EDUARD BASS

FORLASITA

Helena: (preparita por promenado eliras de maldekstre. Ekpaŝas al la horloĝo): La kvina… La kvina, kaj Viktoro ankoraŭ ne revenis! Li tagmanĝis ekster la domo… Kaj je la kvarono post la kvina atendas min Georgo… Nu do bone, nur la gantojn ankoraŭ… (prenas de sur la tablo la gantojn, nerve surmetas la maldekstran kaj rapidas al la pordo. En tiu momento la pordo malfermiĝas kaj Viktoro eniras).

Viktoro: (kun iom malordigita vesto, taŭzitaj haroj. Ambaŭ ekkrias).

Helena: Viktoro, vi alvenas?

Viktoro: Kaj vi foriras?

Helena: (post mallonga interna batalo, vane moderigante sian eksĉitiĝon): Kie vi estis?

Viktoro: (malvarme): Kaj kien vi volis?

Helena: (nerve deŝiras la ganton kaj metas ĝin sur la tablon): Vidu, tutan nokton vi travagis, eĉ al tagmanĝo vi ne venis kaj nun mi konfesu al vi! Prefere diru, kie estis vi! (sangvine) En kies lito vi ruliĝis?! Diru!

Viktoro: Ne estu sengusta!

Helena: (kolere): Tri sinsekvajn noktojn vi tradiboĉis kaj ni estas geedzoj nur de du jaroj.

Viktoro: Ne estas tiel terure tamen…

Helena: Ne estas tiel terure! De dimanĉo vi eĉ vorteton ne parolis al mi; de dimanĉo vi eĉ per rigardo ne karesis min. De kie via subita ŝanĝo?

Viktoro: Sed, Heleno, vi troigas.

Helena: Ne, ne, ne, ne diru tion al mi. Mi sentas tion tro bone. Eĉ se denove vi ĵurus al mi amon, mi sentus tie ĉi interne, kiel mensogaj kaj falsaj estas viaj vortoj.

Viktoro: Kaj tamen vi eraras. Mi konfesas, de tri tagoj mi ne sentas min en mia propra haŭto. Sed tion kaŭzas io alia.

Helena: Superflue estas nei aŭ kaŝi. Dimanĉe ni estis en teatro. Tien ni iris trankvilaj kaj gajaj, sed revenante vi eĉ vorton ne eldiris.

Viktoro: Kian ideon vi havas!

Helena: Jes, la ŝanĝo de via konduto certe okazis en la teatro. Vi iun ekvidis tie, ĉu ne vere, iun, kiu ebriigis kaj malbonhumorigis vin?

Viktoro: Helenjo, mi certigas…

Helena: Ne, ne, en la unua akto vi ankoraŭ ridetis al mi kaj dum aplaŭdado ŝercis. Eĉ komence de la dua vi flustris al mi ŝercojn, ĝis tiam, – subite (ŝi larĝe malfermas la okulojn kaj ekŝanceliĝas) – akvon, donu al mi akvon, por ke mi ne falu! (Viktoro apogas ŝin per unu mano, per la alia verŝas akvon el la karafo kaj donas ĝin al ŝi. Ŝi eltrinkas ĝin per unu fojo, ĵetas la glason sur la tablon kaj elŝiras sin el lia brakumo.) Jes, kiam sin prezentis la aktorino Dernier, vi jam ne parolis. Poste. vi silentis! Viktoro! Tio estas terura! Diru, ke ĝi ne estas vero! Pro Dio, diru al mi, konvinku min, ke mi trompas min, ke mi eraras. Diru al mi, ke vi ne amas ŝin – – sed ne, ne, ne, vi amas ŝin, ŝi frenezigis, sklavigis vin, je nenio alia vi pensas! Tri noktojn vi travagis – – (ŝi alpaŝas lin) – – tio estas ŝia parfumo. Vi estis ĉe ŝi! (ŝi falruliĝas sur seĝon kaj plorsingultas). Pro Dio. . . Pro Dio. . . li estis malfidela al mi…

Viktoro: (viŝas sian frunton. Necerte): Helena, vi estas iel ekscitita. Eĉ unu vorto de viaj supozoj ne estas vera. Trankviliĝu kaj aŭskultu. . . Mi ĉion klarigos. . .

Helena: (leviĝas kaj forpuŝas lin kun streĉita energio): Neniu klarigo estas bezona, mia sinjoro. . . Mi ĉion bone komprenas kaj klare vidas la tutan situacion. La antaŭsento ne trompis min. Vi estas trompisto, sinjoro, kaj inter ni du estas jam ĉio finita!

Viktoro: Helena!

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024