LADISLAV VLADYKA
Kolportistoj, disvendantaj ĉe stratanguloj tagmezajn ĵurnalojn, vokadis je
preterpasantoj kaj, tretante de unu piedo sur la alian, ili suprenlevadis
ekscitite la manon tenantan la ĵurnalon, kaj kriis:
„Sensacia trovaĵo en Košíře! – Viktimo de periferio! Morta kaj tute
senvestigita junulino trovita sur la strato! Ĉu nova Šmukýřka?“
La preterpasantoj amasiĝadis ĉirkaŭ la kolportistoj kaj prenadis la gazetojn
el iliaj manoj: Foririnte kelkajn paŝojn, ili haltadis, legante el malfalditaj
ĵurnaloj.
La popolo de Praha havis sensacion, kiu plenigadis ĝiajn scivolajn okulojn kaj
sentojn per emociaj kaj akraj imagoj. Sub dike presitaj titoloj nigris en la
ĵurnaloj konciza priskribo de la okazaĵo. Evidente la tagmezaj ĵurnaloj estis
sciigitaj pri la okazaĵo nur malfrue kaj kapablis publikigi nur plej gravajn
sciindaĵojn. Sole „La Tagmezo“ pruvis sian aktualemon kaj dediĉis al la
trovaĵo konsiderindan parton de la unua paĝo:
!! Terura trovaĵo en Košíře !!
Hodiaŭ matene, proksimume post la sepa, trovis pasantoj apud la ŝoseo al
Plzeň malantaŭ Košíře proksime de kruco, kiu staras ĉe disvojiĝo apud la
kasofabriko de Volaňský & Ko, kadavron de junulino tute sen vestoj kaj
ŝuoj. La pasantoj kovris la kadavron per peco de sakŝtofo trovita proksime de
ĝi kaj venigis policiston. Nia redaktoro, kiu senprokraste forveturis al la
trovejo, telefonas al ni jenajn detalojn pri la terura trovaĵo:
La trovejo de la kadavro de tiu kompatinda junulino situas proksimume kvar
minutojn post la finstacio de la elektra tramlinio numero naŭ. Ĉe la dekstra
stratflanko, se oni iras en la direkto al Plzeň, post la bieno Zámečnice
ĉirkaŭita de ĝardeno, en kiu vekas atenton altaj kaŝtanarboj, dispartigantaj
la ĝardenon per aleo kaj malantaŭ ĝuste nun konstruata domo en senkultura
kampo proksimume tri metrojn pli alta ol estas la strato, de kiu ĝi estas
apartigita per muro prezentas sin la bieno Klimentka, unuetaĝa konstruaĵo kun
aligitaj stalo kaj garbejo. Proksimume sesdek metrojn malantaŭ Klimentka la
menciita apartiga muro deflankiĝas de la ŝoseo kaj lasas tiel okmetran spacon
por herbejo kun aleo, tra kiu kondukas irvojeto paralele al la ŝoseo. Apud
malgranda ŝtonkruco la irvojeto kondukas denove sur la ŝoseon, de kiu samloke
deflankiĝas vojo al la brikfarejo de Bečka kaj pluen al la tombejo de
Košíře. Iom post la kruco malantaŭ arbustaĵo, kiu borderas la kamporandon
super la muro, trovis hodiaŭ matene preterpasantoj nudan kadavron de junulino.
La kadavro restis nerimarkita de pli fruaj pasantoj – oni devas mencii, ke de
post frumatenaj horoj trapasas tie al Praha granda aro da veturiloj kaj precipe
konsiderinda nombro da laboristoj – al la policejo en Košíře alportis la
unuan sciigon iu junulo, kiu tamen diris, ke malantaŭ Klimentka oni trovis
svenintan virinon, tute senvestigitan.
El la policejo oni teletonis do senprokraste, por venigi veturilon de la
savbrigado, kiu post kvaronhoro alvenis al la trovejo. Intertempe estis venigita
ankaŭ kuracisto el proksimaj komunumaj domoj, kiu esploris la trovitan
junulinon. Proksimume dudek policistoj nur penege retenadis la amasiĝintajn
homojn.
La rezulto de la kuracista esploro estis neatendita. La kuracisto konstatis, ke
la kadavro estas ankoraŭ varma sed la koro ne batas plu. Eĉ plej malfortan
spiradon li ne kapablis konstati. Sur la tuta korpo, kiom estis konstateble dum
la unua esploro, estas videbla neniu vundo des malpli tia, kia povus rezultigi
morton. Nur sur la maldekstra piedo havis la nudpieda junulino malgrandan
vundon, devenantan versimile de akra objekto – eble de vitro – sur kiun la
junulino estis paŝinta. Ĉi tiu vundo sangis, sed kiam la kadavro estis
trovita, la sango estis jam koagulinta. Ĉar la kuracisto konstatis morton, la
aŭtomobilo de la savbrigado reveturis kaj la kadavro restis sur la trovejo ĝis
alveno de juĝa komisiono. Intertempe estis necese plimultigi la polican
gardistaron, ĉar el proksimaj domoj alvenadis ĉiam kaj ĉiam novaj scivoluloj.
Pri la trovaĵo oni diskutadis emociite kaj esprimadis plej diversajn
kombinaĵojn. Intertempe la polico tuj sur la loko demand'esploris kelkajn
atestantojn. Ĝis nun nenio grava estis konstatita.
Je la naŭa: Juĝa komisiono, kiu venis al la trovejo, konstatis morton de la
junulino, sed la kadavro estis jam tute malvarma. Tial ordonis la komisiono
veturigi la kadavron en la kadavrejon sur la tombejo en Košíře, kie okazos
sekcado. Ĝis nun oni ne sukcesis trovi eĉ la plej etan postsignon pri la
farintoj aŭ pri la farinto.
La loĝantoj de proksimaj domoj kolportas indigne la opinion, ke temas eble pri
abomeninda misuzo de la junulino, kiel okazis iam apud la bieno Šmukýřka. Pli
aĝaj legantoj rememoros ankoraŭ ĉi tiun okazaĵon kaj ĝian finiĝon per
verdikto de la asiztribunalo. Sed la iama periferio de Košíře malaperis post
konstruo de novaj konstruaĵ'kolonioj kaj precipe de familiaj dometoj ne nur sur
Šumava, Pernikářka kaj apud Klikovka, sed ankaŭ sur la alia flanko de la
valo sur Václavka, apud la ŝoseo al Jinonice, ja oni konstruis kolonion de
familiaj dometoj eĉ post Cibulky en la direkto al Motol. Kaj en la lasta jaro
estis konstruita tre vasta kolonio de malgrandaj lu'domoj malantaŭ Václavka
ĝis Cibulky kaj suden ĝis la fervojo, kiu traveturas ĉi tie sub la monteto
Vidoule.
Sed oni rememorigas pri mistera morto de Kočová, prostituulino en Karlín, kiu
proksimume komence de februaro estis trovita morta kaj senvestigita sur la
soldata ekzercejo post la Invalidejo en Karlín, tamen konstati la kialon de
ŝia morto ne estis eble.
Senpere antaŭ finredakto de la ĵurnalo telefonas nia redaktoro sensacian
kaj – ni konfesas – ankaŭ sufiĉe strangan ŝanĝon en la okazaĵo en
Košíře:
Kiam oni levis la kadavron por povi meti ĝin sur la veturilon, per kiu ĝi
estis veturigota en kadavrejon sur la tombejo de Košíře, deglitis de la
vizaĝo de la kompatindulino la sakŝtojo, per kiu ĝi estis kovrita. En la sama
momento iu virino kun malespera ekkrio trapenetris la kordonon de la policanoj
kaj ĵetinte sin al la kadavro, pli frue ol oni kapablis malhelpi ŝin, ŝi
ĉirkaŭbrakis kaj premis la kapon de la mortintino al sia brusto kaj kriis
laŭte:
„Manjo, mia infano, mia Manjo!“
La ĉeestantoj ege emociiĝis kaj virinoj komencis plori. Nur post grandega peno
sukcesis la policanoj fortiri la virinon de la kadavro. Unu el la policanoj, kiu
konis la plorantan virinon, nomatan Karolina Votýpková kaj loĝantan en
Plzeňská-strato nro. 256, trankviligadis ŝin:
„Sinjorino Votýpková, kiel vi kondutas ĉi tie? Via filino mortis ja
antaŭhieraŭ kaj hieraŭ ŝi estis transportita al la kadavrejo. Trankviliĝu
do!“
Sed la virino kriis:
„Manjo, mia ora Manjo! Ne malhelpu min, lasu min al ŝi! Tio estas ja mia
Manjo!“
La policanoj forgesis ĝustatempe kovri la vizaĝon de la mortintino kaj tuj
eksonis ankaŭ aliaj voĉoj:
„Tio estas Manjo Votýpková, tio ŝi estas. Sinjorino Votýpková estas
prava.“
Tute konsternitaj demandis la policanoj:
„Kiu povas diri, ke ĉi tiu mortintino estas Mario Votýpková?“
Du virinoj alpaŝis kaj per grandaj okuloj rigardis la vizaĝon de la
kadavro.
„Jes, tio estas Manjo Votýpková, mi rekonas ŝin.“
„Ankaŭ, mi rekonas ŝin.“
Ili retiris sin timigitaj kaj la aro de emociitaj alrigardantoj fermiĝis post
ili. Kelkan tempon estis tiom silente, ke estis klare aŭdebla merlo kantanta
super la proksima ŝtonrompejo. Poste la rondon, ĉirkaŭitan de silentaj homoj,
trapenetris amaraj kaj terure malgajaj vortoj:
„Oni mortigis vin, jes, mortigis; ankoraŭ hodiaŭ matene vi estis varma! Mia
Manjo!“
Votýpková sveninte falis teren kaj kelkaj viroj forportis ŝin en la proksiman
Klimentka. La mortan junulinon oni veturigis en la kadavrejon en la tombejo de
Košíře.
Pliajn detalojn ni publikigos morgaŭ matene.