Jiří Mahen (1882–1939)

LUNATIKA (Náměsíčný)

Dramatický sketch z r. 1765, odehrávající se kolem r. 1765. Přeložil Jiří Vítězslav Šamla. Vyšlo cyklostylem v Brně v r. 1934.


(Antaŭĉambro al dormejo de la markizino. Malantaŭe granda pordo kondukanta sur larĝan kastelan peristilon; maldekstre de la pordo larĝa fenestro, ĉe la muro granda tualettablo, en la antaŭo pordo en ĉambron, dekstre granda kanapo kaj pordo en antaŭĉambron.)

Markizino (sidas vestita en duonnegliĝo antaŭ la tualettablo). Kiel malfrue estas?

Ĉambristino (devestas la sinjorinon) Duonnokto.

Markizino Vi iru jam dormi. Kial vi hezitas?

Ĉambristino Mi volus akompani sinjorinon markizinon en la liton.

Markizino Vi estas superstiĉa, Adelo, en ĉio kaj superstiĉeco, mia kara, ne estas jam laŭmoda. Tuj frumatene vi rakontas al mi pri sovaĝa virbovo, kiu en sonĝo vin pelis tra vilaĝoj,–- sovaĝa virbovo, ho, ho, – pri malklara akvo super tuta lando vaste kaj malproksime – ni ne scias, neniam ni scias, kio okazos kaj plej bone estas resti trankvila. Iru dormi kaj ĉion ceteran translasu al la preĝo. (Ŝi ekstaras kaj iras tien kaj reen.)

Ĉambristino (foriras, hezitas) Ankoraŭ ion mi diros al la markizino.

Markizino Ĝi estas –?

Ĉambristino (flustras) Estia al mi transdonita saketo da ormoneroj.

Markizino De kiu?

Ĉambristino Mi ne scias.

Markizino (mezuras la ĉambristinon per sia esplorema rigardo, glacie – malarde) Almenaŭ vi havos por edziĝfesto kun la supera ĉambristo. Kaj kie vi trovis la monon?

Ĉambristino En mia ĉambreto. Ĝi estis en ŝranko. Ĝi aperis kvazaŭ mirakle.

(Paŭzo)

Markizino (ekskuas la kapon) Vi iru jam.

Ĉambristino Ĉu sinjorino markizino ordonas?

Markizino Jes.

Ĉambristino (riverenco) Mi preĝos por sinjorino markizino, tio estis abomenaj kaj teruraj sonĝoj.

Markizino Jes, mia infano, sed dormu trankvile. Mi esperas, ke ni ĉiuj trankvile dormos.

Ĉambristino (malrapide foriras)

Markizino (duonkokete ridetante). Esccpte min. (Ŝi iras tra la ĉambro, eksidas antaŭ la spegulo, subite ŝi rektiĝas, turnas sian vizaĝon kontraŭ la dekstra pordo, aŭdiĝas paŝoj).

Vikomto (kurenfalas. Junulo. Li duonfermas la pordon kaj staras.)

Markizino (ridetante, tamen severe). Mi sciis tion.

Vikomto Mia, mia belega, sopirata.

Markizino Sinjoro vikomto!

Vikomto Mia kun ĉio kio estas plej bela sub tiu ĉi ĉielo, por eterne mia! (Li iras al ŝi).

Markizino Ĉu vi frenezas?

Vikomto Certe, sed mi estas feliĉa.

Markizino Li ekvidos vin ĉi tie – ni estos malfeliĉaj.

Vikomto Mi scias pri neniu.

Markizino Vi devas scii pri li.

Vikomto Mi scias pri neniu escepte vin. Ferminte la okulojn, mi vidas vin serĉese antaŭ mi, kiel mi vidis vin hodiaŭ, la plej belan de ĉiuj reĝinoj.

Markizino Sinjoro vikomto, la afero estas ekstreme grava. Vi subaĉetis la servistinon, ĉu vi alvenis por travivi aventurojn kun mi? La afero estas en maksimuma grado saerioza. Ĉu vi scias pri tio?

Vikomto Mi scias pri tio.

Markizino Ĝi estas frenezaĵo.

Vikomto Sorĉa frenezaĵo..... (li falas sur genuojn.)

Markizino Ekstaru, rapide foriru.

Vikomto Mi ne kapablas, mi ne darfas. Ĉiuj miaj sensoj malpermesas ĝin al mi. Ĝin malpermesas al mi mia pasio, ne konanta limojn kaj kiu eĉ tra la koridoro ne iris piedfingre, sed rapidis ĉi tien per flugiloj kvazaŭ fulmo rekte kaj senhezite.

Markizino Vikomto de Brazay.

Vikomto Ĉu vi ne aŭdas min?

Markizino Li mortigos vin, trovinte vin ĉi tie.

Vikomto (ridetante) Ne mortigos. (Li volas ekpreni ŝin en siajn brakojn).

Markizino (rapide returnpaŝas).

Vikomto Mi amas vin … hieraŭ, kiam vi staris en la arbaro sub branĉaro de fago, ĉiela rigardo por la okuloj de nimfoj, hodiaŭ, kiam vi sidis ĉe la tablo, ĉiela bildo por la rigardo, sankta virgulino sur vando –

Markizino (returniras al la muro).

Vikomto (ekstaras, sed denove falas al ŝiaj piedoj). Aĥ, mi volus ĉe vi konfesi ĉiun mian feliĉon, kiu nun plenigas mian bruston, mi volus rakonti al vi pri unusola sinjorino, kiun konas mia animo!

Markizino (severe) Vi blasfemas.

Vikomto (ĵuras) Eĉ la Dio en la ĉielo ne havas tian potencon super mi kiel mia amo al vi. Mi estas tute konfuzita pro ĝi, mi ne plu estas sperta pri io ajn en la mondo kaj mi scias, ke ĉio, kion mi nur kapablas adori, estas la unusola nomo, la nomo de ĉiuj nomoj: Mnon, Manon, Manon… (Li kisas randon de ŝia vesto).

Markizino (metas sian manon sur lian kapon). Vikomto.

Vikomto Kion vi respondos al mi?

Markizino Eĉ nur momenton vi ne rajtas resti ĉi tie.

Vikomto Ĉu vi elpelos min kvazaŭ malsaĝan knabon?

Markizino Estu saĝa. La nokto estas profunda, sed perfida por intrigoj de ĉiuj geamantoj, kiuj ni ne povas esti.

Vikomto Ni devas esti tiuj.

Markizino Ne eble.

Vikomto (malrapide leviĝis, iom cedas). Vi amas alian.

Markizino Kiun?

Vikomto Oni diras – oh, ĉu entute mi parolu pri tio, mi, kiu vidas en vi sian diaĵon?

Markizino Parolu. Ni estas homoj.

Vikomto Vi amas alian.

Markizino Kiun?

Vikomto La markizon de Berthelemont, kiu estis amiko de via edzo…

Markizino (havante manon sur sia frunto). Markizo de Berthelemont, pri kio vi rakontas?

Vikomto (konfuze) Do ĝi ne estis vera?

Markizino (Paŭzo) Li estis kiel vi …

Vikomto (arde) Markizino.

Markizino (rifuze) Ni ne povas fariĝi geamantoj, ĉar …

Vikomto Do ĉu li estis iu alia?

Markizino Kiu?

Vikomto (kun kunpremitaj lipoj) Sinjoro de Groailles.

Markizino (kvazaŭ en sonĝoj). Markizo de Berthelemont kaj sinjoro de Groailles – pri kio vi parolas kun mi, penetrinte nokte en mian ĉambron?

Vikomto Mi amas vin, vi devas aparteni al neniu, neniu en la mondo krom al mi. (Denove li aliras ŝin).

Markizino (fiere) Mi apartenis, al kiu mi apartenis … (Ŝi staras severa kaj bela kontraŭ li). Sinjoro Vi komto.


Náměsíčný – český originál v digitalizované podobě


Soubory
rtf Mahen - Lunatika.rtf (79.18 kB)
pdf Mahen - Lunatika.pdf (151.78 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024