigardante la paperon de malproksime laŭ
maniero de malmiopuloj, li ekskribis per forta mano, per grandaj kaj piniformaj
literoj. Nin interesas nur la parto, kiu koncernis la hundon kaj ĝi tekstis:
„Vian deziron mi plenumis senprokraste kaj ne hezitante mi iris rekte al
Dagobert Hornys: Vi ne povis opinii iun alian ol Dagoberton Hornys. Kvankam en
Praha ekzistas multaj tre mallarĝaj stratetoj, kiuj malbonodoras tre homece ne
nur antaŭ pluvo, sed ankaŭ dum pluvo kaj post pluvo, sed sole en unu tia
strateto estas vendejo de malgranda kvarpieda kaj plumhava bestaro, kaj tio
estas la butiko de Dagobert Hornys, proksime al Spálená-strato. Al ĉi tiu
homo mi direktis do miajn miajn paŝojn kaj komunikis al li, kion vi komisiis al
mi. Kaj mi venis dum feliĉa momento. Ĵus li havas vendebla tre perfektan,
purrasan, unujaran foksterieron kaj postulas por ĝi cent kronojn. Feliĉ'okaze
li havas ankaŭ ĝian amatoran memfaritan fofografaĵon – li fotografis la
hundon, kiam ĝi embuske staris super musa truo. Belega pozicio! Mi ordonis do,
ke li tuj sendu al vi la fotografaĵon – postmorgaŭ vi havos ĝin – kaj
ke li rezervu la hundon ĝis via respondo. Plej bone vi aranĝus la aferon per
telegrafo. Fakulo, kapitano Krohl, kiun mi invitis al la esploro, konfirmis al
mi, ke 1) la besto estas de sendifekta raso, 2) ke ĝi havas neriproĉindan
staturon kaj 3) ke al frato ĝi valoras minimume cent kronojn. – Ĉion pluan
intertraktu senpere kun Dagobert Hornys, kiu estas pruvita specialisto kaj
ĉiurilate serioza firmo. – Mi rimarkigas ankoraŭ nur, ke ĉi tiu fokso, kiu
ankaŭ aŭdas je la nomo «Fokso», havas tre belan, simetrian maskon
(desegnaĵon sur la vizaĝo) kaj ke ĝiaj gepatroj ricevis la unuan premion dum
la antaŭpasintjara ĉi tiea hund'ekspozicio. Vi vidas do, ke ĝi devenas de
bona familio. Hornys aserfas, ke ĝi ne ĉagrenos vin kai ke ĝi povus esti
modelo en ĉiu eduka instituto. Entute ia hunda miraklo – laŭ asertoj de
Dagobert Hornys.“
Per tio finiĝis la tasko de sinjoro majoro Votruba. Pluaj diplomataj
intertraktoj okazis poste nur inter sinjoroj kolonelo Goljat kaj zoologo Hornys.
Pli poste enmiksis sin ankaŭ aliaj instancoj – sed tion oni lasu al la
evoluo de ĉi tiu rimarkinda okazaĵo. Oni ne antaŭkuru. -
Du tagojn pli poste estis enmanigita al sinjoro Dagobert Hornys jena
telegramo:
„Fotografaĵo kontentigas. Se ofertita hundo precize portretita, mi aĉetas.
Duonprezo per poŝtmandato, reston post ricevo de besto. Sendu eksprese per
rapidegtrajno! Kolonelo Goljai.“
Dagobert Hornys alpaŝis belaspektan budeton en angulo de sia vendejo kaj
parolis en ĝin preskaŭ kortuŝe:
„Vidu, Fokso, jam vi estas vendita kvazaŭ Jozefo de Egiptujo! Sed estu
kontenta, vi venos al bona sinjoro, al kolonelo, vi havos indan oficon. Tia
sinjoro scias, kiel trakti tian pursangan beston. Li estimos vin kaj havos
memoraĵon je Praha. Kaj vi kondutu honeste. Ĝis Polujo vi venos, preskaŭ al
la rusa landlimo. Pecegon da mondo vi vidos, friponeto, kaj havos bonajn
spertojn. Satmanĝu kaj morgaŭ matene vi veturos. Preskaŭ nevolonte mi
adiaŭas vin, sed por parado mi ne povas vin havi. Vi kadukiĝus ĉi tie. Viaj
talento kaj kapableco vokas vin aliloken.“
Fokso kun konvena atento finaŭskultis la alparolon de sia estro kaj, kiam ĝia
ĝisnuna nutranto finis, ekbojis Fokso laŭtege: „Haf, haf, haf!“
Tio signifis verŝajne, ke ĝi komprenas sian estron, ke ĝi konsentas, ja eĉ
ĝojatendas la longan vojaĝon.
Frumatene sinjoro Hornys enigis la karan Fokson en fortikan keston, en kies
kovrilo estis krado, kaj unu horon p1i poste la kvarpieda turisfo en la kesto
estis ŝovita en vagonon de rapidegtrajno, kiu forveturas el la ŝtata stacidomo
en Hybernská-strato.
Kiel ajn estu imaginta la kara pasaĝero sian vojaĝon per rapidegtrajno laŭ la
vortoj de sinjoro Hornys, certe estas, ke la efektivaĵo nepre ne kongruis kun
la imago. Ĝi supozis, ke ĝi vidos do pecegon da mondo, sed el sia kesto ĝi
vidis nepre nenion. Ĝi konkludis eble, ke ĝi veturos en ia sociefo – ankaŭ
tio estis erara konkludo. Ĝi sentis nur, ke io kun ĝi forkuras, ke la
kesto – ĝia malliberejo – tremas kaj ŝanceliĝas, de tempo al tempo eĉ
saltetas, kvazaŭ diablo skuus ĝin, kaj ĉiu tiu ĉi sovaĝa movo estis
akompanata per inferaj bruego, zumado, kurado, ĝemado, frapado kaj per diversaj
aliaj sonegoj, por kiuj ĝi eĉ ne havis ĝustan esprimon en sia – spirite
malriĉa – hunda lingvo kaj pensado.
Komence ĝi estis ege konsternita. Pli poste ĝi rabiiĝis kaj bojadis kaj
ĝemblekadis intencante eldevigi per tio, ke oni liberlasu ĝin el la kesto.
Preskaŭ ĝi raŭkiĝis – sed neniu atentis ĝin. Ĝi kvietiĝis do,
kaŭriĝis en angulo de sia kaĝo kaj tremis pro angoro, kio okazos ankoraŭ.
Kaj fine ĝi estis venkita de grandega laciĝo. La ŝanceligilo kelkfoje haltis
kaj Fokso ĉiufoje stariĝis esperante, ke oni liberlasos ĝin el la kesto. Vana
trompiĝo! Ĝi aŭdis nur diversajn ekkriojn, sed ne komprenis, ke ili signifas:
Kolín, Pardubice. Kaj pli frue ol ĝi konsciiĝis, denove tio bruegis pluen.
Nur nun ekhaltis la trajno pli longan tempon – al Fokso estis tute
indiferente, kie tio okazis. Ekknaris radetoj sub la pordo de la ŝarĝvagono,
en la vagono pliheliĝis kaj tra la krado falis luma radio en la hundan
malliberejon. Ies mano ektuŝis la keston, tiris ĝin al la vagonrando kaj post
ia manipulacio ĝi forigis aŭ nur malfermis la kradon.
Tion faris stacia dungito – ie en Choceň, aŭ Třebová – kies tasko
estas, ĝuste en ĉi tiu stacio doni al vivaĵoj akvon, eventuale ankaŭ
nutraĵon por refreŝigo.
La dungito sciis bone, kio estas farota en la kesto, sed Fokso ne sciis tion.
Fokso laŭŝajne opiniis, ke ĝi devas „elŝtupi“ – la kondukistoj
vok'invitis ja al io simila. Sed eĉ se ili ne invitus, Fokso estis ĝuste sata
de tiu frenezega veturo kaj, kiam la krado super ĝi malfermiĝis kaj kiam
ekblovis al ĝi fluo de freŝa aero – ne meditante kaj ne demandante ĝi
eksaltis dum laŭtega bojado, la stacia dungito ekŝanceliĝis pro ektimo kaj en
plej proksima momento ne restis eĉ postsigno de Fokso. Atentante nek
„Elirejon“ nek la stacian dungiton, kiu reprenis tie vojaĝbiletojn de
elirantaj pasaĝeroj, Fokso, kiu cetere ne havis vojaĝbileton, kuregis sencele
ien, direktante sin sole laŭ sia instinkto. Kaj se ĝi en tiu momento meditis
pri io, certe ĝi decidiĝis, ke ĝi ne plu eniros tiun kaĝon kaj tiun
malbenitan ŝanceligilon. Kaj kiu konas hundojn de tia temperamento, kian havis
Fokso, kredos, ke ĝi restis fidela al sia decido kaj ke ĝi – ne revenis.
Sed intertempe staris tute konsternita la malfeliĉa trinkigisto de vojaĝantaj
hundoj apud la malplena kaĝo kaj kvazaŭ hipnotigita li postrigardis la
forkuregantan Fokson.
„Jezuo, Maria, Jozefo – tiu bestaĉo entute forkuris!“ li ekĝemis.
Unuamomente li ekintencis postkuri la bestaĉon por kapti ĝin kaj la dekstra
piedo ekflugis jam antaŭen, sed en la sama momento malfeliĉa dungito
konsciiĝis pri la tuta teruro de la afero. La trajno pluveturos post kelkaj
minutoj – ĝis tiam denove devas esti en la kesto hundo kaj la krado super la
hundo devas esti fiksita – sed kiel kapti la malbenitan forkurinton, se ĝi
entute ne estas videbla – kaj krom tio li devas eviti alarman bruon, li ne
povas konfesi sian malatenton por ne havi malagrablaĵojn kun siaj superuloj. En
tiaj cirkonstancoj estis bona konsilo efektive tro kara!
Sed krizaj momentoj rezultigas ofte nekredindajn ideojn kaj kuraĝon. Io simila
traflugis nun la cerbon de la dungito, kies tuta ekzistado – eble – estis
en danĝero. La loĝejo de ĉi tiu viro ne estis malproksime – kaj en la
loĝejo gardis lia fidela hundo, hundo Nukso, lia ĝojo dumtage kaj lia fidela
akompananto dumnokte, kiam ĝi kun sia estro garde rondiradis la stacidomon,
preter tenejoj kaj preter aregoj da karbo.
Kelke da saltpaŝoj kaj la viro estis en sia loĝejo.
„Nukso!“
Nukso alkuris flate alpremante sin.
„Rapide post mi!“
Nukso postkuris la estron al la vagono. Kaj jen, neatendite ĝia estro kaptis
ĝin je la „kolumo“, levis ĝin kaj ĵetis en la kaĝon de Fokso, la krado
super ĝi frapfermiĝis, la viro ekĝemis ankoraŭ „Nukso, mia kara
Nukso!“ – Laŭlonge de la trajno eksonis la vok'anoncoj: „Prete!“ La
trajnestro trumpetis, ĉiuj vagonoj ekskuiĝis, la trajno ekmoviĝis – Nukso
vojaĝis al Polujo.