10-a Tosto por Zamĉjo

Okazloko - České Budějovice

27
8

České Budějovice


Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO!

Kunveno: 10. 10 ĉe biletvendejo de stacidomo České Budějovice

  • Promeno al centro de la urbo
  • Tosto por Zamĉjo
  • Grimpado sur la turon  – pendigo de la flago
  • Tagmaĝo en restoracio (loko estos precizigita)
  • Esperanto-programeroj
  • Promeno tra la urbo
  • Kafumado en kafejo
  • Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 7.30 ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno: Praha 8.02 – České Budějovice 10.02

(Se malfruiĝos la trajno el Prago Ex 531 Josef Seidel la kunveno en stacidomo České Budějovice estos tuj post la alveno de la trajno)


  • Se eblas, kunportu ujon por tosti (Se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) ).
  • Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni.
  • Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502.
  • Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz, por por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 586x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024