KAREL Č A P E K (1890–1938)

LA BLANKA MALSANO

(„Bílá nemoc“)

Přeložil Theodor Kilian.

Moraviaj Esperanto-Pioniroj: Olomouc, 1938. 100 str.


UNUA AKTO.

LA KORTEGA KONSILANTO.

Unua bildo. Tri lepruloj en bandaĝoj.

LA UNUA LEPRULO: La pesto ĝi estas, la pesto. En nia strato estas jam en ĉiu domo kelkaj pestuloj. Najbaro, mi diris, ankaŭ vi havas ja sur la mentono la blankan makulon; kaj li, ke tio ne gravas, ke li eĉ ne sentas ĝin. Kaj hodiaŭ jam falas karno-pecoj de li same kiel de mi. La pesto ĝi estas.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro ĝi estas. Oni nomas ĝin la blanka malsano, sed oni devus nomi ĝin puno – Tia malsano ja ne povas ekesti per si mem; jen Dio punas nin.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo – Dio Jezuo Kristo – Dio Jezuo Kristo –

LA UNUA LEPRULO: Puno! puno! Mi scivolus, pro kio mi estu punata. Karulo, la vivo donis al mi ne tro multe da ĝuo. Da mizero jes! Tio estus stranga Dio, se li punus malriĉulojn, ĉu ne?

LA DUA LEPRULO: Atendu, vi vidos ja. Komence vi havas ĝin nur sur la haŭto, sed kiam ĝi ekmanĝegos vin interne kiel ĉi tiun, vi diros al vi, tio ne eblas, ke ĝi estas pro nenio, ĝi devas esti puno, ĝi devas havi iun kaŭzon –

LA TRIA LEPRULO: Jezuo. . . Jezuo Dio en la ĉielo. . .

LA UNUA LEPRULO: Nature, ke ĝi havas. Estis jam tro multe da homoj en la mondo, kaj tial duono de ni devas formortaĉi, por ke estu loko por la aliaj. Tiel ĝi estas. Vi estas bakisto kaj faros lokon al alia bakistaĉo. Kaj mi estas malriĉulo kaj faros lokon al alia malriĉulo, por ke iu alia mizeru kaj malsatu anstataŭ mi. Tial devis veni la pesto inter la homojn.

LA DUA LEPRULO: Nenia pesto, la lepro. Ĉe la pesto vi nigriĝus, karulo, sed ĉe la lepro vi estas blanka kiel. . . nu, kiel kreto.

LA UNUA LEPRULO: Ĉu blanka, ĉu nigra, tio nun ne gravas; nur se mi ne tiom fiodorus.

LA TRIA LEPRULO: Dio Jezuo Kristo. . . Jezuo mia. . . Jezuo Kristo, kompatu min. . .

LA DUA LEPRULO: Vi ne plendu; vi estas bonŝanca, ĉar vi estas sola; sed kiam oni naŭzas siajn proprajn edzinon kaj infanojn – La kompatinduloj, kiel ili eltenu kun mi! Kaj sur la mamo de la edzino aperis nun blanka makulo – Najbare al ni loĝas tapetisto, kaj tiu veas tage kaj nokte, tage kaj nokte!-

LA TRIA LEPRULO: Jezuo – Jezuo – Jezuo. .

LA UNUA LEPRULO: Silentaĉu! Kiu aŭskultu tion senĉese, vi – leprulo!

Kurteno.


Bílá nemoc – český originál ve formátu PDF – na webu mlp.cz


Soubory
pdf Karel Čapek - La blanka malsano.pdf (366.72 kB)
epub Karel_Capek_-_La_blanka_malsano_.epub (114.22 kB)
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024