zkompiloval Dr. Stanislav Kamarýt
vydali MEP, Olomouc 1935
Abiogenezo č. prvoplození, prvoplozenie, g.
Urzeugung.
Spontanea generado, estiĝo de la vivo en siaj plej primitivaj formoj el la
neorganika materio. Konvinko, ke abiogenezo estas ebla, bazas sur la fakto, ke
ĉiuj vivaĵoj konsiatas el la samaj elementoj kiel la „neviva“ materio kaj
ke inter la ŝtofoj komponantaj vivajn korpojn validas la samaj leĝoj kemiaj,
kiaj validas inter ŝtofoj el korpoj nevivaj. Tion plej konvinke pruvas la ĉiam
pli vasta sperto, ke oni povas produkti en la kemiista vitro ĉiajn ŝtofojn
trovatajn en la vivaj korpoj. Kontraŭ tiu ĉi sperto staras sperto ne malpli
ampleksa kaj ne malpli konvinka, ke ĝis nun malsukcesis ĉiuj provoj produkti
ian ajn formon de la vivo. Tiu negativa rezulto pruvadus konkludon, ke vivo
estas fenomeno de alia kvalito, kiu produktas sin mem nepovante rezulti el
ŝtofoj nevivaj; do, ke abiogenezo ne estas ebla. Tiu ĉi konvinko malfacile
klarigas, kiele estiĝis la vivo sur nia planedo, se ĝi ne estis kreita de la
Dio. Tiam estus ebla sole supozo, ke la vivo aŭ la viveroj enpenetris sur nian
terglobon el la mondspaco, ke ili alflugis sur la teran surfacon kiel
„k o s m o z o o j“. Spallanzani pruvis en jaro 1765, ke por estiĝo
de iu vivaĵo estias ĉiam necesa „ĝermo“. Pasteur (1862) pruvis en sia
glora esploro „pri la organismaj korpetoj en atmosfero enestantaj“, ke en la
aero ĉiam estas organismaj ĝermoj, kiuj enfalas en likvaĵojn senĝermajn kaj
en ili vivas kaj kreskas. Pri eltrovo de Pasteur oni ofte proklamadis, ke ĝi
pruvis neeblecon de abiogenezo; tio ne estis ĝusta, ĉar ĝi sole pruvis, ke
organismoj ne povas estiĝi sub certaj artefaritaj kondiĉoj, sed neniel, ke sub
aliaj kondiĉoj ili ne eblus estiĝi. Ernest Häckel en j.1866 proklamis tre
laŭte kaj konvinke kredon, ke abiogenezo estas ebla; lin sekvis en tiu konvinko
Nägeli, Pflüger, Roux kaj aliaj. Sed kvankam dum la lastaj dudek jaroj
plurfoje estis anoncitaj sukcesoj en eksperimentoj produkti vivantan materion,
tamen ĉiam montriĝis, ke la esploranto trompis sin mem kaj ke la observataj
fenomenoj estas klarigeblaj alimaniere ol per viviĝo de la neviva materio aŭ,
ke la aranĝo de la eksperimento estas erariga. Ankaŭ kemiaj sintezoj de tre
komplikaj organikaj ŝtofoj (albuminoj, hematino) ŝajnis esperigaj por fina
sukceso de sintezo de la viva materio. Tamen en la plej nova tempo oni estas
ĝenerale malpli konvinkita, ke tia sintezo baldaŭ sukcesos.
Absoluto a. the absolute. č. absolutno, f. l'absolu, g.
das Absolute.
En metafiziko: Esto, kiu ne dependas de alia esto, ne estas de alia esto
kondiĉata aŭ limigata, kiu estas pensata sen ĉiu supozo, kiu ekzistas per si
mem kaj por si mem, kiu estas kaŭzo de la cetera esto. Absoluta estas, kio
ekzistas en si kaj estas konceptebla per si“ (Spinoza). La vorto absoluta
estas nun pli ofte uzata sole por montri, ke io dirita pri ia aĵo validas
traktata en si mem, do interne“ (Kant, Kritiko de la pura intelekto). En la
religioj estas la absoluta esto Dio. J. G. Fichte parolas pri absoluta Mi. T. W.
Schelling pri la absoluta intelekto. Artur Schopenhauer jene parolas kontraŭ
babilado pri absoluto“: La valideco de la propozicio pri la kaŭzo kuŝas
tiome en formo de la konscio, ke oni nepre ne povas al si objektive imagi ion,
kio ne postulus por si pluan kialon. Ke al iuj ilia malvigleco rekomendas ie
ekstari kaj ian absoluton akcepti, tio povas nenion fari kontraŭ tiu aksioma
certeco apriora.“ – En logiko: terminoj absolutaj metataj kontraŭ terminoj
relativaj signifas nociojn rigardantajn sendependaj en tiu senco, ke oni metas
ilin kvazaŭ enhavantajn neniajn rilatojn al aliaj terminoj. Homo estas termino
absoluta, patro relativa“ (Litré). – En natursciencoj: Sendependa de ĉiu
arbitra mezurilo: Absolutaj pozicio, movo, temperaturo.
Abstraktado a., f. abstraction, č. abstrakce,
abstrakcia, g. Abstraktion.
Pensa procedo, per kiu ni venas el imagaĵoj specialaj al imagaĵoj ĝeneralaj
eligante la signojn akcidencajn, nenecesajn, apudajn kaj kunigante la signojn
esencajn, bezonajn kaj tial ĉefajn. La tiele konstruitaj pli ĝeneralaj
imagaĵoj estas, kompare kun la imagaĵoj specialaj, artefaritaj, malpli naturaj
ol la specialaj. La elekto de signoj, kiujn nia abstraktado konservas kaj kiujn
ĝi eligas, dependas de la celo, pro kiu ni kreas la abstraktaĵojn. La fina
abstrakta rezulto estas logika konceptaĵo. Estas klare, ke enhavo de logika
konceptaĵo diferencas laŭ la intereso de ĝia kreinto. Ekzemple konceptaĵo de
domo ne estas la sama por arkitekturo kaj por imposta sistemo; same konceptaĵo
de floro tre grave diferencas por botanikisto kaj por pentristo. Kaj tamen ĉe
ambaŭ ekzemploj temas pri imagaĵoj tre abstraktaj. A b s t r a k t a j oni
nomas nun laŭ W. Wundt jenajn konceptaĵojn, al kiuj ne respondas adekvataj
anstataŭantaj imagaĵoj.“ Th. Ziehen volas tute forigi la terminon abstrakta
el filozofa lingvo, ĉar ĝi pro sia neprecizeco ofte helpis pruvadi
metafizikajn trompaĵojn. Li volas anstataŭigi ĝin per du vortoj: ĝ e n e r a
1 i g i kaj i z o 1 i g i, kiuj nomigas la du vojojn, per kiuj oni
abstraktas: aŭ eligante per vortoj la imagaĵojn el unueco de ia aĵo
(izoligado) aŭ kunigante la komunajn signojn de similaj aĵoj en kunigantan
konceptaĵon (ĝeneraligo).