VLAĎA HVĚZDENSKÝ (STELECULO)

Pro LA ĈARMA AMO – PRO LA RAVA PARADIZO

La moravanina kaj slovenana sangoj
miksitaj kune — kiel povis disflori?
En mi, en l'okuloj kaj sur la vangoj
angore floras la homa histori'!…

Mia naskiĝland', ho kara Moravi',
laŭleĝe mi estas tie ĉi »La fremdulo«,
kio povas plej efike poeton ravi,
se mi fariĝis fatale senhejmulo.

Mia naskiĝland', ho kara Moravi',
loko de l' mia plej kruela fart',
mi mem ja kapablas min savi
ĉe la altaro de l' genia art'.

50 jaran jubileon de Esperant' mi festas,
ekeldonante tiun ĉi etan volumon;
tiamaniere laŭ tio, kio mi estas
ĝis la mort' mi portados la lumon.

1. VIII. 1937

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024