František OMELKA (1904–1960), pedagog a autor knih pro mládež, z nichž některé sám přeložil do esperanta; mezi jeho ilustrátory patřil i Zdeněk Burian
Jeho překlady do esperanta se nacházejí mj. v databázi Gutenberg.
(„Tondova dobrodružství“)
ELDONEJO DE MALKARAJ LIBROJ: BRNO, 1937. Vytiskla tiskárna A. Pražák, Jablonné n.O.
Dobrodružný příběh pro mládež popisuje popisuje cestu patnáctiletého Tondy Ratajského za strýcem do Itálie a pak do Tunisu a přes Saharu, kde překazí loupežný útok domorodců proti karavaně a jen taktak nepřijde sám o život.
Celý překlad je ke stažení na konci této stránky.
FORVETURO
La tuta familio akompanis Antonion al la stacidomo. Ĉiuj silentis. La
patrino sensukcese klopodis kaŝi abundajn larmojn. Eĉ liaj du pli aĝaj
fratinoj, kiuj ĉiam nur ridis kaj kantis, iris apude: serioze, kvazaŭ ili
akompanus lin en la militon, kie ĉe ĉiu paŝo atendas la morto.
Nur Antonio iris fiere, plenigita de ĝojo kaj feliĉo. Kaj kial li ne estus
feliĉa, se hodiaŭ komencas plenumiĝi lia malnova revo! Li veturos en la
mondon! Ne en Brno-n aŭ Praĝo-n, sed en veran fremdlandon, en Afrikon! Kiom
bele estas, ke la sorto efektivigas lian plej ardan revon!
Lia tuta ĝisnuna vivo traflugis liajn pensojn dum tiuj mallongaj momentoj
antaŭ la forveturo de la vagonaro. Kiam li eksopiris vojaĝi? Ho, li bone
memoras tiun belan vesperon, kiam li prenis en la manon la vojaĝpriskribon el
Meza Azio! Li jam ne plu scias, kiel ĝi estis surskribita. Sed ĝis nun li
sentas tiun emocion, kiu ekkaptis lin, kiam li legis pri danĝera ekspedicio en
la Himalajon, la plej altan montaron de la mondo. Eĉ nun li vidas antaŭ la
okuloj la tirbestojn, terenfalantajn pro laciĝo, kaj homojn pereantajn pro
frosto kaj nekutima klimato. Ankoraŭ nun li admiras la energian komandanton de
la ekspedicio, kiu iris antaŭen malgraŭ malhelpoj, decidinte riski la vivon
por atingi sian celon. Kiom bela, danĝera kaj heroa estis tio! Kaj Antonio
rememoras, kiel li tiam ĉesis legi kaj duonlaŭte li ekflustris: „Tia
komandanto mi volus esti!“
La patro ekaŭdis tion.
Kio vi volus esti?„
“Tia komandanto de ekspedicio, vojaĝanto, pri kia mi ĵus legis.„
“Pri tio vi, fileto, ne pensu! Vi havas antaŭ vi aliajn aferojn," mallonge
diris la patro kaj li daŭrigis sian laboron.
Jes, li havis antaŭ si aliajn aferojn. Li vizitis la unuan klason de la burĝa
lernejo. Li devis studi historion, geografion, matematikon, naturhistorion ktp.
Multe da lernado. Sed liaj pensoj revenadis al la bela libro. Li baldaŭ
prunteprenis alian vojaĝpriskribon, ne malpli belan. Kaj poste li legis la
librojn de la plej famaj vojaĝantoj, Hedin, Vraz kaj aliaj – kaj la sopiro
al la fremdaj landoj kreskis kiel lavango. Li povis legi tutan posttagmezon kaj
vesperon – ofte li enlitiĝis nur meznokte. Kiomfoje la patrino devis lin
forpeli en la liton – super la libro li maldormus eĉ tutan nokton.
Kaj malrapide el lia sopiro fariĝis firma decido: li fariĝos vojaĝanto! Kaj
ĉar kiel vojaĝanto li devos koni multajn fremdajn lingvojn, li komencis studi
germanan lingvon tiel fervore, ke li baldaŭ atingis la unuan rangon en la
klaso. Krom tio li studis francan lingvon. Lia instruisto estis juna homo, kiu
tre ofte entuziasme parolis pri nova internacia lingvo, esperanto. Antonio
aĉetis ankaŭ esperantan lernolibron – kaj kiam li forlasis la burĝan
lernejon, li jam tiom konis ĉi tiujn lingvojn, ke li ilin jam sufiĉe bone
parolis.
Sed, se li opiniis, ke estos tiel facile fariĝi vojaĝanto, li eraris. Kiam li
komunikis al la patra siajn planojn, ĉi tiu ekridis.
„Kion vi pensas, knabeto-vojaĝanto! Ĉu vi pensas, ke estas facile fariĝi
vojaĝanto? Kiu volas veturadi en fremdajn landojn, bezonas monon, multe da
mono! Vi ne povas eĉ imagi, kiom da mono kostas tia ekspedicio! Kaj vi bone
scias, ke ni ne havas superfluan monon. Forigu tiajn pensojn! Vi lernos, vi
fariĝos bona komercisto kaj tio estos por vi pli utila ol ia vagado tra la
mondo!“
Oni facile diras: „Forgesu tion!“ – sed kiamaniere li tion povus fari? Li
ja okupis sin pri tio tutajn jarojn, li tion pripensis ĉiam kaj ĉiam!
Li komencis la patron peti, persvadi, li klarigis, ke por tio tamen ne estas
necese tiom da mono – sed sensukcese. La patro ne volis aŭdi pri liaj
planoj. Antonio devas iri en la lernadon.
Tial li decidis agi energie. Se li devos fariĝi lernanto, bone. Sed tamen li
estos en fremdlando. Lia onklo estis komercisto en Genovo. Li ja skribis al ili
malofte, sed kun la letero li sendis ĉiam grandan keston da sudaj fruktoj. Eble
li – – -
Antonio elserĉis la adreson de la onklo kaj, ne dirante unu vorton al
familianoj, li skribis al li. Li petegis la onklon, por ke li akceptu lin en la
lernadon kaj en sia letero li promesis, ke li ĉiam obeos.
Kaj la onklo tuj respondis. Nun li ja ne bezonas lernanton, sed post unu jaro li
akceptos Antonion.
La patro ŝajne iomete koleris, ke Antonio al li nenion diris pri sia letero,
sed efektive li ĝojis, ke „tiu bubo estas tiom energia,“ kaj ke li scipovas
helpi al si mem. Tiun tagon, kiam li ricevis de la patro permeson iri en la
lernadon al la onklo, Antonio saltis pro ĝojo ĝis la plafono.
Li tuj aĉetis lernolibron de la itala lingvo kaj komencis lerni ĝin. Komence
tio estis malfacila, sed Antonio ne cedis. Kion ĉion homo kapablas, se li havas
antaŭ la okuloj grandan celon! Post duonjaro de diligenta studado li komencis
legi librojn en itala lingvo.
Sed subite venis de la onklo sciigo, kiu efikis kiel fulmo. Nuntempe li ne povas
akcepti Antonion, ĉar li ĵus entreprenas grandan komercvojaĝon en Afrikon.
Unue li veturos en Trieston kaj poste rekte en Afrikon. La ekspedico vojaĝos
ankaŭ tra Saharo, tial tuta komercvojaĝo daŭros proksimume duonjaron. Tuj
post reveno de la onklo povos Antonio veturi al Genovo.
Nun Antonio ridetante rememoras, kiom li devis klopodi, antaŭ ol li sukcesis
persvadi siajn onklon kaj patron, sed precipe la patron, por ke li povu
partopreni la ekspedicion de la onklo en Afrikon.
Post longa pripensado la patro donis sian permeson, kaj hodiaŭ – hodiaŭ
Antonio jam veturas en Trieston, kie lin la onklo jam atendas.
Iomete fiere li rigardas la tutan mondon. Ho, kiom liaj kamaradoj miregos, kiam
li rakontos al ili pri nekredeblaj aventuroj, kiujn li travivos en sovaĝa
Afriko! Kiom miros sinjoro instruisto, kiam li reveninte alportos al li por
kabineto multajn ekzotikajn strangaĵojn!
Sed – jam ili atingis la stacidomon. En la malproksimo aperis la fumo –
lia vagonaro alveturis. Kaj en fiu momento, kiam lin ĉirkaŭis kaj lastfoje
adiaŭis liaj gepatroj kaj fratinoj, premis la koron de Antonio granda bedaŭro
kaj li ekploris. kiel infano. Sed la vagonaro jam staris en la stacidomo. Rapide
ili metis liajn pakaĵojn en la vagonaron. La patro ankoraŭ per mallaŭta voĉo
rememorigis lin, ke li bone gardu sian monon. En tiu momento ekspedoficisto
donis signon – kaj la vagonaro ekflugis tra la fekunda ebenaĵo de la slovaka
regiono . . .
Tiun saman tagon vespere, kiam Antonio estis jam malproksime en Aŭstrio,
alkuris en la domon de sinjoro Ratajsky leterportisto kvazaŭ sen animo kaj tute
konsternite li ekkriis:
„Kio estas kun Antonio? Ĉu li jam forveturis?“
„Jes – hodiaŭ -,“ sinjorino Ratajsky volis ankoraŭ ion diri, sed ŝia
voĉo rompiĝis en la gorĝo, ŝi antaŭsentis ion malbonan.
„Ĵus alvenis por vi telegramo. . . de la onklo.“ La manoj de la patro
tremegis, kiam li malfermis tiun malgrandan papereton. Kaj kiam li komencis
legi, la vortoj ne volis elgorĝiĝi:
„Neantaŭvideblaj cirkonstancoj devigis min forveturi jam hodiaŭ tagmeze.
Antonion ne forsendu. Jozefo Ratajsky.“
En la ĉambro ekregis minaca silento. Neniu ekparolis. Nur kvar paroj de
konsternitaj okuloj estis fiksitaj al la malbona sciigo.