Pri Ĉeĥio

Ni invitas vin elkore al Ĉeĥio, negranda, sed ĉarma lando situanta en la t.n. koro de Eŭropo.

Ĝia ĉefurbo Prago sendube aparternas al la plej belaj urboj de la mondo kun neforgesebla etoso kaj ĉiupaŝaj spuroj de sia miljara historio. Multnombrajn valorajn kulturajn vidindaĵojn vi trovos ne nur tie, sed ankaŭ en aliaj regionoj de la lando. Parto de la nekutima kultura heredaĵo estas ankaŭ 12 objektoj de UNESCO – tiom proksime unu de la alia vi trovos ilin nenie alie en la mondo!


Panoramo de Praga kastelo; fonto

Vian koron kaptos same beleco de la ĉeĥa naturo, kiu pro sia bunteco estas ideala loko por aktiva libertempo surbicikle, ĉeakve aŭ surskie.

Mondfamaj estas ankaŭ ĉeĥaj banlokoj, en kiuj vi povas ne nur kuraci vin, sed ankaŭ rilaksi. Dum via vizito de Ĉeĥio vi povas krome malkovri guston la ĉeĥa kuirarto, fama ĉeĥa biero kaj bonega moravia vino!


Esperanto havas en Ĉeĥio longan tradicion (vidu ĉi-tie). En 1890 aperis la unua E-lernolibro por ĉeĥoj kaj en 1901 estis fondita en Brno la 1-a E-klubo. La ĉeĥan movadon reprezentas precipe Ĉeĥa Esperanto-Asocio, sed en la lando funcias krome ankaŭ aliaj memstaraj E-organizoj.

Ĉiujare vi povas viziti en Ĉeĥio iun gravan internacian aranĝon. Inter la okazintaj la plej gravaj estis sendube UKo en Prago en 1996 kaj IJK en Liberec en 2009. En la 21-a jarcento okazis en Ĉeĥio konferencoj/ko­gresoj de OSIEK, IFEF, UMEA (medicinistoj), IKUE, KELI, LIBE blinduloj) kaj Vikimanio – aktualan Kalendaron vidu en la rubriko Aranĝoj). Sed eksterlandaj gastoj ĉiam bonvenas ankaŭ dum aliaj malpli grandaj renkontiĝoj, kie eblas ĝui pli intiman etoson!

Ottendorfer-Domo, sidejo de Esperanto-Muzeo en Svitavy, fonto

La urboj Brno, Olomouc kaj Ostrava povas oferti al vi turismajn broŝurojn en Esperanto. Pluraj urboj krome havas siajn oficialajn retpaĝarojn en Esperanto (vidu ĉi-tie – en la rubriko Esperanto en Ĉeĥio). Sufiĉe amplekse estas informate pri vidindaĵoj de la lando ankaŭ en Vikipedio.

Vojaĝante tra la lando, vi povas porinterese viziti ankaŭ diversajn Zamenhofajn kaj esperantajn objektojn – ilian liston vi trovas ĉi-tie. Tiukaze nepre vizitindas precipe la urbo Svitavy, sidejo de ĈEA, kun sia tutjare alirebla kaj en Ĉeĥio unika Esperanto-Muzeo. La muzeo prizorgas ankaŭ virtualajn kolektojn por Esperanto-komunumo en la socia retejo Ipernity.

Se vi apartenas al lingvemuloj, vi povas mendi ĉe la eldonejo Kava-Pech i.a. manlibron de baza ĉeĥa konversacio por esperantistoj. Bazajn frazojn vi povas trovi ankaŭ ĉi-tie.

En 19 urboj/komunumoj vi povas trovi gastigantojn de Pasporta servo. Krome la lokaj kluboj kutime pretas ĉiĉeroni por vi tra sia urbo, inviti vin al sia kunveno kaj helpi al vi pri serĉado de tranokto kaj organizado de ekskursoj.

Do en nia lando sendube eblas bone kunligi vian intereson pri vojaĝado kaj ekskursado kun Esperanto!

Venu iam al la lando de famaj muzikistoj por komponi vian propran simfonion de travivaĵoj! Vi estas kore bonvenaj!

pd + mh

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024